目次へ

Hacker

Desit1,2012年1月21日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年1月21日 22:30:47

Kiel oni diras "hacker" en Esperanto?

maratonisto (プロフィールを表示) 2012年1月21日 23:55:59

lgg (プロフィールを表示) 2012年1月22日 3:32:24

maratonisto:kodumulo, kodrompisto
Estas stulteco. 'Kodrompisto' estas 'cracker', and not 'hacker'. 'Kodumulo' tute ne havas sencon. Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年1月22日 9:49:49

La lernu!-a vorto de la tago de 2012-01-10 (artifiko) havis la jenan ekzemplofrazon:

Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon.

Rogir (プロフィールを表示) 2012年1月22日 10:43:23

lgg:
maratonisto:kodumulo, kodrompisto
Estas stulteco. 'Kodrompisto' estas 'cracker', and not 'hacker'.
Nu, oni ofte laŭleĝe rompas kodon, ekzemple de posedata aŭ libera programo. La rompado estas, ke oni provas solvi ion en nekutima metodo.

Chainy (プロフィールを表示) 2012年1月22日 19:15:02

En la angla 'hacker' havas jenajn signifojn:

1. Entuziasma kaj lerta programisto aŭ uzanto de komputilo.

2. Persono, kiu uzas komputilon por senrajte atingi aliron al datumoj.

----

Laŭ mi, 'kodumulo' havas pozitivan signifon, temas pri tre lerta programisto, do tio taŭgas por la unua ĉi-supra signifo de 'hacker'.

Por la dua negativa senco de 'hacker', mi eble dirus 'kodrompisto'.

La Komputada Leksikono enhavas diversajn sugestojn por 'hacker'. Vi trovas ilin sub la difino de artifikulo.

Verdire, 'artifikulo' iom konfuzas min, ĉar ĝi povus temi pri diversaj aliaj aferoj, ne nur pri komputiloj kaj komputila kodo.

"Retpirato" ankaŭ estas bona varianto.

Chainy (プロフィールを表示) 2012年1月22日 19:35:20

lgg:'Kodumulo' tute ne havas sencon.
Ĝi ja havas sencon, laŭ mi. Tia persono laboras pri komputila kodo, do li kodumas.

lgg:Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?
Jes, ĝi ŝajne estas iom internacieca vorto. Eble oni povus uzi ĝin, se la ekzistantaj vortoj ne sufiĉas. Sed, vortoj komenciĝantaj je 'ĥ' estas ĝenerale ne vere popularaj...

Desmut (プロフィールを表示) 2012年1月23日 23:01:29

lgg: Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?
Mi restos ĉe via flanko, ankaŭ mi pensas ke ĝi devus esti "hakisto" sed ni devus trovi signifon de "haki" kaj haki estas ja vorto en Esperanto...ĥakisto povis esti...sed ĝin oni konfuzus kun "hakisto"

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2012年1月24日 16:52:12

Desmut:
lgg: Kial oni ne uzas internacia vorto 'hhakisto'?
Mi restos ĉe via flanko, ankaŭ mi pensas ke ĝi devus esti "hakisto" sed ni devus trovi signifon de "haki" kaj haki estas ja vorto en Esperanto...ĥakisto povis esti...sed ĝin oni konfuzus kun "hakisto"
Jes, hakisto estas kiu tranĉas arbojn per hakilo!

Hakisto = Leñador (His), Axeman (Ang), Holzfäller (Ger).

Ĥakero, povus esti tiu ulo kiu ĥakumas aŭ ĥakas, ĉu ne?

Chainy (プロフィールを表示) 2012年1月24日 17:22:14

Sahaquiel:Ĥakero, povus esti tiu ulo kiu ĥakumas aŭ ĥakas, ĉu ne?
Sed kial? Kaj en kiu senco de la vorto 'hacker'? (vidu supre)

Mi pensas, ke la vortoj 'kodrompisto' kaj 'kodumulo' jam sufiĉas.

先頭にもどる