去目錄頁

Ĉu eblas "ĉu bone se"?

从 Jorn644, 2012年3月10日

讯息: 7

语言: Esperanto

Jorn644 (显示个人资料) 2012年3月10日上午9:51:40

Ĉu ĉi tiu frazo estas ebla?

Ĉu bone se mi venos ĵaŭdon?

Aŭ ĉu mi devas diri:

Ĉu estas bone se mi venos ĵaŭdon?

LoadaLudo (显示个人资料) 2012年3月10日上午10:05:40

Mi pensas, ke ankaŭ eblas "ĉu bonas se...?", sed mi ne estas fakisto. okulumo.gif

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月10日下午7:28:58

Forigite

antoniomoya (显示个人资料) 2012年3月10日下午8:01:55

Jorn644:Ĉu ĉi tiu frazo estas ebla?
Ĉu bone se mi venos ĵaŭdon?
Aŭ ĉu mi devas diri:
Ĉu estas bone se mi venos ĵaŭdon?
Mi kredas kompreni kion vi volas diri per tiu frazo. Sed ne forgesu ke, kiam oni parolas al alidandanoj, oni devas esprimi sin kiel eble plej klare, por eviti miskomprenojn.

Tiukaze mi dirus: "Ĉu ŝajnas al vi bone ke mi venu ĵaŭdon"?, aŭ "Ĉu konvenas al vi se mi venos jaŭdon?

Amike.

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月10日下午8:54:35

Hyperboreus:Mi plene ne certas, sed la forigo de la helpverbo "esti" al mi ŝajnas ĝusta. Tio kion min konfuzas estas la vorteto "se"...

Kion diras la "spertuloj"?

Estas bone [ke/se/ĉu] vi venos ĵaŭdon.
Estas bone, ke vi venos ĵaŭdon. → Vi ja fakte venos ĵaŭdon, kaj tio estas bona.
Estas bone, se vi venos ĵaŭdon. → Mi ne scias, ĉu vi venos ĵaŭdon, sed se ja, tio estas bona.
Estas bone, ĉu vi venos ĵaŭdon (aŭ ne). → Ne gravas, ĉu vi venos ĵaŭdon, ĉiuokaze estas bone.

Ĉiuokaze laŭ mi tia forlaso de esti estas akceptebla.

glig (显示个人资料) 2012年3月10日下午9:08:10

Via frazo "Ĉu bone se..." laŭ mi estas korekta kaj bonege komprenebla.

Jorn644 (显示个人资料) 2012年3月11日上午8:27:30

Dankon por la helpo. Estas klare por mi nun.

回到上端