メッセージ: 233
言語: Esperanto
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年6月29日 5:52:04
Finfine li diris-“Bone, mi ĉion rakontos, sed je unu kondiĉo-vi garantios ke vi ne fordonos min policion”. Mi respondis-“Vi havas nur unu garantion-vian honeston. Kiam mi vidas ke vi mensogas mi senprokraste telefonas al policio.” Li denove pripensis ion dum longa tempo. Estis evidente ke li haste serĉas varianton por ke pravigi sin aŭ gajni iun avantaĝon. Tion vidi estis ege malplezure kaj mi perdis tutan kompaton je li. “De kio mi komencu?”-diris li demandeme rigardante min. Li evidente provis ekscii kion mi vere scias pri li. Mi respondis-“De kio vi volas. De Omsko”, aŭ de Sŭhumo, sed pli bone de la komenco.”
Ekvidinte kiom malplezure li mallevis sian kapon mi faciliĝinte komprenis ke mi frapis la celon, kvankam per la lastaj “kugloj”-aliajn faktojn mi ne havis.
Sergej komencis rakonti.
Li estis krimulo, fripono kaj ŝtelisto. Li ŝteladis de la infanaĝo kaj evitis neeviteblan malliberejon rekrutinte en la armeo. Tie lin rimarkis estro de reĝimenta deponejo kaj ili kune komencis kontraŭleĝe disvendadi la armeajn posedaĵojn. Inter la aĉetantoj estis, interalie, najbara pastro kiu riparadis sian duondetruitan kirkon. Dum tiuj jaroj por riparo de kirko oni ne rajtis aĉeti materialojn sen permeso de la Konsilio pri ekleziaj aferoj, tial laŭ la soveta kutimo la pastro aĉetadis de Sergej brikojn, cementon, tabulojn. De tempo al tempo Sergej alvenadis al la pastra domo kaj estis sincere kortuŝita per la pastra bonkoreco kaj zorgado pri “la soldateto”. Kaj Sergej-on ankaŭ miris la fakto ke la pastro zorgadis ne por si-li vivis malriĉe-sed por la kirko kaj la Kredo.
Sed iafoje en la reĝimento okaziĝis la revizio. Tre baldaŭ Sergej komprenis ke lia amiko-deponejestro por ke savi sin igos Sergej-on kulpa. Kaj Sergej, ne longe pensinte kaj preninte monon akiritan je kontraŭleĝaj vendoj, entrajnigis en la unua trafita de li trajno kaj veturis laŭeble malproksimen. La trajno veturigis lin en urbo Omsko. Li ne sciis kien iri kaj subite li rememoris la bonkoran pastron. Li eltrovis kirkon kaj nomiĝinte orfo ekhavis satan kaj fidan rifuĝejon por longaj monatoj. La ekleziaj maljunulinoj ege ĝojis pro li. Kaj Sergej mem poiome alkutimiĝadis al la eklezia vivmaniero, eksciadis novajn por li vortojn kaj frazojn, kaj miris pri nekutimaj por li bonkoraj kaj konfidemaj interrilatoj inter la homoj.
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年6月29日 5:52:41
Festinte kiom li volis dum kelkaj tagoj li preskaŭ trafis sin en la policio kaj pro tio li denove ĵetiĝis al la kredantoj, al tiuj “ kredemaj stranguloj kiujn estas tiom facile trompi.”
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年7月4日 6:50:05
“Kiel vi aŭdacis servi liturgion?”-mi demandis lin.
“Kion mi povis fari?”-malĝoje respondis li-“la monaĥoj ja insistis ke mi servu ĉar mi estas diakonomonaĥo…”
“Teruro”-ekkriis Olesja.
Sergej vespiris kaj daŭriĝis rakonti. Eksciinte ke en nia lando estas loko en kiu oni loĝas sen dokumentoj, kie ĉiam estas varme kaj libere li ekveturis al Suhumo. Dum lia sessemajna loĝado tie li vizitis multe da montaj ermitejoj kaj ĉeloj. Lin, kiel homon kiu nomiĝis diakonmonaĥo Vladimir kaj kiu elportis salutojn de la monaĥeja monaĥoj oni alkondukis tien kien multaj estis malpermesitaj iri kaj rakontis tion kion oni ne al multaj rakontas. Sed loĝi en la montoj Sergej certe ne deziris. Tie li eksciis ke la Peĉera monaĥejestro helpis al la malsuprenirinta de la montoj pro malsano monaĥo fari dokumentojn. Ankaŭ tie li eksciis pri la historio okazinta kun la vera Avgustin…
Ĉion alian ni ankoraŭ sciis. Kiam Sergej finis sian rakonton mi sendis lin en la “ĉelon”. Kaj ni denove trafis problemon solvi kiun ni provis dum la lastajn du semajnojn-kion ni faru kun li? Sed nun ni devis konsideri la novajn ĉirkonstancojn.
Kiam en la komenco de nia interparolado mi diris al Sergej ke mi ciumomente povas elvoki policistojn mi diris la malveron. Fordoni lin al la policistojn ni neniuokaze povis! Ne nur pro tio ke Sergej povis rakonti pri tio ke ni intencis aĉeti por li falsan pasporton. Tio estis bagatelo. La plej grava danĝero estis tio ke li vizitinte la montojn eksciis kiel la eklezio transiras de la laŭleĝa al la nelaŭleĝa stato. Li konis diakonon Grigorij-on kaj lian edzinon Olga-on en Suĥumo, sciis iliajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj kaŝaj ĉeloj. Li vizitis multajn ermitejojn en kiuj starcoj loĝis dum dekjaroj. La aŭtoritatoj pro tia informo povis multon pardoni al Sergej. Kaj ni ne povis simple foririgi lin ĉar li nepri denove iras fiagi en kirkoj kaj monaĥejoj.
Sekvatage ni veturis monaĥejon peti konsilon de la plej estimataj konfesprenantoj. Ili teruriĝis pro nia rakonto, miris pro la volo de Dio sen la solvon de la problemo ili ne kapablis proponi.
La problemo poiome iĝadis nesolvebla. Kaj Sergej, eksentinte nian nedecidemon iomete alkutimiĝis kaj plibonfartis kaj denove komencis sendi la infanojn aĉeti glaciaĵon des pli por ili li lasiĝis Avgustin.
Iomete ni komprenis ke la problemo havas unusolan solvon. Ĝi estis tia-Sergej devas mem ŝanĝiĝi. Li devas konfesi siajn pekojn al Dio kaj iri al la Policio kun volonta konfeso pri siaj krimoj.
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年7月4日 6:51:48
Sergej grave pripensiĝis. Kaj post longaj interparoladoj kaj post pekoonfeso en la monaĥejo je patro Naŭm li finfine decidis preni punon pro siaj pekoj.
Sed decidinte fari tion li la plenumiĝon prokrastadis. Kune kun Zurab ni forveturis Kartvelion fari la filmon, revenis sed li ankoraŭ loĝadis ĉe la Viglanskij.
Sed kiam li finfine vere decidis plenumi sian decidon li longe kaj kortuŝe adiaŭis la infanojn kaj forveturis sen permeso preninte kelkajn spiritajn librojn kaj antikvan preĝlibron. Li diradis ka laŭ la nuntempaj libroj li ne povas facile preĝi. Post unu semajno li telefonis kaj diris ke li iras kapitulaci.
Post unu monato en Moskvo alveturis juĝesploristo de la milita prokurorejo. Ĉar ĉio kio rilatis al Avgustin estis konservata en mia loĝejo la juĝesploristo-ĉefleŭtenanto de ĉirkaŭ mia aĝo-loĝis en mia loĝejo por ke ne malŝpari monon je hotelo. Laŭ mia peto mi lin akompanis laŭ ĉiuj Moskvaj vendejoj en kiuj li je sia leŭtenanta salajro aĉetis por sia edzino kaj sia familio donacojn kaj manĝaĵoj neaĉeteblaj en la aliaj urboj de la Soveta Unio. Certe li rakontis pri Avgustin-Sergej. Evidentiĝis ke li kondukas sin en la enketa malliberejo “strange”-li ne skoldas, ne ludas je malliberejajn filodojn, preĝas. Pro tio krimulojn donis al li kromnomon “La Sanktulo”. Ĝi konserviĝis al li dum ĉiuj jaroj de la malliberigo. Kun la juĝesploristoj li kooperis kaj ne kaŝis sian kulpon. Baldaŭ la Korto kondamnis lin 8 jarojn en malliberejo de ĝenerala reĝimo.
Dum ĉiuj tiuj jaroj Olesja kaj Volodja helpadis al Sergej. Sendis al li monon, vestojn, manĝaĵojn kaj eĉ, laŭ lia peto, ĵurnalojn “Moskvs Patriarkejo.”
Kaj post ok jaroj Sergej denove aperis en Moskvo. Ni ĝoje akceptis lin kaj longe rememoradis la pasintajn okazintaĵojn. Antaŭ ni estis tute alia homo-simile al tiu homo el kiu la Sinjoro elpeligis demonojn. Ĉiuj pasintajn krimojn kaj fiagojn estis forgesitaj.
Li denove loĝis ĉe la familio de Vigljanskij. La infanoj-Nastja kaj Nikolaj jam kreskiĝis kaj sciis la veran historion de ilia amiko “monta monaĥo Avgustin”. La maldolĉa vero estis konsterniĝo por ili-la infanoj longe ploris-sed la okazintaĵo finfine fortikigis ilian Kredon. Ili diris ke ili amas Sergej-on same kiel ili antaŭe amis Avgustin-on.
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年7月4日 6:52:32
Mi decidis serioze paroli kun li. La parolo estis malfacila kaj longa sed, kiel ŝajnis al mi, li min ekaŭdis.
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年7月4日 9:50:18
Alvenas la tempo kaj ĉi tiuj fiaj pasioj montras al la homo kiu forlasis Dion sian teruran kaj timigan flankon. Tiam demonoj, kiuj eliris el la homo denove revenas kaj eniras la homon kiu mem faris sian elekton inter pekoj kaj Dio. “Kiam malbona spirito eliras el la homo li vagas tra senakvaj lokoj serĉante trankviliĝon kaj ne trovas ĝin. Tiam li diras-“Mi revenos mian antaŭan domon el kiu mi eliris”. Kaj reveninte li vidas la domon neokupitan, balaitan kaj purigitan. Tiam li prenas kune kun si sep demonojn pli malbonajn ol li mem kaj enirinte ili loĝas tie. Kaj por la homo tio iĝas pli malbone ol antaŭe.”
Malfeliĉe tio okazis je Avgustin-Sergej-Vladimir. En la jaro 2001 en gazetoj ni tralegis ke pastromonaĥo Vladimir, kiu servis en unu el provincaj urboj kaj kiu havis fortajn rilatojn kun absolute nepermesebla por monaĥo loka krimula fikompanio, estis trovita sovaĝe mortigita en sia propra domo.
“Sinjoro, pacigu la animon de Via mortinta sklavo mortigita pastromonaĥo Vladimir!”
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年9月14日 16:36:10
Kio estas hazardeco? Kial briko falas sur kapon de ĉi tiu homo kiu estas unu el la miloj de la aliaj? Tiaspecaj pensoj maltrankviligas la homaron dum miljaroj.
Iafoje arkimandrito Onufrij kaj la monaĥeja konfesprenanto arkimandrito Kirill el la Troice-Sergiev monaĥejo komisiis al mi ke mi transportu unu el la monaĥoj de la monaĥejo, diakonmonaĥon Rafailon, en la Kaŭkazio, tien kie jam dum multaj jaroj neleĝe loĝis monaĥoj-ermitoj. Li estis monaĥo de tre malalta, infana kresko, senbarba, havanta delikatan voĉeton kaj simplaanima kiel infano.
Je konspiranta flustro la malgranda patro Rafail sciigis min ke li, laŭ beno de patro Kirill, devas fuĝi en la montoj ĉar li unusole luktas kontraŭ la ekumenismo. Sur pordofosto de sia ĉelo li alnajlis pecon de papero kun surskribo «Malhonoron al la ekumenistoj!»
Mi ankaŭ ne havis iun plaĉon al la ekumenismo kaj konsentis helpi tamen dubante ke iu reala minaco minacas al la diakonmonaĥo, des pli tiom grava minaco kiu bezonis ke li forlasu la monaĥejon.
«Oni nepre postkuros post mi por ke lokigi min en malliberujo!»-je terura flustro la patro Rafail parolis al mi. Li parolis pitoreske, metafore kaj altstile.
Pri la malliberujo mi ne kredis-kiu bezonis la malgrandan diakonmonaĥon?
Patro Pafail ankaŭ estis pentristo. Li, krom la personaj aprtenaĵoj, intencis preni kun si en la montoj ĉion necesan por pentrado de ikonoj-penikojn, farbojn, pentrostablon kaj ankaŭ stokon de ikonaj tabuloj. Kompreninte ke mi unusole ne sukcesos mi decidis nviti kun ni mian amikon, Aleksandr-on Ŝvecov-on, kiu tiam ripozadis ĉe siaj gepatroj en Moskvo. Laŭ beno de la patro Kirill al ni alligiĝis alia junulo-finlerninto de la Moskva teologia akademio Konstantin. Nun li nomiĝas monaĥejestro Nikita kaj servas en la Brjanska eparkio.
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年9月16日 14:00:05
Patro Rafail malpacience volis laŭeble rapide trovi sin en la montaj ĉeloj sed la afero ne estis simpla. Oni telefonis al Ol'ga el urbo Zagorsk kaj avertis ŝin ke laŭ la urbo jam iras onidiroj ke diakonmonaĥo Rafail forveturis al Suĥumi kaj prepariĝas foriri en la montoj kie oni loĝas libere de Sovetaj aŭtoritatoj sen iuj pasportoj kaj registriĝoj. Se oni parolas pri tio en urbo Zagorsk tio signifas ke baldaŭ pri tio ekscios la lokaj aŭtoritatoj. Tiele ja okazis. Ortodoksuloj laboris en diversaj postenoj en Suĥumi kaj sekvatage ni eksciis ke la Suĥuma policejo ricevis ordonon urĝe malliberigi danĝeran krimulon diakonmonaĥon Rafailon (sekulara familinomo Berestov) kiu intencas vivi kontraŭleĝe, okupi sin pri kontraŭsoveta agado kaj senlaboreco.
Mi ege miris ke la maltrankvilaj antaŭsentoj la malgranda patro Rafail komencis realiĝi. Kaj li mem, spite al tio ke li prepariĝis por tielaj aferoj, eksciinte pri tiu ordono tiom ektimiĝis ke kvazaŭ kiel infano li kaŝis sin sub lito kaj rifuzis elrampi el sub ĝi. Ridante ni provadis eltiri lin el sub la lito. Entute bildo de terura malbonaganto kaj ŝtata krimulo post kiun ĉesis la ŝtata policio ne konvenis al lamalgranda patro Rafaileto.
La foriron en la montoj ni devis prokrasti. Ni interkonsiliĝis kun la peĉera abato Adrian, kiu gastumis ĉe siaj spiritaj infanoj en Suĥumi, kaj li insistis ke ni atendu ĝis kiam la atentemo de la policio malfortiĝos.
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年9月16日 15:17:49
Iafoje li vekis nin frumatene kaj solene anoncis ke dolĉa tempo por mallaboruloj finiĝis. Finfine por ni troviĝis laboro. La tago estis nekutime suna kaj varmega. Karesa maro ondiĝis proksime. Labori ni tute ne havis deziron. Sed kion fari? Post matenmanĝo ni sekvis patron Grigorij-on tra la tuta urbo al loko kiun li destinis por ni por la laboraj heroaĵoj.
Ĝi estis periferio de Suĥumi. La diakono alkondukis nin al duondetruita brika domo, kiun li antaŭnelonge aĉetis malmultekoste, kaj ordonis ke ni akurate malmuntu ĉi tiun detruaĵon por ke konstrui el la brikoj alkonstruaĵon por la somera kuirejo. La estonta laboro estis longa, malfacila kaj, laŭlitere, pulva.
Ni forbatadis parton de muro, poste apartigadis apartajn brikojn, purigadis ilin de malnova sekiĝinta cemento kaj akurate kunmetadis ilin por la estonta kargado en kamiono. Doninte al ni la laboron patro Grigorij tuje gajiĝis kaj, ĉirkaŭvolvinte sian kapon per blanka tuko similiĝinte al iu barbohava bandito, li eksidiĝis sur sian motorciklon kaj forveturis je kamiono dirinte ke li revenos post kvin horoj.
Dum tiuj kvin horoj ni malĝoje malmuntadis la altan muron kaj kunmetis monton de purigitaj brikoj. Estis netolereble varmege. Nin priverŝis nia propra ŝvito, la cementa polvo iritis niajn korpojn de kapo ĝis piedoj. Je 15-a horo en kaiono alveturis patro Grigorij. Feliĉe li decidis prizorgi nin kaj alveturigis deklitran ujon de akvo por ke ni preparu liajn brikojn antaŭ ol ni mortos pro soifo.
Plentrinkinte mi haste sidigis sin en la unusola loko kie ankoraŭ troviĝis ombro-sub la duonmalmuntita muro. La ombro sufiĉis por unu homo kaj mi apenaŭ lokiĝis en ĝi. Sed la feliĉo ne daŭriĝis longe-la diakono vokis min kaj mi nevolonte devis forlasi la malvarman lokon. Mi jam ne memoras kion ordonis al mi la patro Grigorij-iu bagatelo verŝajne, sed kiam mi revenis al la ombro en ĝi jam plezuriĝis akademiano Konstantin. Mi dum iom da tempo ĉirkaŭiradis sed tie ne sufiĉis spacon eĉ eksidiĝi ĉe flanko do mi foriris.
Tiam Konstantin rimarkis ke Aleksandr trinkas la kvaran aŭ la kvinan kruĉon de akvo. Konstantin ekkriis al li- «Vi la tutan akvon eltrinkos, lasu almenaŭ malmulte!» Sed senatente Aleksandr estis enverŝanta la sekvan kruĉon. Konstantin ĵetiĝis al li, elŝiris la kruĉon sed ruza Aleksandr senlukte cedis la kruĉon al Konstantin, elflugis al la muro kaj faliĝis en la dezirinda ombro. Nu kun envio rigardis lin. Sed ankaŭ Aleksandr ne plezuriĝis longe. Diakono Grigorij, ekvidinte ke ni denove ne laboras, grumblis- «Kial vi malvarmiĝas tie? Rapide ŝarĝu la brikojn! Mi pagis al la kamionstiristo nur pro unu horo kaj ne malŝparos aliajn tri rublojn pro vi!»
Ni obeeme iris plenumi la ordonon. Kaj la patro Grigorij aliria la muron kaj ege kontenta eksidiĝis...
Yakunin (プロフィールを表示) 2012年9月17日 15:00:01
Plue ĉio okazis dum unu momento. Ni portadis brikojn en la kamiono kiam aŭdiĝis surdiga bruego de falo. Turniĝinte ni ekvidis ke sub la loko, kie ĵus estis sidanta patro Grigorij, leviĝas densa nubo de polvo.