Kwa maudhui

Reformo de Pola ortografio

ya lgg, 2 Februari 2012

Ujumbe: 26

Lugha: Esperanto

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 2 Februari 2012 10:29:19 alasiri

Pro reformoj de pola malsaĝa registraro la edukado en Pollando malboniĝas. Jam 70% da lernantoj ne komprenas skribajn materialojn. En kelkaj jaroj eble la kapablo de legado ĉesos ekzisti inter poloj, do neniu skribsitemo estos necesa...

Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 2 Februari 2012 11:55:18 alasiri

troyshadow:ŝrifto
Ĉu vi volis diri "skribo"?

troyshadow (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2012 6:20:50 asubuhi

Fenris_kcf:
troyshadow:ŝrifto
Ĉu vi volis diri "skribo"?
Mi volis skribi "tiparo"dankon ke vi korektis min.

troyshadow (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2012 6:31:13 asubuhi

hebda999:Pro reformoj de pola malsaĝa registraro la edukado en Pollando malboniĝas. Jam 70% da lernantoj ne komprenas skribajn materialojn. En kelkaj jaroj eble la kapablo de legado ĉesos ekzisti inter poloj, do neniu skribsitemo estos necesa...
la samon parolas oni pri la Rusan edukado,sed eĉ akcentreformoj estas malakceptitaj de rusanoj

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2012 6:45:28 asubuhi

Nur la nacio, kiu uzas la teman skribsistemon, estas tiuj, kiuj povas reformigi ĝin, ne iu lgg, kiu ne povas skibi ĝuste en esperanto mem kaj volas plibonigi aliajn lingvojn. Pola skribsistemo ne estas perfekta, sed ĝi estas pli malpli fonetika kaj certe pli simpla ol la angla. Per ŝanĝo ni perdus la kunigo kun nia pasinteco - tial ĉinoj ankaŭ ne ŝanĝas iliajn signojn... kaj bone.

nikko (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2012 7:07:56 asubuhi

Poloj uzu slavan skribsistemon, sed ne latine bazitan surogaton. Amaso de aldonaj signetoj bone indikas netaŭgecon de latina alfabeto por slava lingvo. Cirila pli taŭgus, ekzistas multaj projektoj.

Daniel86 (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2012 9:37:07 asubuhi

(EO)
lgg, Via reformo estas malbona, ĉar aŭdaĵoj [ʒ] kaj plu eblas skribi sur du rimedoj.

[ʒ] - Ř kaj Ž
- U kaj Ů

(PL)
lgg, Twoja reforma jest moim zdaniem słaba, bo nadal na określenie dźwięków [ʒ] i są po dwa znaki.

[ʒ] - Ř i Ž
- U i Ů

Przepraszam za błędy i niedokładne wyrażenie moich myśli w esperanto, ale dopiero się uczę. Na wszelki wypadek napisałem w dwóch wersjach językowych.

Ronaldeto (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2012 9:39:46 asubuhi

Similas al la situacio en la germana lingvo. Sed tiurilate tri landoj devis interkonsenti, sen peti konsilon de la lingvouzantoj, ŝajne.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2012 10:18:38 asubuhi

Ronaldeto:Similas al la situacio en la germana lingvo. Sed tiurilate tri landoj devis interkonsenti, sen peti konsilon de la lingvouzantoj, ŝajne.
ne nur tri. en germanujo ĉiu ŝtato devis aparte decidi instrui la reformitan ortografion, kaj krome decidis tion liĥtenŝtejno, sudtirolo, ĉu eble ankaŭ belgujo?

malpisano (Wasifu wa mtumiaji) 4 Februari 2012 5:54:59 alasiri

Daniel86:(EO)
lgg, Via reformo estas malbona, ĉar aŭdaĵoj [ʒ] kaj plu eblas skribi sur du rimedoj.

[ʒ] - Ř kaj Ž
- U kaj Ů
(EO)
Ho, vere? Mi ne scias, kiel vi parolas, tamen mi aŭdas tre klaran diferencon inter "rz" kaj "ż" (same kiel inter "u" kaj "ó").
Kaj "h" [h] - "ch" [x] - ili ja estas tute aliaj kaj malsimilaj sonoj! demando.gif

(PL)
O, naprawdę? Nie wiem, jak ty, ale ja słyszę bardzo wyraźną różnicę między "rz" i "ż" (tak samo, jak miedzy "u" i "o").
A "h" [h] i "ch" [x] - to są już przecież zupełnie inne i niepodobne dźwięki! demando.gif

Kurudi juu