Kompatu min!
de glig, 22 ianuarie 2012
Contribuții/Mesaje: 11
Limbă: Esperanto
glig (Arată profil) 22 ianuarie 2012, 22:35:11
Laf (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 00:05:43
Mi havas bezonon publikigi ke mi neniel povas fratigi min kun la pronomo "vi". Ne problemas kiam ĝi signifas plurnombrecon, sed kiam ĝi signifas ununombrecon. Estas kaŭze de kroata pronomo "vi" kiu signifas plurnombrecon ("ti" signifas ununombrecon). Do ĉiam kiam mi alparolas iun kun "vi" (mi pensas pri la amikoj), mi tiam estas konvinkita ke mi alparolas iun altrangulon aŭ strangulon. Ve, dankon por via kompreneco . Ĉu vi ankaŭ havas similajn malfacilaĵojn, aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj". Ĝis!Mi bone komprenas vin ĉar temas pri sama lingvo, sed mi tute ne havas tiun problemon Dum mia esperanto studado la instruisto (aĝa bonega profesoro) instruis nin ĉiam devige uzi pronomon "vi", sed "ci" neniam uzi. Nun dum mi parolas kun mia frato (li ankaŭ estas esperantisto) ni ambaŭ ĉiam alparolas unu la alian per "vi".
mountainash (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 10:28:51
glig:...aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj".Denaske parolante la anglan lingvon, mi false rekonas multajn vortojn. Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".
Verŝajne la plej fama "falsa amiko" estas "adulto", kiun parolantaj la anglan personoj ofte tradukis al "adult" (plenkreskulo).
TatuLe (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 15:47:20
glig:Ĉu vi ankaŭ havas similajn malfacilaĵojn, aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj".La personaj pronomoj en la sveda estas jenaj:
Jag - Mi
Du - Vi (singulara)
Han - Li
Hon - Ŝi
Den/det - Ĝi
Vi - Ni
Ni - Vi
De - Ili
Eble vi komprenas kial la esperantaj "ni" kaj "vi" estas konfuzigaj!
Skribante la supran liston mi devis koncentriĝi por meti ĉion en la ĝustan lokon.
darkweasel (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 16:01:48
mountainash:Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".Ĉu eble vi celis la vorton akĉento? Tiu ja ekzistas kaj signifas ĝuste tion, kion vi atendas.
glig (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 20:36:24
TatuLe:Eble vi komprenas kial la esperantaj "ni" kaj "vi" estas konfuzigaj!Tio ja vere konfuzigas!
Skribante la supran liston mi devis koncentriĝi por meti ĉion en la ĝustan lokon.
Chainy (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 21:14:20
mountainash (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 21:53:58
darkweasel:Ho, dankon! Mi ne sciis tion.mountainash:Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".Ĉu eble vi celis la vorton akĉento? Tiu ja ekzistas kaj signifas ĝuste tion, kion vi atendas.
sudanglo (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 22:04:01
Oni povas diri Vi konfuzas min kun mia frato.
Se en la sveda Vi kaj Ni interŝangis lokojn, ili facile igas iun konfuzi unu kun la alia.
Ĉu tio ne estas konfuziga.
Chainy (Arată profil) 23 ianuarie 2012, 23:35:55
sudanglo:La afero ne estas tiel simpla Chainy.
Oni povas diri Vi konfuzas min kun mia frato.
Se en la sveda Vi kaj Ni interŝangis lokojn, ili facile igas iun konfuzi unu kun la alia.
Ĉu tio ne estas konfuziga.
Do estas konfuze kaj konfuzige. Mi certe konfuziĝis.