Meddelelser: 12
Sprog: Esperanto
Desit1 (Vise profilen) 21. jan. 2012 22.30.47
maratonisto (Vise profilen) 21. jan. 2012 23.55.59
lgg (Vise profilen) 22. jan. 2012 03.32.24
maratonisto:kodumulo, kodrompistoEstas stulteco. 'Kodrompisto' estas 'cracker', and not 'hacker'. 'Kodumulo' tute ne havas sencon. Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?
darkweasel (Vise profilen) 22. jan. 2012 09.49.49
Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon.
Rogir (Vise profilen) 22. jan. 2012 10.43.23
lgg:Nu, oni ofte laŭleĝe rompas kodon, ekzemple de posedata aŭ libera programo. La rompado estas, ke oni provas solvi ion en nekutima metodo.maratonisto:kodumulo, kodrompistoEstas stulteco. 'Kodrompisto' estas 'cracker', and not 'hacker'.
Chainy (Vise profilen) 22. jan. 2012 19.15.02
1. Entuziasma kaj lerta programisto aŭ uzanto de komputilo.
2. Persono, kiu uzas komputilon por senrajte atingi aliron al datumoj.
----
Laŭ mi, 'kodumulo' havas pozitivan signifon, temas pri tre lerta programisto, do tio taŭgas por la unua ĉi-supra signifo de 'hacker'.
Por la dua negativa senco de 'hacker', mi eble dirus 'kodrompisto'.
La Komputada Leksikono enhavas diversajn sugestojn por 'hacker'. Vi trovas ilin sub la difino de artifikulo.
Verdire, 'artifikulo' iom konfuzas min, ĉar ĝi povus temi pri diversaj aliaj aferoj, ne nur pri komputiloj kaj komputila kodo.
"Retpirato" ankaŭ estas bona varianto.
Chainy (Vise profilen) 22. jan. 2012 19.35.20
lgg:'Kodumulo' tute ne havas sencon.Ĝi ja havas sencon, laŭ mi. Tia persono laboras pri komputila kodo, do li kodumas.
lgg:Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?Jes, ĝi ŝajne estas iom internacieca vorto. Eble oni povus uzi ĝin, se la ekzistantaj vortoj ne sufiĉas. Sed, vortoj komenciĝantaj je 'ĥ' estas ĝenerale ne vere popularaj...
Desmut (Vise profilen) 23. jan. 2012 23.01.29
lgg: Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?Mi restos ĉe via flanko, ankaŭ mi pensas ke ĝi devus esti "hakisto" sed ni devus trovi signifon de "haki" kaj haki estas ja vorto en Esperanto...ĥakisto povis esti...sed ĝin oni konfuzus kun "hakisto"
Sahaquiel (Vise profilen) 24. jan. 2012 16.52.12
Desmut:Jes, hakisto estas kiu tranĉas arbojn per hakilo!lgg: Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?Mi restos ĉe via flanko, ankaŭ mi pensas ke ĝi devus esti "hakisto" sed ni devus trovi signifon de "haki" kaj haki estas ja vorto en Esperanto...ĥakisto povis esti...sed ĝin oni konfuzus kun "hakisto"
Hakisto = Leñador (His), Axeman (Ang), Holzfäller (Ger).
Ĥakero, povus esti tiu ulo kiu ĥakumas aŭ ĥakas, ĉu ne?
Chainy (Vise profilen) 24. jan. 2012 17.22.14
Sahaquiel:Ĥakero, povus esti tiu ulo kiu ĥakumas aŭ ĥakas, ĉu ne?Sed kial? Kaj en kiu senco de la vorto 'hacker'? (vidu supre)
Mi pensas, ke la vortoj 'kodrompisto' kaj 'kodumulo' jam sufiĉas.