Ĉu eblas "ĉu bone se"?
dari Jorn644, 10 Maret 2012
Pesan: 7
Bahasa: Esperanto
Jorn644 (Tunjukkan profil) 10 Maret 2012 09.51.40
Ĉu bone se mi venos ĵaŭdon?
Aŭ ĉu mi devas diri:
Ĉu estas bone se mi venos ĵaŭdon?
LoadaLudo (Tunjukkan profil) 10 Maret 2012 10.05.40
Hyperboreus (Tunjukkan profil) 10 Maret 2012 19.28.58
antoniomoya (Tunjukkan profil) 10 Maret 2012 20.01.55
Jorn644:Ĉu ĉi tiu frazo estas ebla?Mi kredas kompreni kion vi volas diri per tiu frazo. Sed ne forgesu ke, kiam oni parolas al alidandanoj, oni devas esprimi sin kiel eble plej klare, por eviti miskomprenojn.
Ĉu bone se mi venos ĵaŭdon?
Aŭ ĉu mi devas diri:
Ĉu estas bone se mi venos ĵaŭdon?
Tiukaze mi dirus: "Ĉu ŝajnas al vi bone ke mi venu ĵaŭdon"?, aŭ "Ĉu konvenas al vi se mi venos jaŭdon?
Amike.
darkweasel (Tunjukkan profil) 10 Maret 2012 20.54.35
Hyperboreus:Mi plene ne certas, sed la forigo de la helpverbo "esti" al mi ŝajnas ĝusta. Tio kion min konfuzas estas la vorteto "se"...Estas bone, ke vi venos ĵaŭdon. → Vi ja fakte venos ĵaŭdon, kaj tio estas bona.
Kion diras la "spertuloj"?
Estas bone [ke/se/ĉu] vi venos ĵaŭdon.
Estas bone, se vi venos ĵaŭdon. → Mi ne scias, ĉu vi venos ĵaŭdon, sed se ja, tio estas bona.
Estas bone, ĉu vi venos ĵaŭdon (aŭ ne). → Ne gravas, ĉu vi venos ĵaŭdon, ĉiuokaze estas bone.
Ĉiuokaze laŭ mi tia forlaso de esti estas akceptebla.
glig (Tunjukkan profil) 10 Maret 2012 21.08.10
Jorn644 (Tunjukkan profil) 11 Maret 2012 08.27.30