Al la enhavo

Kia aŭdiĝas mia lingvo?

de Frankouche, 2007-septembro-03

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2007-septembro-04 21:04:33

Acul:
Mia nasklingvo estas la hungara. Kia estas la sono de la hungara? Mi estas scivolega! okulumo.gif
Estas facile imagi, ke la hungara eksterlande sonas treegege strange okulumo.gif
sonoj ŝajnas facilaj kaj konataj, sed vortoj kiel "ŝeŝeŝeŝe..." ŝajnas kosmaj rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 21:17:03

Acul:Mia nasklingvo estas la hungara. Kia estas la sono de la hungara? Mi estas scivolega! okulumo.gif
Klarigu ĉiuj al mi, ĉu lingvo povas esti naska? Kara Acul, mi ne volas ofendi vin, sed via esprimo "nasklingvo" interesigis min, kaj mi subite ekpensis, ĉu lingvo povas esti naska? Kutime ja oni diras pri "gepatra" lingvo. Ĉu beboj tuj post la naskiĝo jam paroladas? lango.gif
Konkrete pri la hungara mi respondas, ke la lingvo kaj ĝiaj sonoj tre plaĉas al mi, ĉar la hungara estas tre ritma kaj firma lingvo, sufiĉe muzika.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 21:23:04

Mielo:"io ajn, ajna lingve", mi kredas mi uzas malkorekte tiujn esprimojn)
Nur ne komprenu min ĝuste. lango.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-04 22:06:19

Malfacilas diri ke lingvo belas aŭ ne. Estas kultura, elvenas sian nasklingvon, lernatajn lingvojn, aŭdeblajn sonojn, sian personecon.

Mi ne konas la slavajn lingvojn, ili sonesimilas mie, kaj mi ne povas diferencigi ilin.
La rusa ŝajnas malmulte akcenta, monotona (sama tono), sed bone aŭdebla. Multa sonoj ie, ia, nie, zv, dv, st, ch.

Kiam mi aŭdis kaj lernis iomete araba, unue mi aŭdis maldiferenceblajn "bruojn", poste sonojn, sekve vortojn (dum pluraj semajnoj).
Mi pensas ke tio okazas ĉiufoje oni renkontas novan, tre malsimilan lingvon.

Nuntempe, mi diferencigas arabajn akcentojn : akcentegaj konsonantoj Q, H el la norda afriko, G, H el la persika golfo, malmulta akcenteco el proksima oriento.

La ĉina strangas, la voĉa tono grandiĝas kaj malgrandiĝas tre rapide kun malgrandaj silaboj : ha, su, ti, ya...

Japana : tre akcenteca, gutura, ra, ro, hakila, kun strangaj tonaloj en la frazo, ekz en la fina de la frazo kiu sonas pli multe kaj longe ol en indaeŭropa.
Kiam la samourajoj koleriĝas en kinejo, kielas taŭrajn kriojn okulumo.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 13:30:35

Terurĉjo:
Acul:Mia nasklingvo estas la hungara. Kia estas la sono de la hungara? Mi estas scivolega! okulumo.gif
Klarigu ĉiuj al mi, ĉu lingvo povas esti naska? Kara Acul, mi ne volas ofendi vin, sed via esprimo "nasklingvo" interesigis min, kaj mi subite ekpensis, ĉu lingvo povas esti naska? Kutime ja oni diras pri "gepatra" lingvo. Ĉu beboj tuj post la naskiĝo jam paroladas? lango.gif
Konkrete pri la hungara mi respondas, ke la lingvo kaj ĝiaj sonoj tre plaĉas al mi, ĉar la hungara estas tre ritma kaj firma lingvo, sufiĉe muzika.
Kara Terurĉjo, ni hungaraj havas "anyanyelvünk" t.e. patrinan lingvon. Eble, la bebo jam lernas la lingvon en ventro de sia patrino. rideto.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 13:41:25

sinjoro:
Acul:
Mia nasklingvo estas la hungara. Kia estas la sono de la hungara? Mi estas scivolega! okulumo.gif
Estas facile imagi, ke la hungara eksterlande sonas treegege strange okulumo.gif
sonoj ŝajnas facilaj kaj konataj, sed vortoj kiel "ŝeŝeŝeŝe..." ŝajnas kosmaj rideto.gif
Ne ! rido.gif Ni uzas multon literon "ŝ" "neniam" t.e. "sohasem" aŭ "semmikor". rido.gif Estas interese, mi ne pensis, ke karakterizo de la hungara lingvo estas la sono "ŝ".

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-05 20:34:21

Fine, oni bezonus poeton kiun parolus lingvajn sonecojn uzonte frazojn detalantas sonojn per tiuj el la naturo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 21:10:14

Блин! Ваще ничё не прохавол!

Acul (Montri la profilon) 2007-septembro-05 21:26:34

Terurĉjo:Klarigu ĉiuj al mi, ĉu lingvo povas esti naska? Kara Acul, mi ne volas ofendi vin, sed via esprimo "nasklingvo" interesigis min, kaj mi subite ekpensis, ĉu lingvo povas esti naska? Kutime ja oni diras pri "gepatra" lingvo. Ĉu beboj tuj post la naskiĝo jam paroladas? lango.gif
Mielo:Kara Terurĉjo, ni hungaraj havas "anyanyelvünk" t.e. patrinan lingvon. Eble, la bebo jam lernas la lingvon en ventro de sia patrino. rideto.gif
Mi dankas la helpon. Ankaŭ mi volis diri precize tion! rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 21:40:24

Kara Acul, mi iomete uzis mian kapablon iomete korekti vian mesaĝon por ke aperu citaĵoj en ĝi. okulumo.gif
Fakte en la rusa lingvo gepatra lingvo nomiĝas "родной язык" - (rodnoj jazyk).
La vorto "родной" - "rodnoj" devenas de la vorto "род" - "gento". "Gepatra lingvo" en la rusa estas "lingvo de mia gento".

Ĉu vi ŝatas inversojn?

Reen al la supro