去目錄頁

Pensigi

从 Hyperboreus, 2012年3月25日

讯息: 30

语言: Esperanto

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月25日下午6:01:26

Forigite

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月26日上午11:15:48

Ĝuste mia punkto. Se la unua frazo estas ne-interpretebla, oni do evitu la duan frazon, ec se la semantiko permesas ian interpreton.

Kontraste al la naciaj lingvoj, Esperanto preferas sistemecon.

Ondo (显示个人资料) 2012年3月26日下午12:00:58

Hyperboreus:Laŭ mi, "tio pensigis min ŝin" ne signifas nenion.
Kaj kion, laŭ vi, signifas "tio ne signifas nenion"?
Laŭ vi, ĉu "la artikolo kredigis min la iluzion" estas nekomprenebla?
Laŭ vi, ĉu "artikol kredigis mi iluzi" estas nekomprenebla, kaj ĉu vi rekomendas tian strukturon ĝenerale? Ankaŭ ekzemple "Kaĉ gust bon" aŭ "Kaĉo gusto bono" estas kompreneblaj frazoj, apenaŭ miskompreneblaj.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月26日下午4:38:41

Forigite

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月26日下午4:55:28

Forigite

kaffirlily (显示个人资料) 2012年3月27日上午5:44:24

Hyperboreus:Kial ne ĝustas: "Tiu artikolo kredigas min la iluzian karakteron de la vereco."?
Kiel komencanto, mi volas demandi kial oni ne dirus "Tiu artikulo kredigas min je la iluzian karakteron de la vereco"? Oni diras "Li kredas je dio", ĉu ne? Do, por mi, la vorto "je" klarigas tion frazon.

(Mi petas, se mi faris erarojn, montru ilin al mi.)

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月27日上午9:07:38

Jes ankaŭ tiel, oni povas reverki la frazon.

Mi ne tuj kaptas, ke estas granda diferenco inter

1. mia frato kredigis al mi la ekziston de monstroj
2. mia frato kredigis min je la ekzisto de monstroj
3. mia frato kredigis min pri la ekzisto de monstroj

Eble, stile, mi eĉ preferus 2.

TatuLe (显示个人资料) 2012年3月27日上午11:15:47

kaffirlily:
Hyperboreus:Kial ne ĝustas: "Tiu artikolo kredigas min la iluzian karakteron de la vereco."?
Kiel komencanto, mi volas demandi kial oni ne dirus "Tiu artikulo artikolo kredigas min je la iluzian karakteron je la iluzia karaktero de la vereco"? Oni diras "Li kredas je dio", ĉu ne? Do, por mi, la vorto "je" klarigas tion tiun frazon.

(Mi petas, se mi faris erarojn, montru ilin al mi.)
Jen, mi trovis kelkajn erarojn.

------

Kiel jam konstatis sudanglo, via proponita frazkonstruo ("Tiu artikolo kredigas min je la iluzia karaktero de la vereco") estas gramatike ĝusta.

kaffirlily (显示个人资料) 2012年3月28日上午5:13:56

TatuLe:

Dankon, TatuLe, por montri al mi miajn erarojn!

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月28日上午9:07:28

Dankon, TatuLe, por montri al mi miajn erarojn!
Li reverkis vian tekston por montri al vi viajn erarojn, kaj vi dankas lin, ke li tion faris.

Se, ne plaĉas al vi, K., la strukturo 'danki iun, ke' vi povas diri 'danki por X-o'

Ekz. mi dankas vin por la korektoj, mi dankas vin por la plibonigo de mia teksto, mi dankas vin por la identigo de miaj eraroj.

回到上端