Al la enhavo

Kia aŭdiĝas mia lingvo?

de Frankouche, 2007-septembro-03

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-19 14:00:47

Frankouche:Ci skribas esperanton bone, kaj estas tre komprenebla.
Ho Dio! Tiu estas la unua fojo, ke mi vidas esperantiston uzi la formo "ci" anstataŭ "vi"! rido.gif

Matts G (Montri la profilon) 2008-junio-19 14:41:29

Kara samlingvano!

'Ci' apartenas al nia lingvo, sed ne nune estas en uzo, estas iel ekskutima vorto, sed ĝin oni povas uzi. Tamen nia nuntempa lingvouzo preferas 'vi'n. Mi uzas Eshoko.gifn en mia ĉiutaga vivo ekde mia bebeco, kaj tre malofte karambolis kun 'ci'.

Amikece Matts G

vincas (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 17:57:17

Ĉu iu povas doni al mi ekzemplojn de estona lingvo. rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-oktobro-12 18:13:27

Matts G:Kara samlingvano!

'Ci' apartenas al nia lingvo, sed ne nune estas en uzo, estas iel ekskutima vorto, sed ĝin oni povas uzi. Tamen nia nuntempa lingvouzo preferas 'vi'n. Mi uzas Eshoko.gifn en mia ĉiutaga vivo ekde mia bebeco, kaj tre malofte karambolis kun 'ci'.

Amikece Matts G
Oni neniam uzis ci en Esperanto. Ĝi estas posta aldonaĵo.

Nikolaj73 (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 21:21:40

Mi aŭdis antaŭe kaj legis ĉiteme ke slavaj lingvoj kaj precize rusa sonas tre melodie sed por mi, denaske rusparolanto, pli melodias la ukraina. En mia devenregiono norda Kaŭkazo oni parolas en miksita rusa-ukraina dialekto kiu por loĝantaro de cenra Rusio sonas kiel fuŝa, vilaĝa. Ekz-e anstataŭ malmola rusa G oni diras H kiel en ĉeĥa. Kaj kaŭkazaj rusoj iom ridas pri centra rusa prononco- la vorton Moskva plejparto de rusoj prononcas kun O kiel U en angla BUT, sed en centra Rusujo multaj diras MAskva kun tre malfermita unua A. La ĉeĥa sonas kiel tre-tre arkaika eble praslava lingvo. Mi ŝatas la polan sed multaj rusoj ne ŝatas ĝin pro abundo de sibloj. Ege strange sonas kaŭkazaj lingvoj kartvela, ĉeĉena, dagestanaj- tro da konsonantoj kaj laringaloj. Estas eĉ tiutema anekdoto- kuras rusa knabino, batetas manplate pilkon kontraŭ la tero kaj kantetas "la-la-la, la-la-la!". kuras kartvela knabino, faras la samon kaj kantetas "ĥbdŝ-ĥbdŝ, ĥbdŝ-ĥbdŝ!".
Ankaŭ al mi plaĉas la turka, tre melodia kaj agrabla, precipe virinaj voĉoj. Germanoj, mi petas pardonon, bojas sed en la germana ĉiu vorto klare disas de alia. Hungara sonas kvazaŭ en sciencfikcia filmo kie reĝisoro intence elpensis aliplanedan lingvon. Hispana sonas noble kaj digne. Franca estas torento de agrablaj leĝeraj sonoj sen vortodivido.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 19:31:02

Mi jam legis tiun humoraĵon:

La itala por la amo
La germana por la scienco
La franca por la modo
La rusa por la spiritualeco
La dana por la infanoj
La angla por la anseroj

(Ne estis pli, bedaŭrinde)

yugary (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 04:50:16

Eddycgn:Mi jam legis tiun humoraĵon:

La itala por la amo
La germana por la scienco
La franca por la modo
La rusa por la spiritualeco
La dana por la infanoj
La angla por la anseroj

(Ne estis pli, bedaŭrinde)
La angla por la anseroj, ĉu? Certe ie ekzistas anglaparolantoj el kies buŝo eliĝas sonoj similaj al la bleko de anseroj, sed estas tiaj parolantoj de kiu ajn lingvo, ĉu ne? Ŝajnas al mi ke ĉiuj lingvoj havas belsonajn parolantojn kaj bruaĉecajn parolantojn.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 16:30:58

Mi konsentas kun yugary: lingvoj ofte povas esti belaj aŭ malbelaj depende de kiu parolas ĝin.

Ekzemple multaj francoj opinias, ke la germana estas malbela kaj maldolĉa, ĉar ili pensas pri kriantaj soldatoj en filmoj pri la dua mondmilito. Sed mi miaopine la germana belas, ĉefe kiam ĝin parolas belvoĉa junulino.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 21:44:50

yugary:
La angla por la anseroj, ĉu?
Pardonu min, mi ne elpensis tion, mi nur legis ĝin.
Varŝajne estas aliaj lingvoj kiuj pli bone aliĝas al sonoj de la anseroj. Tio ne signigas ke ili estas malbelaj.

Eble la uzo je trenigi la vokalojn (ou, ai, ju, ei, ktp. kaj ne prononci ilin klare) ispiris tiun kiu inventis la humuraĵon.

Cetere la angla kaj la usona prononco estas tre diversaj, ekz. pri la "R".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 05:26:09

Eddycgn:
Eble la uzo je trenigi la vokalojn (ou, ai, ju, ei, ktp. kaj ne prononci ilin klare) ispiris tiun kiu inventis la humuraĵon.
... ĉu vi konas la stirian dialekton de la germana? La absoluta malo de la viena - stirianoj emegas diftongigi normalajn vokalojn!

Reen al la supro