Al la enhavo

"Tiel ume, ke"

de Ilmen, 2012-februaro-14

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Ilmen (Montri la profilon) 2012-februaro-14 15:26:28

Bonan tagon al ĉiuj.

Mi volus konstati ĉu la ĉi-suba fraz-strukturo ja estas valida.
Jen ĝi: "Umo umas tiel ume, ke [subfrazo].".
Ekzemple: "Ĝi kuras tiel rapide, ke neniu povas kapti ĝin."
Por signifi la sencon "ĝia kura rapido estas altega, sufiĉe alta por ke ĝi estas ne kaptebla".

Do, ĉu ĝi akordas al gramatiko kaj estas senc-komprenebla?

Dankon antaŭe.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-14 15:57:15

Jes, tio eblas.

HaleBopp (Montri la profilon) 2012-februaro-14 16:14:16

Jes, tiu frazo estas tute ĝusta.

Tio funkcias ankaŭ kun a-vortoj :
Ĝi estas tiel rapida, ke neniu povas kapti ĝin.

Kaj se vi volas insisti pri la kvanto, vi povas anstataŭi "tiel" per "tiom" :
Ĝi estas tiom rapida, ke neniu...

Ilmen (Montri la profilon) 2012-februaro-16 15:12:17

Dankon al vi du pro viaj konfirmoj. rideto.gif

Reen al la supro