-a, -e, -an
de Jorn644, 19 de març de 2012
Missatges: 31
Llengua: Esperanto
Jorn644 (Mostra el perfil) 23 de març de 2012 8.34.50
Kaj "Mi studas leganta" kaj "Mi studas legante" estas ambaŭ gramatike ĝustaj.
Tamen, la plej kutima estas "Mi studas legante".
Ĉu mi pravas?
darkweasel (Mostra el perfil) 23 de març de 2012 9.23.36
Jorn644:Se mi bone komprenas:jes
Kaj "Mi studas leganta" kaj "Mi studas legante" estas ambaŭ gramatike ĝustaj.
Tamen, la plej kutima estas "Mi studas legante".
Ĉu mi pravas?
sudanglo (Mostra el perfil) 23 de març de 2012 10.39.17
Hyperboreus:Almenaŭ estas naturaj frazoj. Tio estas frazoj kiuj pli klare portas la deziratan signifon kaj kongruas kun la rimedoj de la lingvo.darkweasel:E-vorta participo estas multe pli kutima kaj natura strukturo.Ĉu fakte estas naturaj strukturoj en konstruita lingvo?
1. Via helpo multe faciligis la taskon. (natura)
2. Tre kaŭzis al mi malpli da peno, tio, ke vi helpe laboris kune. (ne-natura)
Jorn644 skribis: Se mi bone komprenas: Kaj "Mi studas leganta" kaj "Mi studas legante" estas ambaŭ gramatike ĝustaj.Oni ja povas diri estas Y-anta, ŝajnis Y-anta, aspektis Y-anta.
Sed estas dube, ke oni povas ĝeneraligi la strukturon al ĉiuj verboj. Mi emas klasi Mi studas leganta eraro.
Jorn644 (Mostra el perfil) 23 de març de 2012 11.31.16
Jorn644 (Mostra el perfil) 25 de març de 2012 9.20.38
Mi ne antaŭe vidis iun uzantan la participon -unt-.Skribinte, mi studis la frazon skribitan:
Mi ne vidis iun uzantan la participon -unt-.
Laŭ mia kompreno "iun uzantan" estas la objekto de "mi vidas".
"la participon" ŝajnas esti objekto de la objekto "iun uzantan".
Ĉu estas tiu ĉi uzado de objekto havanta propran objekton kutima?
Chainy (Mostra el perfil) 25 de març de 2012 9.45.23
Jorn644:Mi ne vidis iun uzantan la participon -unt-.Mi dirus tion jen tiel:
"Mi neniam antaŭe vidis, ke iu uzas la participon -unt-."
Jorn644 (Mostra el perfil) 25 de març de 2012 14.18.21
Chainy:Do la frazo ja estas gramatike korekta, sed ne tre klara. Uzi "ke" ja estas pli klare.Jorn644:Mi ne vidis iun uzantan la participon -unt-.Mi dirus tion jen tiel:
"Mi neniam antaŭe vidis, ke iu uzas la participon -unt-."
Ju pli bone mi komprenas la gramatikon, des pli interesa iĝas la lingvo.
Jorn644 (Mostra el perfil) 25 de març de 2012 14.50.46
Ekzemple: Ŝi estas treege bela.
Sed mi estas scivolema, ĉu estas pli bonstile ankaŭ tion fari en la jena frazo?
1 Mi estas kuŝanta surventre.
2 Mi estas surventre kuŝanta.
Al mi sonas la unua frazo pli bona...
Hyperboreus (Mostra el perfil) 25 de març de 2012 15.34.26
Chainy (Mostra el perfil) 25 de març de 2012 16.51.20
Jorn644:Sed mi estas scivolema, ĉu estas pli bonstile ankaŭ tion fari en la jena frazo?= Mi kuŝas surventre.
1 Mi estas kuŝanta surventre.
2 Mi estas surventre kuŝanta.
Al mi sonas la unua frazo pli bona...