Į turinį

Eraro en la vortaro

Hyperboreus, 2012 m. sausis 8 d.

Žinutės: 10

Kalba: Esperanto

Hyperboreus (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 8 d. 18:56:51

Forigite

darkweasel (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 9 d. 06:21:49

Ĉu iu anglalingvano povas konfirmi tion ĉi? Tiam mi korektos.

mountainash (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 9 d. 09:06:10

Laŭ PIV:
vivteno- Rimedo por ebligi daŭron de sia vivo.

Laŭ mi:
Kutime la angla vorto "sustenance" signifas manĝaĵon, kiu minimume subtenas vivon. Do, se temas pri nutraĵon, mi uzus la vorton "sustenance".

Sed "subsistence" signifas, en la angla, agon, kiu minimume subtenas sin. Do, se temas pri aliaj aferoj (ne nutraĵo - ekzemple: mono) mi uzus la vorton "subsistence".

Laŭ la Comprehensive English-Esperanto Dictionary:

sustenance:
1. (food) - nutraĵo
2. (support) - vivtenado

subsistence:
[apenaŭa] vivteno

Ve...! shoko.gif

sudanglo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 9 d. 11:52:11

Mi konfirmas. Ofte la angla vorto 'subsistence' estas uzata kun la nuanco de minimumo kiu subtenas.

Subsistence farmer - tiu kiu produktas nur sufiĉe por vivteni.

darkweasel (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 9 d. 13:01:11

Mi nun korektis tion; se anglalingvana vortaristo malkonsentas, bonvolu simple reŝanĝi tion.

sudanglo (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 10 d. 12:17:56

Sustenance estas forte ligita al nutro - sufiĉe por vivteni (teni vin forta kaj sana)

You won't get much sustenance from a bar of chocolate.

Vi ne trovos multon por nutri vin en bloketo da ĉokolado.

Subsist - vivteni je mizera nivelo.

Subsistence allowance - mono, ne tre multe, donita por permesi vivtenon.

Eble, laŭ via bontrovo Dark Weasel, vi metu ambaŭ vortojn kiel anglajn tradukojn de vivteno. Mi supozas ke la Esperanta vorto havas sufiĉe vastan aplikon.

darkweasel (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 10 d. 13:49:07

sudanglo:
Eble, laŭ via bontrovo Dark Weasel, vi metu ambaŭ vortojn kiel anglajn tradukojn de vivteno. Mi supozas ke la Esperanta vorto havas sufiĉe vastan aplikon.
Farite.

Chainy (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 10 d. 16:06:27

Sudanglo donis bonajn ekzemplojn pri la diferencoj inter tiuj du anglaj vortoj, kiujn laŭ mi eĉ denaskaj parolantoj ofte konfuzas!

Mi rimarkis, ke en la angla-Esperanta parto de la Lernu-vortaro, ambaŭ vortoj mankis. Do, mi aldonis ilin jen tiel:
sustenance = nutraĵo (food, nourishment); vivtenado (the maintaining of sb/sth in life or existence)
subsistence = vivtenado
Laŭ mi estas pli bone uzi la daŭran ad-formon vivtenado anstataŭ simple vivteno, sed tio eble ne nepras.

Chainy (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 10 d. 16:23:08

mountainash:subsistence: [apenaŭa] vivteno
Jes, eble estus bone ankaŭ aldoni ion kiel 'apenaŭa' en kvadrataj krampoj por la traduko de 'subsistence'?

Apenaŭa aŭ eble minimuma vivtenado.

---

Mi ĵus rimarkis en Vikipedio artikolon pri "subsistence farming", kiun oni tie tradukis kiel 'vivteniga agrikulturo', sed ĉu tio ne devus esti simple 'vivtena agrikulturo'? Kial ili aldonis la -ig-?! Ne temas pri igado de homoj vivteni sin!

Hyperboreus (Rodyti profilį) 2012 m. sausis 10 d. 17:30:44

Forigite

Atgal į pradžią