Ninĵao aŭ ŝinobo?
从 J_Marc, 2012年4月26日
讯息: 52
语言: Esperanto
darkweasel (显示个人资料) 2012年9月19日下午7:02:11
Kirilo81:La aŭtoro de la tie alligitaj blogafiŝoj do parolas pri misuzado de administra ofico, kvankam sur la koresponda diskutpaĝo estis neniu kontraŭa voĉdono. Cetere kiel en tio entute rolis administranteco, mi ne scias.darkweasel:Pri kio precize vi parolas? Ankaŭ mi kunlaboras tie kaj nenion tian rimarkis.Rigardu ekz. sub "1.5" aŭ "bona lingvo" en la blogo de Bernardo.
Li konsentas kun evidenta trolo kaj anstataŭe serioze atakas nin lernu!-uzantojn, kiuj refutis liajn "argumentojn". Li ŝajnas krome ne kompreni la diferencon inter vortoj kun evidenta signifodiferenco (kuniklo simple ne estas nur eta leporo) kaj nenecesaj neologismoj plene samsignifaj kun kunmetaĵoj. Se nur per komparado de pomoj kun piroj (aŭ: de rojoj kun kunikloj) oni povas trovi kritikpunktojn pri la lingvaĵo en Vikipedio, tiam ĝi devas esti la lingve plej fidinda fonto en la mondo. (Ĝi tamen evidente ne estas tio, estas sufiĉe da fuŝoj tie, sed korektoj estas ĉiam bonvenaj.)
Li nomas do lernu! miaopinie plej stranga ludejo de plej strangaj bizaruloj - kaj la reston de tiu ĉi mesaĝo mi forstrekis por obei al la forumreguloj.
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
Kirilo81 (显示个人资料) 2012年9月19日下午7:36:52
cellus (显示个人资料) 2012年9月20日上午5:50:50
Kirilo81:Mi opinias ke tiu diskuto devus okazi sub Vidpunktoj. La aparta diskuto pri esperanto estas tre interesa.darkweasel:Pri kio precize vi parolas? Ankaŭ mi kunlaboras tie kaj nenion tian rimarkis.Rigardu ekz. sub "1.5" aŭ "bona lingvo" en la blogo de Bernardo.
Kirilo81 (显示个人资料) 2012年9月20日上午8:10:51
cellus:Ŝajnas al mi ke la grupo nĵ facile povas realiĝi per nĝ. Estus interese fari teston kun grupo da spertaj esperantistoj el pluraj landoj por vidi ĉu tio ne estas korekta.Ne, ĉar eĉ se "spertaj Esperantistoj" elparolus ninĵo [ninĝo], ĝi tamen estus erara.
Multaj germanoj elparolas penso [penco] (la francoj havas inversan problemon), tio tamen ne estas argumento ŝanĝi tiun konsonantfaskon, ĉu ne?
Vi tute pravas rilate nian detemiĝon pri Bonlingvismo, mi mem tamen ne malfermos novan fadenon, ĉar la temo elĉerpiĝis kaj tedas.
zan (显示个人资料) 2012年9月21日上午9:45:51
Kirilo81:Ne, ĉar eĉ se "spertaj Esperantistoj" elparolus ninĵo [ninĝo], ĝi tamen estus erara.Mi samopinias.
Ĉu "ellitiĝi" estas "elitiĝi"? Eĉ se oni prononcas ĝin [elitiĝi], ĝi devas esti "ellitiĝi". Oni devas peni prononci kiel eble plej precize, do, estu [el.litiĝi].
Kiun preni, ĉu "goo-n" aŭ "vejĉio-n"? Tion decidas internacieco.
"Ninĵo" aŭ "ŝinobo"? Tio estas sama. Ĉi-kaze "ninĵo" ŝajnas pli internacia.
Sed kiel esperantigi tiun naci-devenan vorton, tion rajtas decidi ĝia lingvanaro. Se japanoj sentas "ninĵo" natura, ĝi devas esti "ninĵo" kaj oni devas prononci ĝin [nin.ĵo]. Sed ankaŭ [ninĝo] estas permesita, same kiel aliaj prononcaj malfacilaĵoj.
creedelambard (显示个人资料) 2012年9月21日下午4:26:07
zan:Sed kiel esperantigi tiun naci-devenan vorton, tion rajtas decidi ĝia lingvanaro. Se japanoj sentas "ninĵo" natura, ĝi devas esti "ninĵo" kaj oni devas prononci ĝin [nin.ĵo]. Sed ankaŭ [ninĝo] estas permesita, same kiel aliaj prononcaj malfacilaĵoj.En usono oni versaĵne aŭdus kaj dirus [nin.ĝo]-n ĉar kutime ni metas "d"-sonon inter "n" kaj "ĵ" - kiel banjo [ban.ĝo], orange [o.ranĝ], change [ĉejnĝ] ktp. Fakte mi ne scias iun anglan vorton kiun havas la "nĵ"-sonon. Tial ni diras "ninja" kiel "ninĝa" anstataŭ "ninĵa". Tio apartenus tamen al "usona akcento" - la sono [nĵ] estas por angloparolanto kiel la ĥ-sono aŭ komencanta "c" kiel en "celo" - ne malfacila, nur nekutima.
zan (显示个人资料) 2012年9月22日上午8:37:36
Tamen [ninĵa] prononceblas. Ĉar Esperanto havas la vortojn Donĵuano, Anĵuo..
Mi povas prononci [nin.ĵa]on. Tiam mi prononcas la [n]on malprecize, sed kvazaŭ [N](uvulara nazalo)-on. Mi ne scias, ĉu tia prononco estas permesita esperante.
aldone--
Franca Anjou estas [a ̃ ʒu]. Ĉu [n i ̃ ʒo] eblas esperante?
Chainy (显示个人资料) 2012年10月12日上午6:57:19
Rangel_Castro (显示个人资料) 2012年10月12日上午9:05:16
Kirilo81 (显示个人资料) 2012年10月12日上午9:38:10
Chainy:Iu demandis la Akademion pri tiu ĉi afero, kaj jen ilia respondo: Ninĵo? Ninĵao? Ŝinobo?Kaj ĉi-foje eĉ saĝa respondo kun objektivaj argumentoj. Mi esperas, ke tio fermos tiun malmultutilan debaton.