לתוכן העניינים

-a, -e, -an

של Jorn644, 19 במרץ 2012

הודעות: 31

שפה: Esperanto

Jorn644 (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2012, 08:34:50

Se mi bone komprenas:

Kaj "Mi studas leganta" kaj "Mi studas legante" estas ambaŭ gramatike ĝustaj.

Tamen, la plej kutima estas "Mi studas legante".

Ĉu mi pravas?

darkweasel (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2012, 09:23:36

Jorn644:Se mi bone komprenas:

Kaj "Mi studas leganta" kaj "Mi studas legante" estas ambaŭ gramatike ĝustaj.

Tamen, la plej kutima estas "Mi studas legante".

Ĉu mi pravas?
jes

sudanglo (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2012, 10:39:17

Hyperboreus:
darkweasel:E-vorta participo estas multe pli kutima kaj natura strukturo.
Ĉu fakte estas naturaj strukturoj en konstruita lingvo?
Almenaŭ estas naturaj frazoj. Tio estas frazoj kiuj pli klare portas la deziratan signifon kaj kongruas kun la rimedoj de la lingvo.

1. Via helpo multe faciligis la taskon. (natura)
2. Tre kaŭzis al mi malpli da peno, tio, ke vi helpe laboris kune. (ne-natura)
Jorn644 skribis: Se mi bone komprenas: Kaj "Mi studas leganta" kaj "Mi studas legante" estas ambaŭ gramatike ĝustaj.
Oni ja povas diri estas Y-anta, ŝajnis Y-anta, aspektis Y-anta.

Sed estas dube, ke oni povas ĝeneraligi la strukturon al ĉiuj verboj. Mi emas klasi Mi studas leganta eraro.

Jorn644 (הצגת פרופיל) 23 במרץ 2012, 11:31:16

Dankon al ĉiuj por la klarigoj. Ili multe helpis min kompreni la aferon.

Jorn644 (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 09:20:38

En la alia fadeno mi rimarkis ke Sunanglo uzis la participon -unt-. Mi diris al li:
Mi ne antaŭe vidis iun uzantan la participon -unt-.
Skribinte, mi studis la frazon skribitan:

Mi ne vidis iun uzantan la participon -unt-.

Laŭ mia kompreno "iun uzantan" estas la objekto de "mi vidas".
"la participon" ŝajnas esti objekto de la objekto "iun uzantan".

Ĉu estas tiu ĉi uzado de objekto havanta propran objekton kutima?

Chainy (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 09:45:23

Jorn644:Mi ne vidis iun uzantan la participon -unt-.
Mi dirus tion jen tiel:

"Mi neniam antaŭe vidis, ke iu uzas la participon -unt-."

Jorn644 (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 14:18:21

Chainy:
Jorn644:Mi ne vidis iun uzantan la participon -unt-.
Mi dirus tion jen tiel:

"Mi neniam antaŭe vidis, ke iu uzas la participon -unt-."
Do la frazo ja estas gramatike korekta, sed ne tre klara. Uzi "ke" ja estas pli klare.

Ju pli bone mi komprenas la gramatikon, des pli interesa iĝas la lingvo. rideto.gif

Jorn644 (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 14:50:46

Lastajn semajnojn mi multe legis PMEG-on. En ĝi, mi trovis ke estas preferinde, uzante E-vorton por priskribi A-vorton, ke vi metu la E-vorton antaŭ la A-vorton.

Ekzemple: Ŝi estas treege bela.

Sed mi estas scivolema, ĉu estas pli bonstile ankaŭ tion fari en la jena frazo?

1 Mi estas kuŝanta surventre.
2 Mi estas surventre kuŝanta.

Al mi sonas la unua frazo pli bona...

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 15:34:26

Forigite

Chainy (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 16:51:20

Jorn644:Sed mi estas scivolema, ĉu estas pli bonstile ankaŭ tion fari en la jena frazo?

1 Mi estas kuŝanta surventre.
2 Mi estas surventre kuŝanta.

Al mi sonas la unua frazo pli bona...
= Mi kuŝas surventre.

לראש הדף