Eraro en la vortaro
ya Hyperboreus, 8 Januari 2012
Ujumbe: 10
Lugha: Esperanto
Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 8 Januari 2012 6:56:51 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2012 6:21:49 asubuhi
mountainash (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2012 9:06:10 asubuhi
vivteno- Rimedo por ebligi daŭron de sia vivo.
Laŭ mi:
Kutime la angla vorto "sustenance" signifas manĝaĵon, kiu minimume subtenas vivon. Do, se temas pri nutraĵon, mi uzus la vorton "sustenance".
Sed "subsistence" signifas, en la angla, agon, kiu minimume subtenas sin. Do, se temas pri aliaj aferoj (ne nutraĵo - ekzemple: mono) mi uzus la vorton "subsistence".
Laŭ la Comprehensive English-Esperanto Dictionary:
sustenance:
1. (food) - nutraĵo
2. (support) - vivtenado
subsistence:
[apenaŭa] vivteno
Ve...!
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2012 11:52:11 asubuhi
Subsistence farmer - tiu kiu produktas nur sufiĉe por vivteni.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2012 1:01:11 alasiri
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Januari 2012 12:17:56 alasiri
You won't get much sustenance from a bar of chocolate.
Vi ne trovos multon por nutri vin en bloketo da ĉokolado.
Subsist - vivteni je mizera nivelo.
Subsistence allowance - mono, ne tre multe, donita por permesi vivtenon.
Eble, laŭ via bontrovo Dark Weasel, vi metu ambaŭ vortojn kiel anglajn tradukojn de vivteno. Mi supozas ke la Esperanta vorto havas sufiĉe vastan aplikon.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 10 Januari 2012 1:49:07 alasiri
sudanglo:Farite.
Eble, laŭ via bontrovo Dark Weasel, vi metu ambaŭ vortojn kiel anglajn tradukojn de vivteno. Mi supozas ke la Esperanta vorto havas sufiĉe vastan aplikon.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 10 Januari 2012 4:06:27 alasiri
Mi rimarkis, ke en la angla-Esperanta parto de la Lernu-vortaro, ambaŭ vortoj mankis. Do, mi aldonis ilin jen tiel:
sustenance = nutraĵo (food, nourishment); vivtenado (the maintaining of sb/sth in life or existence)
subsistence = vivtenadoLaŭ mi estas pli bone uzi la daŭran ad-formon vivtenado anstataŭ simple vivteno, sed tio eble ne nepras.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 10 Januari 2012 4:23:08 alasiri
mountainash:subsistence: [apenaŭa] vivtenoJes, eble estus bone ankaŭ aldoni ion kiel 'apenaŭa' en kvadrataj krampoj por la traduko de 'subsistence'?
Apenaŭa aŭ eble minimuma vivtenado.
---
Mi ĵus rimarkis en Vikipedio artikolon pri "subsistence farming", kiun oni tie tradukis kiel 'vivteniga agrikulturo', sed ĉu tio ne devus esti simple 'vivtena agrikulturo'? Kial ili aldonis la -ig-?! Ne temas pri igado de homoj vivteni sin!
Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 10 Januari 2012 5:30:44 alasiri