본문으로

Kompatu min!

글쓴이: glig, 2012년 1월 22일

글: 11

언어: Esperanto

glig (프로필 보기) 2012년 1월 22일 오후 10:35:11

Mi havas bezonon publikigi ke mi neniel povas fratigi min kun la pronomo "vi". Ne problemas kiam ĝi signifas plurnombrecon, sed kiam ĝi signifas ununombrecon. Estas kaŭze de kroata pronomo "vi" kiu signifas plurnombrecon ("ti" signifas ununombrecon). Do ĉiam kiam mi alparolas iun kun "vi" (mi pensas pri la amikoj), mi tiam estas konvinkita ke mi alparolas iun altrangulon aŭ strangulon. Ve, dankon por via kompreneco lango.gif . Ĉu vi ankaŭ havas similajn malfacilaĵojn, aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj"? Ĝis! lango.gif

Laf (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오전 12:05:43

Mi havas bezonon publikigi ke mi neniel povas fratigi min kun la pronomo "vi". Ne problemas kiam ĝi signifas plurnombrecon, sed kiam ĝi signifas ununombrecon. Estas kaŭze de kroata pronomo "vi" kiu signifas plurnombrecon ("ti" signifas ununombrecon). Do ĉiam kiam mi alparolas iun kun "vi" (mi pensas pri la amikoj), mi tiam estas konvinkita ke mi alparolas iun altrangulon aŭ strangulon. Ve, dankon por via kompreneco . Ĉu vi ankaŭ havas similajn malfacilaĵojn, aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj". Ĝis!
Mi bone komprenas vin ĉar temas pri sama lingvo, sed mi tute ne havas tiun problemon rideto.gif Dum mia esperanto studado la instruisto (aĝa bonega profesoro) instruis nin ĉiam devige uzi pronomon "vi", sed "ci" neniam uzi. Nun dum mi parolas kun mia frato (li ankaŭ estas esperantisto) ni ambaŭ ĉiam alparolas unu la alian per "vi".

mountainash (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오전 10:28:51

glig:...aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj".
Denaske parolante la anglan lingvon, mi false rekonas multajn vortojn. Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".

Verŝajne la plej fama "falsa amiko" estas "adulto", kiun parolantaj la anglan personoj ofte tradukis al "adult" (plenkreskulo). senkulpa.gif

TatuLe (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오후 3:47:20

glig:Ĉu vi ankaŭ havas similajn malfacilaĵojn, aŭ eble iun problemon de la speco de "falsaj amikoj".
La personaj pronomoj en la sveda estas jenaj:

Jag - Mi
Du - Vi (singulara)
Han - Li
Hon - Ŝi
Den/det - Ĝi
Vi - Ni
Ni - Vi
De - Ili

Eble vi komprenas kial la esperantaj "ni" kaj "vi" estas konfuzigaj! lango.gif
Skribante la supran liston mi devis koncentriĝi por meti ĉion en la ĝustan lokon.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오후 4:01:48

mountainash:Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".
Ĉu eble vi celis la vorton akĉento? Tiu ja ekzistas kaj signifas ĝuste tion, kion vi atendas.

glig (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오후 8:36:24

TatuLe:Eble vi komprenas kial la esperantaj "ni" kaj "vi" estas konfuzigaj! lango.gif
Skribante la supran liston mi devis koncentriĝi por meti ĉion en la ĝustan lokon.
Tio ja vere konfuzigas!
lango.gif

Chainy (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오후 9:14:20

Estas eble konfuze, sed 'konfuzi' estas transitiva verbo...

mountainash (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오후 9:53:58

darkweasel:
mountainash:Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi uzaĉis la vorton "akcento" anstataŭ "prononcmaniero".
Ĉu eble vi celis la vorton akĉento? Tiu ja ekzistas kaj signifas ĝuste tion, kion vi atendas.
Ho, dankon! Mi ne sciis tion. rideto.gif

sudanglo (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오후 10:04:01

La afero ne estas tiel simpla Chainy.

Oni povas diri Vi konfuzas min kun mia frato.

Se en la sveda Vi kaj Ni interŝangis lokojn, ili facile igas iun konfuzi unu kun la alia.

Ĉu tio ne estas konfuziga.

Chainy (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오후 11:35:55

sudanglo:La afero ne estas tiel simpla Chainy.

Oni povas diri Vi konfuzas min kun mia frato.

Se en la sveda Vi kaj Ni interŝangis lokojn, ili facile igas iun konfuzi unu kun la alia.

Ĉu tio ne estas konfuziga.
rideto.gif

Do estas konfuze kaj konfuzige. Mi certe konfuziĝis.

다시 위로