Al la enhavo

Kia aŭdiĝas mia lingvo?

de Frankouche, 2007-septembro-03

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-03 10:40:53

Saluton rido.gif ,

La lingvoj "sonas" malsimile, rapidaj, dolĉaj, vokalecaj, konsonantecaj, akcentecaj...
Ĉiu homo povas remarki tion pri aliaj lingvoj.

Tamen, tio malfacilas pri sia nasklingvo.

Mi ne scias kia aŭdiĝas mia nasklingvo, la franca.

Ĉu vi povas diri pri tio (franca aŭ aliaj lingvoj)?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-03 20:17:10

Verdire, mi ne ŝatas, kiel aŭdiĝas la franca, malgraŭ tio, ke preskaŭ ĉiuj miaj konatoj opinias ĝin kiel la plej seksemam.
Mi aŭdis intervjuon kun Lusi Loŭles (la reĝino Zena), kiu diris, ke, kiam ŝi ekaŭdis sian franclingvan interpreton, ŝi eĉ ne kredis al siaj propraj oreloj - tiom seksema ŝi estis.
Ankaŭ la anglan mi ne ŝatas, kaj la germanan.
Mi ŝatas uzbekojn - ili bone ŝaltiĝas dum frosto.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-septembro-03 20:48:52

Kiel sonas la franca? Tro naze kaj guture! Mi ŝategas la italan, portugalan (precipe brazilan elparolon), galegan, katalanan, japanan, anglan (usonan elparolon) kaj la araban. Antaŭ ne longe mi aŭdis la rumanan kaj trovis ĝin tre muzika kaj agrabla. La rusa ankaŭ estas agrabla… nepre parolata per dolĉaj bluokulaj blondulinoj… Serioze, la rusa sonas likve, sible, kaj muzike. Kompreneble, mia preferata, plej ŝatata lingvo, estas la HISPANA.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-04 00:07:24

Jen, kiam mi aŭdas kelkajn lingvojn :

Germana : multaj ĉ, ĥ, r, -n, la elparolo estas "hakila", klara.

Angla : multaj diftongoj, longaj vokaloj. Malfacile aŭdi konsonatoj kaj vortoj, speciale per la usona elparolo, kie la konsonantoj estas "manĝata". La angla akcento estas pli aŭdebla (aŭdu malsimiloj inter Bush kaj Blair). Mi ŝatas la -th el "with" kiun sonas kiel malgranda serpento Ssss Ssss okulumo.gif

Hispana : ili parolas tro tro rapide kaj laŭtege kun la strangaj s-oj el "casa"...

Itala : tio estas la lingvo mi ŝategas. Tre kantanta, eleganta akcenteco.

Araba : multaj konsonantoj, sonoj kiuj ni ne konas en la franca kiel la alparolegoj (emphatic) H, T, D, Z, Q, S... Lingvo tre gutura, tre malfacila aŭdi la sonoj kaj alparoli vortoj.

Mi memoras kiam estinta infano, ni imitis lingvojn akcente, sed diris ion ajn rido.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 09:10:58

Terurĉjo:Verdire, mi ne ŝatas, kiel aŭdiĝas la franca, malgraŭ tio, ke preskaŭ ĉiuj miaj konatoj opinias ĝin kiel la plej seksemam.
Mi aŭdis intervjuon kun Lusi Loŭles (la reĝino Zena), kiu diris, ke, kiam ŝi ekaŭdis sian franclingvan interpreton, ŝi eĉ ne kredis al siaj propraj oreloj - tiom seksema ŝi estis.
Ankaŭ la anglan mi ne ŝatas, kaj la germanan.
Mi ŝatas uzbekojn - ili bone ŝaltiĝas dum frosto.
La franca estas seksa ??? Mi aŭdas nenian lingvon sekseme. Por mi, la teksto estas seksema, se seksema homo diras io ajn, ajna lingve. ("io ajn, ajna lingve", mi kredas mi uzas malkorekte tiujn esprimojn)

sinjoro (Montri la profilon) 2007-septembro-04 10:41:30

La temo estas interesa kaj diskutinda ridulo.gif

Mi ankaŭ ŝategas la rumanan, ĝi sonas ekzotike, malgraŭ ke almenaŭ parte devenas de la latina.

Ĉeĥaj vortoj sonas por poloj kiel diminutivaj kaj malmodernaj formoj de polaj vortoj. Longaj vokaloj tre strangas ridulo.gif Ĉeĥoj ĝenerale parolas tre rapide kaj mi apenaŭ povas ilin tiam kompreni.

Ĉiuj orientslavaj lingvoj sonas pli melodie ol la pola, sed ankaŭ pli flue kaj malpli precize. Ankaŭ iomete strangas tio, ke rusoj laŭte akcentas iun silabon en vorto, kaj tio sonas preskaŭ agresive se parolas viroj ridego.gif.

La belorusan mi tre ŝatas, ĝi estas laŭ mi la plej bela orientslava lingvo, precipe la sono "ŭ" fine de kelkaj vortoj.

Se temas pri la angla - mi malŝatas usonan prononcon, precipe "r" kiu sonas kvazaŭ parolanto ion manĝas ridulo.gif la brita prononco belas.

Dozorca (Montri la profilon) 2007-septembro-04 19:07:39

Co to znaczy ŝatokupoj demando.gif

Acul (Montri la profilon) 2007-septembro-04 20:33:07

La temo estas tre interesa!

Mi tre ŝatas la sonon de la franca. (Ankaŭ tial mi lernas franceridulo.gif Ĝi estas tre... flua, likveca. Ĝi estas vere bela.
Mi ankaŭ ŝatas kiel aŭdiĝas la hispana.
La hispana estas sangvina sed ne tro verva.
La slavaj lingvoj estas ankaŭ interesaj.
Kvazaŭ oni parolus kun malfermita buŝo! ridulo.gif
Sed ĝi estas ankaŭ bela.

Paroli pri sonoj estas malfacile. Ĉu ne?
Ni ne havas ĝustajn esprimojn.

Mia nasklingvo estas la hungara. Kia estas la sono de la hungara? Mi estas scivolega! okulumo.gif

sinjoro (Montri la profilon) 2007-septembro-04 20:57:52

Dozorca:Co to znaczy ŝatokupoj demando.gif
ŝatokupoj znaczy hobby, zainteresowania, upodobania.

por venonta tempo: skribu ĉi tie en Esperanto.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-04 21:03:09

Dozorca:Co to znaczy ŝatokupoj demando.gif
Kara, ŝatokupo estas hobio, hobby, okupo, kiun vi ŝatas.
Ekzemple, vi ŝatas danci. Dancado estas via ŝatokupo. Vi ŝatas kolekti poŝtajn markojn, vi estas filatelisto. Kolektado de poŝtaj markoj estas via ŝatorupo.

Vi ŝatas paroli en Esperanto aŭ kudri robojn. Ili (parolado en Esperanto aŭ kudrado de roboj) estas viaj ŝatokupoj.
Ĉu mi kompreneble eksplikis?

Reen al la supro