Ĉu la homo povas esti libera?
貼文者: Paquillo, 2012年3月1日
訊息: 72
語言: Esperanto
mihxil (顯示個人資料) 2012年3月7日下午4:32:42
bildo:Vi vidis mian difinon de libereco, sed mi ne vidis la vian.Mi estas malferma por ĉiu senchava difino.
bildo:Laŭ mi, se homo komprenas sian devon kaj volas plenumi ĝin, malgraŭ tio ne plaĉas al li, do, li agas libere.Se mi metus pistolon al vi kapo kaj diros 'vi devas doni al mi ĉiun vian monon', tiam vi tute komprenas kial vi devas efektive fari tion, kaj vi probable malvole, kvankam komprene, plenumus vian 'devon'. Tamen estus malfacile nomi tion libera.
Mi samopinias ke agi laŭ onia volo estas libereco. Sed mi nur dubas ĉu devoj rilatas. Se mi ion 'devas' fari mi simple ne havas elekton. Mi povus fari vole aŭ nevole, al mi tamen ŝajnas ke ne temas pri libera elekto.
Kompreneble mi eble povus elekti malobeon kaj simple ne obei la devon. Tre dependas ke la sankcio tamen ĉu ni povas serioze konsideri tiun ĉi opcion. Se ekzemple ĉe malobeo de la devo oni forpafos vian kapon, tiam ne vere ekzistas la elekto, ĉu?
Aŭ ĉu vi samopinias kun via rabisto kiam tiu asertas 'vi estas tute libera ne doni ĉiun vian monon! Vi havas la elekton: doni la monon, aŭ perdi la kapon!'.
bildo (顯示個人資料) 2012年3月8日上午4:21:31
miĥil:Se mi metus pistolon al vi kapo kaj diros 'vi devas doni al mi ĉiun vian monon', tiam vi tute komprenas kial vi devas efektive fari tion, kaj vi probable malvole, kvankam komprene, plenumus vian 'devon'. Tamen estus malfacile nomi tion libera.Jes. Tio ne estus libereco. Tio estus rabado.
miĥil:Mi samopinias ke agi laŭ onia volo estas libereco. Sed mi nur dubas ĉu devoj rilatas. Se mi ion 'devas' fari mi simple ne havas elekton. Mi povus fari vole aŭ nevole, al mi tamen ŝajnas ke ne temas pri libera elekto.Al mi ŝajnas, ke temas. La bona ekzemplo estas laboro. Se iu homo A volas labori por ke ricevi monon, kaj alia homo B bezonas laboriston, do, ili povas interkonsenti. A devos labori por B (vole aŭ nevole), kaj B devos pagi al A (vole aŭ nevole). Ambaŭ havos devon, kaj ambaŭ estos liberaj, ĉar ambaŭ havos elekton, ĉu daŭri siajn rilatojn, ĉu ne.
fstphane (顯示個人資料) 2012年3月8日上午8:19:06
Ĉu ni vere elektis nian vojon,aŭ ĉu ŝajnas al ni ke ni elektis?Memoru vian vivon.
Kio estas la libereco?
Kiu volas esti libera(la"mi",egoo,moi)kaj de kio?La demando estas tre profunda.
bildo (顯示個人資料) 2012年3月8日上午8:36:06
Paquillo (顯示個人資料) 2012年3月8日下午1:29:32
Niaj mensoj devas esti liberaj de influo, ni devas fari aferojn ĉar ni volas, ne obeante programon de ies cerbolavado. Por atingi tion, ni eble devus esti "solaj" en nia pensmaniero.
bildo (顯示個人資料) 2012年3月8日下午1:41:52
mihxil (顯示個人資料) 2012年3月8日下午7:47:23
bildo:Al mi ŝajnas, ke temas. La bona ekzemplo estas laboro. Se iu homo A volas labori por ke ricevi monon, kaj alia homo B bezonas laboriston, do, ili povas interkonsenti. A devos labori por B (vole aŭ nevole), kaj B devos pagi al A (vole aŭ nevole). Ambaŭ havos devon, kaj ambaŭ estos liberaj, ĉar ambaŭ havos elekton, ĉu daŭri siajn rilatojn, ĉu ne.Sendube, sed ne rilatas al la devoj. Se A interkonsentis labori por B, li devas fari tion, do ne vere plu estas libera. Kaj ĉiuokaze li eble devas labori, alikaze li ne havos monon kaj mortos pro malsato. B devas salajri A'n. Li ne estas 'libera' pri tio. Li povas maldungi kompreneble, sed ĝis tiam, li devas pagi, tio ne estas libera elekto.
Por mi tiu 'labora' labora situacio kiun vi skizas simple kaj liberajn kaj malliberajn flankojn havas. Simple dependas de tio kiun aspekton oni konsideras.
Tial mi pensas ke la pli ekstrema ekzemplo de la rabisto estas iom pli klariga. Principe ekzistas elektoj, voloj kaj devoj tie, sed tamen mi opinias ke apenaŭ montreblas 'libero'.
bildo (顯示個人資料) 2012年3月9日上午4:57:01
miĥil:Sendube, sed ne rilatas al la devoj. Se A interkonsentis labori por B, li devas fari tion, do ne vere plu estas libera. Kaj ĉiuokaze li eble devas labori, alikaze li ne havos monon kaj mortos pro malsato. B devas salajri A'n. Li ne estas 'libera' pri tio. Li povas maldungi kompreneble, sed ĝis tiam, li devas pagi, tio ne estas libera elekto.A kaj B estas liberaj ne pro sia devo, sed malgraŭ ĝi. Ĉar ili rajtas ne havi tiun devon. A povas trovi alian laboron, kaj B povas trovi alian laboriston. Ili ambaŭ estas liberaj. Mallibereco (sklaveco) estus, se A ne rajtus lasi B'n.
mihxil (顯示個人資料) 2012年3月9日下午5:08:45
bildo:A kaj B estas liberaj ne pro sia devo, sed malgraŭ ĝi. Ĉar ili rajtas ne havi tiun devon. A povas trovi alian laboron, kaj B povas trovi alian laboriston. Ili ambaŭ estas liberaj. Mallibereco (sklaveco) estus, se A ne rajtus lasi B'n.Pri tio mi samopinias. 'Devo' ĝenerale implicas ian malliberecon, sed la devoj de A kaj B estas limigitaj, do ankaŭ restas al ili libereco.
Komandanto_Che (顯示個人資料) 2012年3月10日上午11:03:37
miĥil:Mi neniam parolis, ke 'Pli simpla vivo farus nin liberaj'. Vi elpensis tion mem.Komandanto_Che :Homo povas kaj devas esti libera. Sed komence li devas esti Homo.'Pli simpla vivo farus nin liberaj', 'homo devas esti libera, sed komence Homo'. Pardonu, sed ĝenerale min iom ĝenas tiaj ĉi svagaj paroloj. Ili sonas profunde kaj filozofie, sed ŝajnas al mi ke verdire ili signifas nenion, aŭ almenaŭ ili ne esprimas tion kio verdire estas celata.
Mi parolas nenion malsimpla. Aristotelo opiniis, ke homoj estas nur raciaj bestoj. Bestaj instinktoj regas homojn, speciale instinkto de domoneco. Se homoj venkos bestaj instinktoj kaj estos 'Homoj', do ili havos efektivan liberecon. Alie 'libereco' de unu homo subpremos liberecon de aliaj. Malamo, ksenofobio kaj envio sklavigas homoj.
Tio estas tre simpla, sama kiel 2*2=4