Al la enhavo

Kia aŭdiĝas mia lingvo?

de Frankouche, 2007-septembro-03

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-05 21:49:04

Terurĉjo:Блин! Ваще ничё не прохавол!
Hmmm demando.gif

Ĉu vi volas enrusigi nin terurĉje? okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 21:54:24

Mielo:Ni uzas multon literon "ŝ" "neniam" t.e. "sohasem" aŭ "semmikor". rido.gif Estas interese, mi ne pensis, ke karakterizo de la hungara lingvo estas la sono "ŝ".
Mi neniam opiniis la hungaran kiel lingvon, uzantan ŝuŝajn konsonantojn, siblantojn.
Estas slavaj lingvoj, precipe, LMMO, la pola, kiuj abundas je ili.
Se poloj kontraŭdiros, mi pretas veti. rideto.gif

Mi rimarkis, ke ankaŭ Esperanto riĉas pri siblantoj. Estonoj, ekzemple, ne havas en sia lingvo ŝuŝ-sonojn, kaj ili sentas malfacilaĵojn, dirante en la rusa aŭ en Esperanto. Mi ne havas tiajn problemojn.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-septembro-06 12:38:53

Frankouche:
La ĉina strangas, la voĉa tono grandiĝas kaj malgrandiĝas tre rapide kun malgrandaj silaboj : ha, su, ti, ya...

Japana : tre akcenteca, gutura, ra, ro, hakila, kun strangaj tonaloj en la frazo, ekz en la fina de la frazo kiu sonas pli multe kaj longe ol en indaeŭropa.
Kiel Ĉino kaj Kantonano, mi neniam sentas malfacilecon pri niaj tonoj, kaj mi pensas ke tonoj elparolataj de la homoj en la nordo de Ĉinio estas iom ne ĝusta.
Tamen, mi ne povas bone elparoli la voĉajn konsonantojn, ĉar en la ĉina apenaŭ estas voĉa konsonanto, aŭ eĉ neniu voĉa konsonanto.
Parenteze, mi ŝatas la sonojn en la japana, ĉar ilin mi povas elparoli sen malfermegita buŝo. Tamen mi ne povas bone aŭdi ilin pro la rapideco.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-septembro-06 14:04:49

Mi pensas, ke la pola estas tre stranga lingvo. Ĝi havas tro multajn konsonantojn en siaj vortoj lango.gif Ankaŭ ruse sonas strange.
Ĉiuj asiaj lingvoj ankaŭ estas tute nekompreneblaj por mi. Mi ne povas aŭdi, kio estas uno vorto, kaj kio estas tuta frazo ...
Belaj lingvoj estas: la finna, estona, islanda ...
Ankaŭ "Oxford English" estas interesa, sed mi ne povas decidi, ĉu ĝi estas bela aŭ ne. Tre snoba, ĉiuokaze lango.gif

Kiel sonas la norvega?

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-06 15:11:22

Andybolg:Mi ne povas aŭdi, kio estas uno vorto, kaj kio estas tuta frazo ...
Ci pravas, la orelo aŭskultas, sed ne aŭdas; krom ioajnan sonojn. Nervozigantas. malgajo.gif

Bezonas tempon por ke la oreloj kutimas tiujn novajn sonecojn.

Andybolg:Kiel sonas la norvega?
Sendu retan ligon kiun parolagas la norvegan.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-septembro-06 15:13:38

Ĉi tiu estas bela pezio el kuba poetino.

Amor es...

Amar la gracia delicada
del cisne azul y de la rosa rosa;
amar la luz del alba
y de las estrellas que se abren
y la de las sonrisas que se alargan...
Amar la plenitud del árbol,
amar la música del agua
y la dulzura de la fruta
y la dulzura de las almas
dulces..., amar lo amable, no es amor;
Amor es ponerse de almohada
para el cansancio de cada día;
es ponerse de sol vivo en el ansia
de la semilla ciega que perdió
el rumbo de la luz, aprisionada
por su tierra, vencida por su misma
tierra...Amor es desenredar marañas
de caminos en la tiniebla:
¡Amor es ser camino y ser escala!
Amor es este amar lo que nos duele,
lo que nos sangra
por dentro...
Es entrarse en la entraña
de la noche y adivinarle
la estrella en germen...¡La esperanza
de la estrella!... Amor es amar
desde la raíz negra.
Amor es perdonar; y lo que es más
que perdonar, es comprender...
Amor es apretarse a la cruz,
y clavarse a la cruz,
y morir y resucitar...

¡Amor es resucitar!

Dulce María Loynaz

Amo estas...

Ami la delikatan graciecon
De la blua signo kaj la roza rozo
Ami la lumon de la aŭroro
Kaj de la ekmalfermitaj steloj
Kaj de la longiĝitaj ridetoj…
Ami la arban plenecon,
Ami la likvan muzikon,
Kaj la dolĉecon de la fruktoj
Kaj la dolĉecon de la dolĉaj animoj…
Ami la amindaĵon, ne estas amo.
Ami estas fariĝi kuseno
Por la ĉiutaga laceco,
Fariĝi vigla suno sur la blinda semo
Kiu perdis la luman vojon,
Tere kaptita,
Per sia propra tero venkita.
Amo estas malimpliki ĉirkaŭtorditajn
Vojojn en la tenebro:
Amo estas esti kaj vojo kaj ŝtupetaro!
Amo estas tiel ami tion kio nin dolorigas,
Tion kio nin ene sangigas.
Estas enigi la malhelan nokton
Kaj diveni la naskiĝeblan stelon…
La stela espero!
Amo estas ami ekde la nigra radiko,
Amo estas pardoni,
kaj kiu estas pli ol pardoni, kompreni…
Amo estas fortbrakumi la Krucon,
Kaj najliĝi sur kruce
Kaj morti kaj releviĝi…

Amo estas releviĝi!

Dulce María Loynaz

sinjoro (Montri la profilon) 2007-septembro-06 17:05:02

Terurĉjo:
Mielo:Ni uzas multon literon "ŝ" "neniam" t.e. "sohasem" aŭ "semmikor". rido.gif Estas interese, mi ne pensis, ke karakterizo de la hungara lingvo estas la sono "ŝ".
Mi neniam opiniis la hungaran kiel lingvon, uzantan ŝuŝajn konsonantojn, siblantojn.
Estas slavaj lingvoj, precipe, LMMO, la pola, kiuj abundas je ili.
Se poloj kontraŭdiros, mi pretas veti. rideto.gif
Jes, bone, mi iomete troigis pri "ŝeŝeco" de la hungara lango.gif Kaj laŭ miaj eksterlandaj konatuloj en la pola aŭdiĝas tro multaj ŝ kaj ĉ. Sed ĝi en unu elemento similas al la franca: en ĝi restis nazalaj sonoj ą kaj ę kiuj en aliaj slavaj lingvoj malaperis.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-septembro-06 19:03:15

Frankouche:
Sendu retan ligon kiun parolagas la norvegan.
Bonvolu vidi: http://www1.nrk.no/nett-tv/nyheter/

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-06 22:33:28

Andybolg:
Frankouche:
Sendu retan ligon kiun parolagas la norvegan.
Bonvolu vidi: http://www1.nrk.no/nett-tv/nyheter/
Dankon. Mi vidis kelkajn temojn per tio.

La norvega mie sonosimilas la alemanika (germanida) dialekto "alzaca" kun rulantaj "r", sonoj -ö(eŭ), -u, -st kaj longaj vokaloj u:, ö:

La ritmo malrapidas, vortoj estas malligataj, aŭdeblaj.

Kelkaj personoj ne roulas la r-oj, tiam la lingvo ne ŝajnas guturala. Aliaj uloj parolas tre malrapide kun tre longaj vokaloj (-uuuridulo.gif.
Eblas ĵurnalistoj kiuj parolas tia tre artikante.

Dozorca (Montri la profilon) 2007-septembro-07 12:27:51

Jes,jes kompreneble,dankon sal.gif

Reen al la supro