訊息: 233
語言: Esperanto
Sitta (顯示個人資料) 2012年4月7日下午9:15:52
Bedaŭrinde mi ne havas multe da libera tempo nun, sed se vi volas kunlabori, mi ne kontraŭas, sed la laboro daŭriĝos tre malrapide.
Prefaco
Foje dum varma septembra vespero ni, tiam ankoraŭ junaj novicoj de Pskova kavmonaĥejo , penetrinte laŭ trairejoj kaj galerioj sur antikvajn monaĥejajn murojn, komforte sidiĝis alte super ĝardeno kaj kampoj. Parolante ni komencis rememori, kiel ni trafis en la monaĥejon. Kaj ju pli longe ni aŭskultis unu la alian des pli forte ni miris.
Tio estis la jaro 1984. Ni estis kvinope. Kvar uloj el ni kreskis en neekleziaj familioj, kaj la kvina estis filo de pastro. Evidentiĝis, ke li havis preskaŭ la saman bildon pri homoj, kiuj foriras en monaĥejon, kiel tiu de ni - sovetia, tute sekulara (ĉi tie temas pri 'bildo').
(Komentaro el ReVo:
sekulara 1. Ekstereklezia: sekulara edukado; sekulara tribunalo; sekulara ŝtato; sekulara geedziĝo.
laiko 1. Ekleziano kiu ne estas kleriko aŭ monaĥo. Sinonimoj: profanulo, ekleziulo.
laika 1. Rilata al laiko, neklerika: laika profesoro en teologia akademio; laikaj partoprenantoj de koncilio.
Rim.: La PIV-oj ne klare distingas inter laika kaj sekulara; en multaj okazoj la du nocioj estas interŝanĝeblaj, sed ne ĉiam. La vico „eklezia ― klerika ― laika ― sekulara“ estas analogia al la vico „militista ― oficira ― soldata ― civila“; la diferenco eble malpli evidenta en la kulturoj kie oni identigas eklezion kun la klerikaro. [Sergio Pokrovskij])
Nur antaŭ unu jaro ni ĉiuj estis certaj ke en monaĥejon nuntempe foriras aŭ fanatikuloj aŭ tiuj, kiuj tute ne sukcesis en la vivo. Kaj jes! - ankaŭ viktimoj de nereciproka amo!
Sed pririgardante unu la alian ni vidis ion tute malsaman (ni ne ripetu la saman radikon dufoje en unu frazo). La plej juna el ni estis 18-jara, la plej maljuna estis 26-jara. Ni ĉiuj estis sanaj, fortaj kaj simpatiaj junuloj. Unu brile finis matematikan fakultaton de universitato, la dua, malgraŭ (Rim.: Malgraŭ montras simplan kontraŭecon; spite montras ĉiam intencon kaj obstinan kontraŭstaron.) sia aĝo, estis fama pentristo en Leningrado (nomo de Sankt-Peterburgo en Soveta Unio). La tria dum la plejparto (?) de sia vivo loĝis en Novjorko, kie laboris lia patro; li eniris monaĥejon dum la tria jaro de studado en universitato. La plej juna, filo de pastro kaj talenta ĉizisto, ĵus finis lernadon en arta lernejo. Ankaŭ mi antaŭ nelonge finis scenaran fakultaton de VGIK-Rusia Ŝtata Instituto de Kinematografio. Ĝenerale, la sekulara kariero de ĉiu el ni devis iĝi la plej enviinda por tiaj junuloj kiaj ni estis tiam.
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月8日上午5:30:34
Trovi libertempon estas ĉies problemo sed oni devas starigi la antaŭecojn...
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月8日上午6:09:07
Sed la danĝero enfali la spiritan memtrompon ne iĝadis en la monaĥejo la barilo de la spirita vivo. Tute kontraŭe-oni tre atente observadis nin direktante al la preĝo kaj laŭdante la strebon al Dio. Mi memoras kiom ege mi surpriziĝis kiam iafoje en la altarejo la monaĥejestro neatendite demandis min- «Georgij, ĉi vi preĝas nokte?» «Ne, patro monaĥejestro, nokte mi nur dormas»- raportis mi. «Vane. Oni devas preĝi dum noktoj»-diris la monaĥejestro.
Poste, poste ĉirkaŭ dek jaroj, la samajn vortojn diris al mi mitropolito Pitirim- «Memoru ordonon de la sankta Iosif Volockij- tago estas por laboro, nokto estas por preĝo!»
Nokta preĝo, onidire, estas la speciala forto de monaĥo. Iafoje la patro Ioann verŝajne por ke plifortigi min je la elektita de mi vojo kaj por ke helpi al mi ekvidi kio estas la spirita mondo benis min ke mi plenumadu specialan preĝregulon, kaj plejparte dum nokto. La patro Ioann elektis tian tempon kiu minimumigis mian interkomunikadon kun la ekstera mondo. De du horoj tage ĝis dek horoj vespere mi laboris en la bovinejo kaj poste ĝis la mateno mi deĵoris je la Endormiĝa placo.
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月8日上午7:01:11
Mirinda estas la afero, sed se homo limigas sin en manĝo, dormo kaj interkomuniko kun homoj, se la homo ne enlasas en sia racio senfarajn pensojn kaj en sia koro pasiajn revojn tiam li tre baldaŭ eltrovas ke en la mondo krom li kaj krom la ceteraj homoj ĉeestas ankoraŭ Iu. Kaj Ĉi Tiu Iu pacience atendas kiam ni en nia senfina vivkurado rimarkos Lin. Nome Li pacience atendas. Ĉar Dio neniam kaj al neniu altrudas Sian kompanion. Kaj se la homo daŭras ĝuste preĝi (ĉi tie oni devas substreki-nome ĝuste, ne laŭ sia volo kaj kompreno sed je gvidado de la sperta gvidanto) tiam antaŭ lia spirita vidpovo malkovriĝas mirindaj aperaĵoj kaj fenomenoj.
La sankta Ignatij (Brjanĉaninov) skribas- «Uzu forton kaj tempon por akiro de la preĝo kiu sankte agas ene. Tiam en vi la preĝo malkovros spektaĵon kiu altiros al si la tutan vian atenton, ĝi donos al vi sciaĵojn kiujn la mondo ne kapablas enhavigi kaj pri kies ekzistado la mondo ne havas nocion. Tiam, en la profundo de la koro, vi ekvidos la falon de la homaro, vi ekvidos sian animon mortigitan de la peko...ekvidos la misterojn kaŝitajn for de la mondo kaj for de la filoj de la mondo. Kiam malkovriĝos por vi ĉi tiu spektaĵo kaj ĝin tuŝos viaj rigardoj vi perdos intereson al ĉio portempa kaj putrebla kio ĝis nun vin interesis.»
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月8日上午8:07:07
Kaj la okazintaĵoj vere komencis okazi! Post du aŭ tri tagoj mi eksentis ke mi preskaŭ ne volas dormi. Verdire por mi sufiĉis kvar horoj de dormo. Mia komunikemeco ankaŭ ien malaperis. Mi pli volis esti sola. Poste unu post la alian mi komencis rememori pekojn antaŭ delonge perditajn en mia memoro. Fininte la deĵoradon mi rapidis al la pekokonfeso. Mirinde estas tio sed pro tiuj maldolĉaj malkovroj je mia koro iĝis samtempe malĝoje sed neesprimeble pace kaj facile.
Post unu semajno de tia mia vivo okazis io eĉ pli stranga. Kiam nokte, enuiĝinte pro longaj preĝoj, mi faradis kliniĝojn antaŭ la eniro en la kavernoj malantaŭ mi subite okazis tia bruego kvazaŭ miloj de lamenoj de tondranta ferlado faliĝis malsupren. Pro timo mi senmoviĝis je la loko. Kaj kiam mi decidis turniĝi mi ekvidis la saman monaĥejan placon en la luna lumo.
Ĝis la mateno mi ne foriris de la kavernoj kaj preĝis al la sanktuloj ĉiujmomente atendante ke la terura bruego ripetiĝos.
Dum mateniĝo, je la kvara horo, el sia kaverna ĉelo kiel kutime eliris patro Serafim. Mi ĵetiĝis al li kaj, balbutante pro ekscito, rakontis al li pri tio kio okazis. Li nur svingis sian manon kaj ridetis- «Ne atentu tion, tiuj estis demonoj». Kaj mastromaniere ĉirkaŭrigardinte la monaĥejon li foriris sian ĉelon.
Estas simple diri «ne atentu tion»! La sekvan deĵortempon mi daŭris tremante kiel tremola folio.
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月8日上午8:53:25
Sed subite ie en mi mi ekaŭdis la voĉon de Paŝka. Li demandis pri iu tre grava afero rilate al kiu li iradis al mi. Kaj senprokraste denove ie en mi mi ekaŭdis respondon por lia demando kaj komprenis ke nome tion mi devas ekspliki al Paŝka. La voĉo de Paŝka ne konsentadis kaj kontraŭdiradis. La alia voĉo pacience konvinkadis lin direktante al la ĝusta decido. Tiamaniere la longa, almenaŭ kelkaminuta, dialogo dum unu momento okazis en mia kapo.
Paŝka aliris kaj mi preskaŭ ne miris kiam li demandis la demandon kiun mi jam aŭdis. Mi respondis al li per tiuj vortoj kiuj antaŭ unu minuto sonis en mia kapo. Nia dialogo iris laŭvorte tiel kiel ĝi jam sonis en mia animo.
Tio estis frape! Matene mi ĵetiĝis al la patro Ioann kaj demandis kio okazis je mi. Patro Ioann respondis ke la Sinjoro, pro Sia faforo, permesis ke mi per flanko de mia okulo rigardetu la spiritan mondon kiu estas kaŝita for de ni. Por mi evidentiĝis ke tio okazis pro la preĝoj de la patro Ioann. Kaj la patro strikte ordonis ke mi ne fieriĝu kaj diris ke ĉi tiu stato baldaŭ forpasos. Li eksplikis ke se oni volas konstante estadi en tiu stato estas necesa la reala heroaĵo. Kia? Ĉiu tiel kiel li povas penas konservi ĉi tiun ligon kun Dio. La mondo opinias ilin sensaĝaj kiam la veraj fervoruloj de la spirito pro iu kialo foriras for de homoj en la dezertoj, stariĝas sur kolonoj, iĝas kvazaŭ frenezaj pro Dio, dum jaroj staras surgenuiĝinte sur ŝtonoj, ne manĝas, ne trinkas, ne dormas, toleras la ofendojn, amas la malamikojn kaj opinias ke ili mem estas sentaŭguloj. Pri tiaj homoj diras la apostolo Paŭlo- «tiuj, kiujn la mondo ne meritis, loĝis en dezertoj kaj montoj, en kavernoj kaj montofendoj.»
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月10日下午3:48:47
Pri la vereco de la vortoj de patro Ioann mi konvinkiĝis jam sekvatage. Spite al la fortega impreso kiu ne foriradis de mi post la mirinda interparolo kun Paŝka mi baldaŭ iel malvigliĝis en la pensoj, manĝis ion superfluan en la manĝejo, parolis kun iu, allasis ion malbonan al la koro kaj poiome ĉi tiu komparebla al nenio sento de la proksimeco de Dio fordegelis.
Kaj mi restis kun tio kion elektis mia pasia kaj peka koro-kun mia amata piza supo, interesaj interparoloj kun miaj amikoj, kun la plej diversaj pensoj kaj revoj. Tio estis tiom maldolĉe ke en mia animo kunmetiĝis versaĵo. Sed poste al mi ŝajnis ke ĝin jam verkis iu alia.
Kalva Paŝka post kelkaj jaroj forlasis la monaĥejon kaj estis mortigita ie en la urbo Ĉeboksari. Pacon al li en la Ĉiela Regno. El la ceteraj miaj amikoj-tiam novicoj de la Peĉera monaĥejo-ne multaj sekvis la monaĥan vojon.
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月10日下午4:33:16
Verdire dum la unua duono de la 1980-j jaroj ni ne simple iĝadis monaĥoj, ni forkuris en la monaĥejon. Oni opiniis ke ni estis iomete frenezaj. Sed iafoje ne iomete frenezaj. Por forpreni nin el la monaĥejo alvetuadis malfeliĉaj gepatroj, nekonsoleblaj fianĉinoj, koleriĝintaj profesoroj de institutoj en kiuj ni lernis. Pro unu monaĥo ( kaj li forkuris en la monaĥejo emeritiĝinte kaj edukinte ĝis la plenaĝeco la lastan el siaj infanoj) alveturis la filoj kaj filinoj. Ili kriegis je la tuta monaĥejo ke ili tuje forprenos sian amatan patron hejmen. Ni kaŝis lin post korbegoj en kaduka ĉarejo. La infanoj asertis ke ilia patro, la meritoplena karboministo, ĝuste freneziĝis. Sed li dum 30 jaroj revis loĝi en monaĥejo.
Ni bonege lin komprenis. Ĉar ni mem forkuris el la iĝinta sensenca mondo por serĉi subite malkovriĝintan por ni Dion preskaŭ sammaniere kiel antaŭe knaboj forkuradis el hejmo por iĝi ŝipknaboj kaj eksiĝi je marvojaĝoj. Sed la voko de Dio estis nekompareble pli forta. Superi la vokon ni ne kapablis. Verdire ni senerare sentis se ni ne sekvos la vokon, se ni ne forlasos ĉion pro Li, tiam ni por ĉiam perdos sin. Kaj se ni ricevos la mondon kun ĉiuj ĝiaj ĝojoj kaj ĝuoj ĝi estos por ni senutila kaj malamata.
Certe ni unuafoje kompatis niajn nenion komprenantajn pro nia firmeco gepatrojn. Poste-la amikojn kaj amikinojn, niajn amatajn institutajn profesorojn kiuj alveturadis en la monaĥejo «savi» nin. Ni pretis fordono niajn vivojn por ili, sed ne la monaĥejon.
Por niaj proksimuloj ĉio ĉi tio ŝajnis kiel tute ne eksplikebla afero. Mi memoras ke, kiam mi dum kelkaj monatoj loĝis en la monaĥejo, al nialveturis Saŝa (Aleksandr) Ŝvecov. Estis dimanĉo-la unusola liberatago de semajno. Post la mirinda dimanĉa diservokaj post lamonaĥeja tagmanĝo ni, junaj novicoj, kun plezuro kuĝis sur litoj en nia granda sunplena novica ĉelo. Subite la pordo malfermiĝis kaj je la sojlo aperis altstatura junulo, nia samaĝulo, ĉirkaŭ 22 jaraĝa, vestita en multekostegaj ĝinzo kaj jako.
«Al mi plaĉas ĉi tie»-proklamis li eĉ ne salutinte- «mi ĉi tie restos.»
«Jen oni sendos vin en bovinejo aŭ elĉerpi la kanalizaciajn putojn kaj ni ekvidos ĉi vi restos aŭ ne»- pigre oscedante ekpensis mi. Eble la samon ekpensis ĉiuj kiuj kune kun mi esplorrigardis ĉi tiun ĉefurban ulon kiu verŝajne hazarde trafis sin en la monaĥejo.
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月17日下午2:26:20
Tiele ja okazis. La patro de Saŝa alveturis en la monaĥejo en granda altpostenula nigrakolora aŭtomobilo kaj faris egan skandalo kun partoprenado de la polico kaj KGB, kun varbo de lernejaj amikoj kaj institutaj amikinoj de Saŝa kaj kun uzo de ĉiuj kutimaj por ni instrumentoj por eligado homoj el la monaĥejo. Tio daŭriĝis sufiĉe longe ĝis kiam la patro de Saŝa kun teruro komprenis ke ĉiuj metodoj estas vanaj kaj Saŝa neniam forlasos la monaĥejon. La trezoristo arkimandrito patro Nafanail provante konsoli la Moskvan gaston karese diris al li- «Jen vi oferdonos sian filon al Dio, li iĝos la Peĉera pastromonaĥo kaj vi estos fieranta pri li».
Mi memoras la sovaĝan kriegon kiu ektondris tra la tuta monaĥejo- «Neniam!!!»
La krianto estis la patro de Saŝa. Li ne sciis tiam ke la patro Nafanail estis antaŭvidema, se li scius li ne maltrankviliĝus tiom forte. Saŝa nun vere estas la pastromonaĥo. Interalie li estas la unusola novico el tiuj kiuj estis en la ĉelo en la tago de lia alveturo kiu lasiĝis servi en la Pskova-Peĉera monaĥejo. Kaj la patro de Saŝa, Aleksandr Miĥajlovic, post dek jaroj komencis labori kune kun mi en Moskvo komence en la Donskoj monaĥejo kaj poste en Sretenskij monaĥejo je la posteno de deponejestro. Je tiu posteno li foriris al Dio iĝinte sincera preĝanto kaj serĉanto de Dio.
Yakunin (顯示個人資料) 2012年4月18日下午3:53:29
El la Prologo.
En la monaĥeja biblioteko mi iafoje trovis grandegan, antikvan, skribitan je la slaveklezia lingvo libron kies titolo estis Prologo. Evidentiĝis ke en ĝi estas kolektitaj edifoj kaj rakontoj el la vivo de kristanoj de la Evangelia tempo ĝis la 18 centjaro. La libro estis skribata poiome, dum miljaro, kaj oni devis legi ĝin ĉiutage en kirko kaj hejme.
En la 6-a centjaro en grandega urbo Konstantinopolo kiu situiĝis apud akvoj de Bosporo kaj en kiu troviĝis la plej belaj kirkoj, palacoj kaj domoj konstruitaj el la blanka marmoro, loĝis du junuloj kaj junulino. Ili estis infanoj de noblaj patricioj, kleraj kaj amikoj de la infanaĝo. Gepatroj de la junulino kaj unu el la junuloj ankoraŭ dum naskiĝo de siaj infanoj ĵuris ke iliaj knabo kaj knabino iĝos edzo kaj edzino. Alvenis la tempo kaj ili geedziĝis. Ilia amiko-la dua junulo-estis la fianĉamiko dum la edziĝofesto kaj ĝois pro siaj amikoj.
Ĉio iris bone sed subite unu jaro post la geedziĝo la juna edzo mortis. Kiam preterpasis 40 tagoj de la necesa funebro la amiko iris en la domon de la juna vidvino. Li surgenuiĝis antaŭ ŝi kaj diris- «Sinjorino! Nun kiam la tagoj de la plej grava malĝojo estas malantaŭ mi ne povas ne diri al vi tion pri kio mi antaŭe ne audacis eĉ aludi. Mi amas vin tiom longe kiom mi memoras min. La tago kiam viaj gepatroj decidis igi vin edzo kaj edzino iĝis la plej terura tago de mia vivo. Ĝis tiam mi eĉ en la pensoj ne aŭdacis revi pri mia feliĉo. Vi scias kiom forte mi amis vian edzon kaj mian amikon. Sed okazis tio kio okazis... Kaj nun mi ne kapablas ne diri ke mia amo pliiĝis kaj mi petas vin ke vi iĝu mia edzino!»