לתוכן העניינים

Pli esperantigi vortojn

של Jorn644, 2 במרץ 2012

הודעות: 8

שפה: Esperanto

Jorn644 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 06:55:44

Mi estis pensanta pri la ideo de "pli esperantigi" vortojn.

Ekzemple: La vorto "subjekto" venas de la latina vorto "subiectus". Tiu ĉi vorto estas farita el du latinaj vortoj:

"sub" (signifas 'sub') kaj "iacere" (signifas 'ĵeti').

Esperanto uzas la latinan vorton "subjekto" laŭvorte, tamen la nederlanda lingvo ekzemple tradukas la latinan vorton al ĝia propra lingvo kiel "onderwerpen" (onder = sub, werpen = ĵeti). Kial esperanto ne faras same?

Tiel "subjekto" iĝos "subĵeto".

darkweasel (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 07:23:15

Laŭ mi tio ne estas bona ideo, ĉar tio paŭsus latinlingvan idiotismon al Esperanto.

Jorn644 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 07:29:45

Same por la vorto "akcepti":

La etimilogio de "akcepti" estas la latina vorto "adcapere".

ad = al
capere = preni

Kial do ne diri "alpreni" anstataŭ "akcepti". Tiel esperanto bezonas malpli da bazaj vortoj.

Kaj jam estas esperanto bazita sur la latina lingvo. Vortoj kiel "subjekto" kaj "akcepti" estas latinidaj vortoj, kial ne simple "esperantigi" tiujn vortojn por ke novaj studantoj eĉ malpli da bazaj vortoj devas lerni.

Fonto: http://www.etymonline.com/index.php?term=accept

darkweasel (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 07:33:17

Fakte alpreni ekzistas.

Jorn644 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 08:06:29

Mi ne sciis ke "alpreni" jam estis uzata vorto. Bone. Laŭ la vortaro kaj "akcepti" kaj "alpreni" havas la saman signifon. Laŭ mi nur "alpreni" sufiĉus, tamen ne estas malbone ke esperanto uzas ambaŭ vortoj.

Niamondo (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 09:14:02

Mi opinias same kiel Darkweasel.

P.S.: Mi ankaŭ ne sciis ke "alpreni = akcepti".

sudanglo (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 12:51:02

Grava afero en la Esperanta Leksiko estas ke la vortoj estu rekoneblaj.

Se oni plene reverkus la vortaron laŭ la etimologioj, oni perdus tiun avantaĝon.

La subĵetuloj de ĉi tiu eksperimento estis virinoj, havantaj malpli ol 50 jarojn!!!

La urbestro alprenis la kongresanojn!!! Kidnapo?

Sub la sorĉo li alprenis la formon de ĉevalo. Ĉu li akceptis esti ĉevalo?

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2012, 17:49:35

Forigite

לראש הדף