Til innholdet

malvivo aŭ morto

fra Jorn644,2012 3 7

Meldinger: 18

Språk: Esperanto

Jorn644 (Å vise profilen) 2012 3 7 16:21:07

malvivo aŭ morto

Kiun vi preferas kaj kial?

mihxil (Å vise profilen) 2012 3 7 16:50:49

Jorn644:malvivo aŭ morto

Kiun vi preferas kaj kial?
Io kio mortis almenaŭ vivis. Tio supozeble ne nepre direblas pri io malviva. Do tiusence eble morto estas pli bona. Se almenaŭ oni konsideru vivon ion bona.

Sed verdire mi devas konfesi ke mi ne komprenas la demandon.

darkweasel (Å vise profilen) 2012 3 7 18:48:32

Ŝajne temas pri pure lingva demando?

Sahaquiel (Å vise profilen) 2012 3 7 19:58:10

Jorn644:malvivo aŭ morto

Kiun vi preferas kaj kial?
Morto estas pli internacia, tamen, oni facile komprenus "malvivo".

TatuLe (Å vise profilen) 2012 3 7 20:20:34

Morti ja estas vorto, por kiu oni ofte bezonas eŭfemismojn, do "malviviĝi" aŭ eble "ekmalvivi" estas vortoj kiujn oni povas uzi por tio. Tamen eble ĉiuj ne konsentas ke tiuj vortoj sonas malpli teruraj ol morti. Forpasi ĉiukaze havas pli fortan eŭfemisman karakteron.

Epovikipedio (Å vise profilen) 2012 3 7 21:47:42

(vidu sekvantan mesaĝon)

Epovikipedio (Å vise profilen) 2012 3 7 21:53:17

Saluton, morto estas pli ĝusta vorto ol malvivo.

Sed, forpaso estas ankaŭ korekta vorto.

RiotNrrd (Å vise profilen) 2012 3 8 06:07:42

Tiam, kiam mi aŭdis la vorton "malvivo", mi pensis tuj pri zombioj kaj vampiroj. lango.gif

zan (Å vise profilen) 2012 3 8 09:57:08

La vorto "vivo" havas ne nur unu signifon. Ĝi signifas pli ol pri korpo. Do, "malvivo" pensigas al mi tian vivon, en kiu oni vivas kvazaŭ mortinta. Kiun prefaras mi, tian malvivon aŭ morton? Mi ne certas kiel renpondi. Eblas preferi morton.

fstphane (Å vise profilen) 2012 3 8 11:24:52

Laŭ mi,malvivo, ŝajnas pli en la spirito de la Esperantlingvo:
Bone-malbone
Vivo-malvivo
Eble ni egale povus diri:
Morti-malmorti(strange sonas,ĉu ne?)

Tibake til toppen