Pensigi
von Hyperboreus, 25. März 2012
Beiträge: 30
Sprache: Esperanto
Hyperboreus (Profil anzeigen) 25. März 2012 18:01:26
sudanglo (Profil anzeigen) 26. März 2012 11:15:48
Kontraste al la naciaj lingvoj, Esperanto preferas sistemecon.
Ondo (Profil anzeigen) 26. März 2012 12:00:58
Hyperboreus:Laŭ mi, "tio pensigis min ŝin" ne signifas nenion.Kaj kion, laŭ vi, signifas "tio ne signifas nenion"?
Laŭ vi, ĉu "la artikolo kredigis min la iluzion" estas nekomprenebla?Laŭ vi, ĉu "artikol kredigis mi iluzi" estas nekomprenebla, kaj ĉu vi rekomendas tian strukturon ĝenerale? Ankaŭ ekzemple "Kaĉ gust bon" aŭ "Kaĉo gusto bono" estas kompreneblaj frazoj, apenaŭ miskompreneblaj.
Hyperboreus (Profil anzeigen) 26. März 2012 16:38:41
Hyperboreus (Profil anzeigen) 26. März 2012 16:55:28
kaffirlily (Profil anzeigen) 27. März 2012 05:44:24
Hyperboreus:Kial ne ĝustas: "Tiu artikolo kredigas min la iluzian karakteron de la vereco."?Kiel komencanto, mi volas demandi kial oni ne dirus "Tiu artikulo kredigas min je la iluzian karakteron de la vereco"? Oni diras "Li kredas je dio", ĉu ne? Do, por mi, la vorto "je" klarigas tion frazon.
(Mi petas, se mi faris erarojn, montru ilin al mi.)
sudanglo (Profil anzeigen) 27. März 2012 09:07:38
Mi ne tuj kaptas, ke estas granda diferenco inter
1. mia frato kredigis al mi la ekziston de monstroj
2. mia frato kredigis min je la ekzisto de monstroj
3. mia frato kredigis min pri la ekzisto de monstroj
Eble, stile, mi eĉ preferus 2.
TatuLe (Profil anzeigen) 27. März 2012 11:15:47
kaffirlily:Jen, mi trovis kelkajn erarojn.Hyperboreus:Kial ne ĝustas: "Tiu artikolo kredigas min la iluzian karakteron de la vereco."?Kiel komencanto, mi volas demandi kial oni ne dirus "Tiuartikuloartikolo kredigas minje la iluzian karakteronje la iluzia karaktero de la vereco"? Oni diras "Li kredas je dio", ĉu ne? Do, por mi, la vorto "je" klarigastiontiun frazon.
(Mi petas, se mi faris erarojn, montru ilin al mi.)
------
Kiel jam konstatis sudanglo, via proponita frazkonstruo ("Tiu artikolo kredigas min je la iluzia karaktero de la vereco") estas gramatike ĝusta.
kaffirlily (Profil anzeigen) 28. März 2012 05:13:56
TatuLe:Dankon, TatuLe, por montri al mi miajn erarojn!kaffirlily:Jen, mi trovis kelkajn erarojn.Hyperboreus:Kial ne ĝustas: "Tiu artikolo kredigas min la iluzian karakteron de la vereco."?Kiel komencanto, mi volas demandi kial oni ne dirus "Tiuartikuloartikolo kredigas minje la iluzian karakteronje la iluzia karaktero de la vereco"? Oni diras "Li kredas je dio", ĉu ne? Do, por mi, la vorto "je" klarigastiontiun frazon.
(Mi petas, se mi faris erarojn, montru ilin al mi.)
------
Kiel jam konstatis sudanglo, via proponita frazkonstruo ("Tiu artikolo kredigas min je la iluzia karaktero de la vereco") estas gramatike ĝusta.
sudanglo (Profil anzeigen) 28. März 2012 09:07:28
Dankon, TatuLe, por montri al mi miajn erarojn!Li reverkis vian tekston por montri al vi viajn erarojn, kaj vi dankas lin, ke li tion faris.
Se, ne plaĉas al vi, K., la strukturo 'danki iun, ke' vi povas diri 'danki por X-o'
Ekz. mi dankas vin por la korektoj, mi dankas vin por la plibonigo de mia teksto, mi dankas vin por la identigo de miaj eraroj.