去目錄頁

Pensigi

从 Hyperboreus, 2012年3月25日

讯息: 30

语言: Esperanto

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月25日上午12:59:29

Forigite

Chainy (显示个人资料) 2012年3月25日上午1:15:25

Tio pensigas min pri tio, ĉu vereco povas esti iluzio.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月25日上午2:53:23

Forigite

Chainy (显示个人资料) 2012年3月25日上午3:00:31

Hyperboreus:Kaj kun "kredigi"?
Jes, vi trovos multe da trafoj de tiu verbo ĉe la Tekstaro.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月25日上午3:47:40

Forigite

Chainy (显示个人资料) 2012年3月25日上午6:43:30

Hyperboreus:Ŝajne en ĉi tiu frazo, la verbo "kredigi" regas du rektajn objekton.
Mi ne scias. Eble vi preferus disigi 'kredigi':

"Tiu artikolo igas min kredi, ke la vereco estas iluzio."

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月25日下午3:48:36

Forigite

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月25日下午5:20:05

Kial ne ĝustas: "Tiu artikolo kredigis min la iluzian karakteron de la vereco."?
Estas klare, ke doubla akuzativo, en certaj frazoj, povus rekte konduki al miskompreno.

Ekz. Li donis min ŝin - ĉu tio estas li donis ŝin al mi, aŭ, li donis min al ŝi.

Tiaj frazoj, en kiuj duobla akuzativo estigus konfuzon ne estas raraĵoj.

Supozeble, do, la kutimo estiĝis en Esperanto pri la evito de duobligo de la akuzativo eĉ kiam, kiel en via ekzempla frazo, la interpreto povas esti nur unusenca.

Reverkante vian frazon oni havas:

1. Tiu artikolo kredigis al mi la iluzian karakteron de la vereco.
2. Tiu artikolo kredigis min pri la iluzia karaktero de la vereco.

Ambaŭ estas bonstilaj. Tamen mi havus etan preferon por la unua.

Prenante la frazon kun 'ke', oni povas reverki, sen sanĝi la signifon al:

Tiu artikolo kredigis al mi, ke la vereco estas iluzio

Sed ĉi tie, pro stilo, eble, mi preferas 'min'.

HB, je kio, vi ludas. Vi estas lingvisto. Vi estus povinta mem doni la respondon al via propra demando. Aŭ ĉu amuzas vin krei dubojn en la mensoj de komencantoj.

Jen demando por vi, kion signifas la jena frazo?

Tio pensigis min ŝin[/i]

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月25日下午5:26:05

Forigite

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月25日下午5:55:29

HB, vi povas klasi la gramatikan priskribon kiel vi volas. Tio estas la ŝatokupo de lingvistoj.

Nur unu afero vere gravas. Ĉu certa uzo povus konduki al miskompreno.

Esperanto, pro ĝia rolo kiel internacia interlingvo devas est klara, devas eviti parol-turnojn, kiuj eventuale povus perpleksigi.

Vi ne respondis al mia demando. Kion signifas? Tio pensigis min ŝin

回到上端