讯息: 44
语言: Esperanto
Ergazomai (显示个人资料) 2008年6月18日下午4:07:07
La angla havas tro konfuzan sonon. "Kiel vi fartas?" oni diras "aŭŭ aaa juuu??". Malbelege.
La franca estas tre bela, sed ne belega.
La plej bela lingvo pri la sono estas sendube la TOKIPONO.
toki pona li pona. sina o toki kepeken e ona.
lietpol (显示个人资料) 2008年6月18日下午10:12:49

Malplaĉas al mi laŭ la sonado la germana kaj... mia propra pola - precipe al tiuj ĉi lingvoj mankas la melodio, ekz. la pola aŭdiĝas kiel lokomotivo (dank' al mallongaj vokaloj kaj konstanta akcento, do: tutuTUtu tutuTUtu tutuTUtu tutuTUtu ).

Ergazomai (显示个人资料) 2008年6月19日下午2:00:47
Frankouche:Ci skribas esperanton bone, kaj estas tre komprenebla.Ho Dio! Tiu estas la unua fojo, ke mi vidas esperantiston uzi la formo "ci" anstataŭ "vi"!

vincas (显示个人资料) 2010年10月12日下午5:57:17

darkweasel (显示个人资料) 2010年10月12日下午6:13:27
Matts G:Kara samlingvano!Oni neniam uzis ci en Esperanto. Ĝi estas posta aldonaĵo.
'Ci' apartenas al nia lingvo, sed ne nune estas en uzo, estas iel ekskutima vorto, sed ĝin oni povas uzi. Tamen nia nuntempa lingvouzo preferas 'vi'n. Mi uzas En en mia ĉiutaga vivo ekde mia bebeco, kaj tre malofte karambolis kun 'ci'.
Amikece Matts G
Nikolaj73 (显示个人资料) 2010年10月15日下午9:21:40
Ankaŭ al mi plaĉas la turka, tre melodia kaj agrabla, precipe virinaj voĉoj. Germanoj, mi petas pardonon, bojas sed en la germana ĉiu vorto klare disas de alia. Hungara sonas kvazaŭ en sciencfikcia filmo kie reĝisoro intence elpensis aliplanedan lingvon. Hispana sonas noble kaj digne. Franca estas torento de agrablaj leĝeraj sonoj sen vortodivido.
Eddycgn (显示个人资料) 2010年10月16日下午7:31:02
La itala por la amo
La germana por la scienco
La franca por la modo
La rusa por la spiritualeco
La dana por la infanoj
La angla por la anseroj
(Ne estis pli, bedaŭrinde)
yugary (显示个人资料) 2010年10月20日上午4:50:16
Eddycgn:Mi jam legis tiun humoraĵon:La angla por la anseroj, ĉu? Certe ie ekzistas anglaparolantoj el kies buŝo eliĝas sonoj similaj al la bleko de anseroj, sed estas tiaj parolantoj de kiu ajn lingvo, ĉu ne? Ŝajnas al mi ke ĉiuj lingvoj havas belsonajn parolantojn kaj bruaĉecajn parolantojn.
La itala por la amo
La germana por la scienco
La franca por la modo
La rusa por la spiritualeco
La dana por la infanoj
La angla por la anseroj
(Ne estis pli, bedaŭrinde)
Matthieu (显示个人资料) 2010年10月20日下午4:30:58
Ekzemple multaj francoj opinias, ke la germana estas malbela kaj maldolĉa, ĉar ili pensas pri kriantaj soldatoj en filmoj pri la dua mondmilito. Sed mi miaopine la germana belas, ĉefe kiam ĝin parolas belvoĉa junulino.
Eddycgn (显示个人资料) 2010年10月20日下午9:44:50
yugary:Pardonu min, mi ne elpensis tion, mi nur legis ĝin.
La angla por la anseroj, ĉu?
Varŝajne estas aliaj lingvoj kiuj pli bone aliĝas al sonoj de la anseroj. Tio ne signigas ke ili estas malbelaj.
Eble la uzo je trenigi la vokalojn (ou, ai, ju, ei, ktp. kaj ne prononci ilin klare) ispiris tiun kiu inventis la humuraĵon.
Cetere la angla kaj la usona prononco estas tre diversaj, ekz. pri la "R".