去目錄頁

"Tiel ume, ke"

Ilmen, 2012年2月14日

讯息: 4

语言: Esperanto

Ilmen (显示个人资料) 2012年2月14日下午3:26:28

Bonan tagon al ĉiuj.

Mi volus konstati ĉu la ĉi-suba fraz-strukturo ja estas valida.
Jen ĝi: "Umo umas tiel ume, ke [subfrazo].".
Ekzemple: "Ĝi kuras tiel rapide, ke neniu povas kapti ĝin."
Por signifi la sencon "ĝia kura rapido estas altega, sufiĉe alta por ke ĝi estas ne kaptebla".

Do, ĉu ĝi akordas al gramatiko kaj estas senc-komprenebla?

Dankon antaŭe.

darkweasel (显示个人资料) 2012年2月14日下午3:57:15

Jes, tio eblas.

HaleBopp (显示个人资料) 2012年2月14日下午4:14:16

Jes, tiu frazo estas tute ĝusta.

Tio funkcias ankaŭ kun a-vortoj :
Ĝi estas tiel rapida, ke neniu povas kapti ĝin.

Kaj se vi volas insisti pri la kvanto, vi povas anstataŭi "tiel" per "tiom" :
Ĝi estas tiom rapida, ke neniu...

Ilmen (显示个人资料) 2012年2月16日下午3:12:17

Dankon al vi du pro viaj konfirmoj. rideto.gif

回到上端