Đi đến phần nội dung

Ninĵao aŭ ŝinobo?

viết bởi J_Marc, Ngày 26 tháng 4 năm 2012

Tin nhắn: 51

Nội dung: Esperanto

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 19:36:52 Ngày 19 tháng 9 năm 2012

Mi ne uzus nek aprobas la lingvaĵon de Bernardo, sed enhave mi konsentas kun li - plejparte, por mi rivereto ja estas bona termino, sed mi konscias, ke 99% de la Esperanto-parolantoj ne uzas -et/-eg en ilia origina funkcio (derivi novan nocion: pordo - pordego), sed por montri simple (mal-)grandan ekzempleron de io (rivereto = iu malgranda rivero).

cellus (Xem thông tin cá nhân) 05:50:50 Ngày 20 tháng 9 năm 2012

Kirilo81:
darkweasel:Pri kio precize vi parolas? Ankaŭ mi kunlaboras tie kaj nenion tian rimarkis.
Rigardu ekz. sub "1.5" aŭ "bona lingvo" en la blogo de Bernardo.
Mi opinias ke tiu diskuto devus okazi sub Vidpunktoj. La aparta diskuto pri esperanto estas tre interesa.

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 08:10:51 Ngày 20 tháng 9 năm 2012

cellus:Ŝajnas al mi ke la grupo nĵ facile povas realiĝi per nĝ. Estus interese fari teston kun grupo da spertaj esperantistoj el pluraj landoj por vidi ĉu tio ne estas korekta.
Ne, ĉar eĉ se "spertaj Esperantistoj" elparolus ninĵo [ninĝo], ĝi tamen estus erara.
Multaj germanoj elparolas penso [penco] (la francoj havas inversan problemon), tio tamen ne estas argumento ŝanĝi tiun konsonantfaskon, ĉu ne?

Vi tute pravas rilate nian detemiĝon pri Bonlingvismo, mi mem tamen ne malfermos novan fadenon, ĉar la temo elĉerpiĝis kaj tedas.

zan (Xem thông tin cá nhân) 09:45:51 Ngày 21 tháng 9 năm 2012

Kirilo81:Ne, ĉar eĉ se "spertaj Esperantistoj" elparolus ninĵo [ninĝo], ĝi tamen estus erara.
Mi samopinias.
Ĉu "ellitiĝi" estas "elitiĝi"? Eĉ se oni prononcas ĝin [elitiĝi], ĝi devas esti "ellitiĝi". Oni devas peni prononci kiel eble plej precize, do, estu [el.litiĝi].

Kiun preni, ĉu "goo-n" aŭ "vejĉio-n"? Tion decidas internacieco.
"Ninĵo" aŭ "ŝinobo"? Tio estas sama. Ĉi-kaze "ninĵo" ŝajnas pli internacia.
Sed kiel esperantigi tiun naci-devenan vorton, tion rajtas decidi ĝia lingvanaro. Se japanoj sentas "ninĵo" natura, ĝi devas esti "ninĵo" kaj oni devas prononci ĝin [nin.ĵo]. Sed ankaŭ [ninĝo] estas permesita, same kiel aliaj prononcaj malfacilaĵoj.

creedelambard (Xem thông tin cá nhân) 16:26:07 Ngày 21 tháng 9 năm 2012

zan:Sed kiel esperantigi tiun naci-devenan vorton, tion rajtas decidi ĝia lingvanaro. Se japanoj sentas "ninĵo" natura, ĝi devas esti "ninĵo" kaj oni devas prononci ĝin [nin.ĵo]. Sed ankaŭ [ninĝo] estas permesita, same kiel aliaj prononcaj malfacilaĵoj.
En usono oni versaĵne aŭdus kaj dirus [nin.ĝo]-n ĉar kutime ni metas "d"-sonon inter "n" kaj "ĵ" - kiel banjo [ban.ĝo], orange [o.ranĝ], change [ĉejnĝ] ktp. Fakte mi ne scias iun anglan vorton kiun havas la "nĵ"-sonon. Tial ni diras "ninja" kiel "ninĝa" anstataŭ "ninĵa". Tio apartenus tamen al "usona akcento" - la sono [nĵ] estas por angloparolanto kiel la ĥ-sono aŭ komencanta "c" kiel en "celo" - ne malfacila, nur nekutima.

zan (Xem thông tin cá nhân) 08:37:36 Ngày 22 tháng 9 năm 2012

Ankaŭ japanoj ĝenarale prononcas "ninja"on [ninĝa/ nin ʤa/ nin ʥa].
Tamen [ninĵa] prononceblas. Ĉar Esperanto havas la vortojn Donĵuano, Anĵuo..

Mi povas prononci [nin.ĵa]on. Tiam mi prononcas la [n]on malprecize, sed kvazaŭ [N](uvulara nazalo)-on. Mi ne scias, ĉu tia prononco estas permesita esperante.

aldone--
Franca Anjou estas [a ̃ ʒu]. Ĉu [n i ̃ ʒo] eblas esperante?

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 06:57:19 Ngày 12 tháng 10 năm 2012

Iu demandis la Akademion pri tiu ĉi afero, kaj jen ilia respondo: Ninĵo? Ninĵao? Ŝinobo?

Rangel_Castro (Xem thông tin cá nhân) 09:05:16 Ngày 12 tháng 10 năm 2012

Mi iam havis tiun dubon kaj esplorinte pri tio (per Reta vortaro) ekuzis la vorton "ŝinobo". Por mi ne estis malfacile rekoni kaj lerni tiun vorton pro ludo nomata "Revenge of shinobi". "Ninĵo" aŭ "ninĵao" estas ankaŭ vortoj rekonataj de mi, ĉar tiuj similas al la vorto "ninja" en mia denaska lingvo (la portugala). Tamen, mi jam alkutimiĝis al "ŝinobo".

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 09:38:10 Ngày 12 tháng 10 năm 2012

Chainy:Iu demandis la Akademion pri tiu ĉi afero, kaj jen ilia respondo: Ninĵo? Ninĵao? Ŝinobo?
Kaj ĉi-foje eĉ saĝa respondo kun objektivaj argumentoj. Mi esperas, ke tio fermos tiun malmultutilan debaton.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 15:36:53 Ngày 24 tháng 10 năm 2012

zan:Ankaŭ japanoj ĝenarale prononcas "ninja"on [ninĝa/ nin ʤa/ nin ʥa].
Tamen [ninĵa] prononceblas. Ĉar Esperanto havas la vortojn Donĵuano, Anĵuo..

Mi povas prononci [nin.ĵa]on. Tiam mi prononcas la [n]on malprecize, sed kvazaŭ [N](uvulara nazalo)-on. Mi ne scias, ĉu tia prononco estas permesita esperante.

aldone--
Franca Anjou estas [a ̃ ʒu]. Ĉu [n i ̃ ʒo] eblas esperante?
Se vi prononcas la n en "ankaŭ" kiel la saman literon en la angla kaj germana vortoj por "banko", tiam vi ankaŭ rajtas prononci la alveolaran aŭ retrofleksan (eble ne uvularan nasalon) en ninĵa.

Quay lại