შინაარსის ნახვა

Kia aŭdiĝas mia lingvo?

Frankouche-ისა და 3 სექტემბერი, 2007-ის მიერ

შეტყობინებები: 44

ენა: Esperanto

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 21 ოქტომბერი, 2010 05:26:09

Eddycgn:
Eble la uzo je trenigi la vokalojn (ou, ai, ju, ei, ktp. kaj ne prononci ilin klare) ispiris tiun kiu inventis la humuraĵon.
... ĉu vi konas la stirian dialekton de la germana? La absoluta malo de la viena - stirianoj emegas diftongigi normalajn vokalojn!

Eddycgn (მომხმარებლის პროფილი) 26 ოქტომბერი, 2010 19:56:25

darkweasel:
Eddycgn:
Eble la uzo je trenigi la vokalojn (ou, ai, ju, ei, ktp. kaj ne prononci ilin klare) ispiris tiun kiu inventis la humuraĵon.
... ĉu vi konas la stirian dialekton de la germana? La absoluta malo de la viena - stirianoj emegas diftongigi normalajn vokalojn!
En ĉiuj landoj estas provincoj kie oni parolas strange aŭ ridinde.
En Italio en Abruzo. En Germanio, en Saksujo (pardonu min saksuloj!)
Amike

Rogir (მომხმარებლის პროფილი) 27 ოქტომბერი, 2010 12:18:33

Strange estas opinio, kio tre dependas de la bildo, kiun oni havas de la homoj, kiuj parolas iun lingvon.

gabadubo (მომხმარებლის პროფილი) 31 ოქტომბერი, 2010 22:08:15

Kion Rogir diras.

Lingvo sonas bele aŭ malbele en oreloj de homoj; lingvo ne estas bela aŭ malbela.

ზემოთ დაბრუნება