Al la enhavo

Kia aŭdiĝas mia lingvo?

de Frankouche, 2007-septembro-03

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

diogotux (Montri la profilon) 2007-septembro-07 13:59:13

al mi la franca lingvo aŭdiĝas tre bele, speciale kiam kantata, sonas 'facile'. Tio estas, ŝajnas al mi ke ne bezonas tro da klopodo por elparoli en ĝi.
Por mi ne aŭdas bele la itala kaj la hispana, sed mi ne povas kompreni kial, strange eble.

Mi aŭdis ke la portugala estas muzika. Ĉu tio pravas?

Andybolg (Montri la profilon) 2007-septembro-07 14:50:29

Frankouche:
Andybolg:
Frankouche:
Sendu retan ligon kiun parolagas la norvegan.
Bonvolu vidi: http://www1.nrk.no/nett-tv/nyheter/
Dankon. Mi vidis kelkajn temojn per tio.

La norvega mie sonosimilas la alemanika (germanida) dialekto "alzaca" kun rulantaj "r", sonoj -ö(eŭ), -u, -st kaj longaj vokaloj u:, ö:

La ritmo malrapidas, vortoj estas malligataj, aŭdeblaj.

Kelkaj personoj ne roulas la r-oj, tiam la lingvo ne ŝajnas guturala. Aliaj uloj parolas tre malrapide kun tre longaj vokaloj (-uuuridulo.gif.
Eblas ĵurnalistoj kiuj parolas tia tre artikante.
Vi ĵus malkovris, ke la norvega estas plena je dialektoj. Vidu tiun dialektkarton, kaj klaku al loko por aŭdi la dialekton parolatan tie.
Sed vi pravas, ĵurnalistoj kutime parolas rapide.

Tiu estas la dialekto, kiun mi parolas. Ĝi estas pli aŭ malpli kiel la "oficiala" norvega. (Mi ne pensas ke vere ekzistas ia "oficiala" norvega, sed mia dialekto tre similas je unu el la du skribataj formoj de la lingvo - bokmål. (La alia formo, kiu estas malpli uzata, nomiĝas nynorsk. Nun mi devas lerni ankaŭ tiun lingvon en lernejo, sed politikistoj debatis, ĉu tiu vere bezoniĝas.))

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-07 15:42:08

diogotŭ:Mi aŭdis ke la portugala estas muzika. Ĉu tio pravas?
Mie, la portugala kaj la brazilana malsimilas.

Portugala: iomete similas hispana ritme, kun sonoj -m, -ch kaj longaj diftongoj, ekz :-vauuuchch.

Brazilana: diftongoj plej longas, ŝajnas malpli konsonantoj -m en la fraza fino, malrapida ritmo, pli kantanta sed eblas porke klerece ni kutimas aŭdi pli brazilanoj kantas televide aŭ radie.

Reem (Montri la profilon) 2007-septembro-11 15:21:34

Saluton!!
Mia lingvo estas Araban. Sed mi ŝatas lerni multajn lingvojn. Mi parolas Araban kaj Anglan bone! Ankaŭ mi parolas kej komprenas hispana lingvo sed me ne estas flua! Mi parolas kelka franca kaj nun mi lernas Esperanton. Ankaŭ me ne estas flua. Do, mi volas praktiki kaj bonigi tuta la lingvojn. Mi esperas ke mia esperanton ne estas malbona!

Ĝis.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-septembro-11 17:59:32

Pardonu, frato Reem, sed mi skribis denove vian mesaĝon "plej korekte":

"Mia denaska lingvo estas la Araba, sed mi ŝatas lerni multajn lingvojn. Mi bone parolas la Araban (kompreneble) kaj la Anglan. Mi sufiĉe komprenas (sed ne flue parolas) la Hispanan kaj ankaŭ iomete parolas la Francan. Mi nuntempe lernas Esperanton… sed ankoraŭ ne estas fluaparolanto. Do mi volus praktiki kaj plibonigi mian ligvakapablon ĉi tutlingve. Mi esperas ke mia Esperanto ne estas tia malbona…!"

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-15 15:18:34

Saluton Reem, marhaba okulumo.gif

Ci skribas esperanton bone, kaj estas tre komprenebla.

Kia ci aŭdas la aliajn lingvojn?
En Dubajo, ci povas aŭdi multaj, ĉu ne?

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-septembro-24 23:34:00

ĉar mi estas sveda, norvega aŭdas al mi simila al dialekto, unu tre stanga kaj amuza dialekto, ili ne povas aŭdas serioza aŭ kolera al unu sveda persono, por ke ili akcentas la finon de frazoj.

la dana (?) aŭdas al mi ke tre amuza, la vortoj estas simila al sveda, sed la prononco estas tre malsimila. Aŭdas al mi ke ili havas griaĵo en ilia gorĝo, kaj glutas samtempe al parolas, ne prononcas klare konsonanto.

Finna (?mi ne trovigas linguaj en la vortaro) aŭdas al mi malvarma sed bela kaj se ciuj finnaj personoj estas cinikaj.

Germana aŭdas ofte simila al germana manĝajo, griza kaj iomete enuiga.

Slavaj linguaj aŭdas al mi kvazaŭ ili parolus malantaŭe.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-25 21:33:31

La skandinaviaj lingvoj ŝajnas al mi unue guturala "crrr grrrr..." kun longaj vokaloj "aa eu..."

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-18 16:07:07

Por mi la itala (mia propra lingvo) ne estas tiel muzika: ĝi devenas de la latina, kiu estas tre malbela (tro da konsonantoj).

La angla havas tro konfuzan sonon. "Kiel vi fartas?" oni diras "aŭŭ aaa juuu??". Malbelege.

La franca estas tre bela, sed ne belega.

La plej bela lingvo pri la sono estas sendube la TOKIPONO.

toki pona li pona. sina o toki kepeken e ona.

lietpol (Montri la profilon) 2008-junio-18 22:12:49

Al mi plaĉas (aŭdiĝas bele) la litova, latva, rumana kaj la skandinavaj lingvoj (sveda kaj norvega, sed ne la dana). La rusa ankaŭ havas sian bonsonan melodion, antaŭ ĉio se oni legas la poezion ridulo.gif
Malplaĉas al mi laŭ la sonado la germana kaj... mia propra pola - precipe al tiuj ĉi lingvoj mankas la melodio, ekz. la pola aŭdiĝas kiel lokomotivo (dank' al mallongaj vokaloj kaj konstanta akcento, do: tutuTUtu tutuTUtu tutuTUtu tutuTUtu ).

lango.gif

Reen al la supro