Kompatu min!
من glig, 22 يناير، 2012
المشاركات: 11
لغة: Esperanto
glig (عرض الملف الشخصي) 22 يناير، 2012 10:35:11 م


Laf (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 12:05:43 ص
Mi havas bezonon publikigi ke mi neniel povas fratigi min kun la pronomo "vi". Ne problemas kiam ĝi signifas plurnombrecon, sed kiam ĝi signifas ununombrecon. Estas kaŭze de kroata pronomo "vi" kiu signifas plurnombrecon ("ti" signifas ununombrecon). Do ĉiam kiam mi alparolas iun kun "vi" (mi pensas pri la amikoj), mi tiam estas konvinkita ke mi alparolas iun altrangulon aŭ strangulon. Ve, dankon por via kompreneco . Ĉu vi ankaŭ havas similajn malfacilaĵojn, aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj". Ĝis!Mi bone komprenas vin ĉar temas pri sama lingvo, sed mi tute ne havas tiun problemon

mountainash (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 10:28:51 ص
glig:...aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj".Denaske parolante la anglan lingvon, mi false rekonas multajn vortojn. Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".
Verŝajne la plej fama "falsa amiko" estas "adulto", kiun parolantaj la anglan personoj ofte tradukis al "adult" (plenkreskulo).

TatuLe (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 3:47:20 م
glig:Ĉu vi ankaŭ havas similajn malfacilaĵojn, aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj".La personaj pronomoj en la sveda estas jenaj:
Jag - Mi
Du - Vi (singulara)
Han - Li
Hon - Ŝi
Den/det - Ĝi
Vi - Ni
Ni - Vi
De - Ili
Eble vi komprenas kial la esperantaj "ni" kaj "vi" estas konfuzigaj!

Skribante la supran liston mi devis koncentriĝi por meti ĉion en la ĝustan lokon.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 4:01:48 م
mountainash:Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".Ĉu eble vi celis la vorton akĉento? Tiu ja ekzistas kaj signifas ĝuste tion, kion vi atendas.
glig (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 8:36:24 م
TatuLe:Eble vi komprenas kial la esperantaj "ni" kaj "vi" estas konfuzigaj!Tio ja vere konfuzigas!
Skribante la supran liston mi devis koncentriĝi por meti ĉion en la ĝustan lokon.

Chainy (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 9:14:20 م
mountainash (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 9:53:58 م
darkweasel:Ho, dankon! Mi ne sciis tion.mountainash:Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".Ĉu eble vi celis la vorton akĉento? Tiu ja ekzistas kaj signifas ĝuste tion, kion vi atendas.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 10:04:01 م
Oni povas diri Vi konfuzas min kun mia frato.
Se en la sveda Vi kaj Ni interŝangis lokojn, ili facile igas iun konfuzi unu kun la alia.
Ĉu tio ne estas konfuziga.
Chainy (عرض الملف الشخصي) 23 يناير، 2012 11:35:55 م
sudanglo:La afero ne estas tiel simpla Chainy.
Oni povas diri Vi konfuzas min kun mia frato.
Se en la sveda Vi kaj Ni interŝangis lokojn, ili facile igas iun konfuzi unu kun la alia.
Ĉu tio ne estas konfuziga.

Do estas konfuze kaj konfuzige. Mi certe konfuziĝis.