Ninĵao aŭ ŝinobo?
จาก J_Marc, 26 เมษายน 2012
ข้อความ 51
ภาษา: Esperanto
Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 19 กันยายน 2012, 19:36:52
cellus (แสดงโปรไฟล์) 20 กันยายน 2012, 05:50:50
Kirilo81:Mi opinias ke tiu diskuto devus okazi sub Vidpunktoj. La aparta diskuto pri esperanto estas tre interesa.darkweasel:Pri kio precize vi parolas? Ankaŭ mi kunlaboras tie kaj nenion tian rimarkis.Rigardu ekz. sub "1.5" aŭ "bona lingvo" en la blogo de Bernardo.
Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 20 กันยายน 2012, 08:10:51
cellus:Ŝajnas al mi ke la grupo nĵ facile povas realiĝi per nĝ. Estus interese fari teston kun grupo da spertaj esperantistoj el pluraj landoj por vidi ĉu tio ne estas korekta.Ne, ĉar eĉ se "spertaj Esperantistoj" elparolus ninĵo [ninĝo], ĝi tamen estus erara.
Multaj germanoj elparolas penso [penco] (la francoj havas inversan problemon), tio tamen ne estas argumento ŝanĝi tiun konsonantfaskon, ĉu ne?
Vi tute pravas rilate nian detemiĝon pri Bonlingvismo, mi mem tamen ne malfermos novan fadenon, ĉar la temo elĉerpiĝis kaj tedas.
zan (แสดงโปรไฟล์) 21 กันยายน 2012, 09:45:51
Kirilo81:Ne, ĉar eĉ se "spertaj Esperantistoj" elparolus ninĵo [ninĝo], ĝi tamen estus erara.Mi samopinias.
Ĉu "ellitiĝi" estas "elitiĝi"? Eĉ se oni prononcas ĝin [elitiĝi], ĝi devas esti "ellitiĝi". Oni devas peni prononci kiel eble plej precize, do, estu [el.litiĝi].
Kiun preni, ĉu "goo-n" aŭ "vejĉio-n"? Tion decidas internacieco.
"Ninĵo" aŭ "ŝinobo"? Tio estas sama. Ĉi-kaze "ninĵo" ŝajnas pli internacia.
Sed kiel esperantigi tiun naci-devenan vorton, tion rajtas decidi ĝia lingvanaro. Se japanoj sentas "ninĵo" natura, ĝi devas esti "ninĵo" kaj oni devas prononci ĝin [nin.ĵo]. Sed ankaŭ [ninĝo] estas permesita, same kiel aliaj prononcaj malfacilaĵoj.
creedelambard (แสดงโปรไฟล์) 21 กันยายน 2012, 16:26:07
zan:Sed kiel esperantigi tiun naci-devenan vorton, tion rajtas decidi ĝia lingvanaro. Se japanoj sentas "ninĵo" natura, ĝi devas esti "ninĵo" kaj oni devas prononci ĝin [nin.ĵo]. Sed ankaŭ [ninĝo] estas permesita, same kiel aliaj prononcaj malfacilaĵoj.En usono oni versaĵne aŭdus kaj dirus [nin.ĝo]-n ĉar kutime ni metas "d"-sonon inter "n" kaj "ĵ" - kiel banjo [ban.ĝo], orange [o.ranĝ], change [ĉejnĝ] ktp. Fakte mi ne scias iun anglan vorton kiun havas la "nĵ"-sonon. Tial ni diras "ninja" kiel "ninĝa" anstataŭ "ninĵa". Tio apartenus tamen al "usona akcento" - la sono [nĵ] estas por angloparolanto kiel la ĥ-sono aŭ komencanta "c" kiel en "celo" - ne malfacila, nur nekutima.
zan (แสดงโปรไฟล์) 22 กันยายน 2012, 08:37:36
Tamen [ninĵa] prononceblas. Ĉar Esperanto havas la vortojn Donĵuano, Anĵuo..
Mi povas prononci [nin.ĵa]on. Tiam mi prononcas la [n]on malprecize, sed kvazaŭ [N](uvulara nazalo)-on. Mi ne scias, ĉu tia prononco estas permesita esperante.
aldone--
Franca Anjou estas [a ̃ ʒu]. Ĉu [n i ̃ ʒo] eblas esperante?
Chainy (แสดงโปรไฟล์) 12 ตุลาคม 2012, 06:57:19
Rangel_Castro (แสดงโปรไฟล์) 12 ตุลาคม 2012, 09:05:16
Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 12 ตุลาคม 2012, 09:38:10
Chainy:Iu demandis la Akademion pri tiu ĉi afero, kaj jen ilia respondo: Ninĵo? Ninĵao? Ŝinobo?Kaj ĉi-foje eĉ saĝa respondo kun objektivaj argumentoj. Mi esperas, ke tio fermos tiun malmultutilan debaton.
cellus (แสดงโปรไฟล์) 24 ตุลาคม 2012, 15:36:53
zan:Ankaŭ japanoj ĝenarale prononcas "ninja"on [ninĝa/ nin ʤa/ nin ʥa].Se vi prononcas la n en "ankaŭ" kiel la saman literon en la angla kaj germana vortoj por "banko", tiam vi ankaŭ rajtas prononci la alveolaran aŭ retrofleksan (eble ne uvularan nasalon) en ninĵa.
Tamen [ninĵa] prononceblas. Ĉar Esperanto havas la vortojn Donĵuano, Anĵuo..
Mi povas prononci [nin.ĵa]on. Tiam mi prononcas la [n]on malprecize, sed kvazaŭ [N](uvulara nazalo)-on. Mi ne scias, ĉu tia prononco estas permesita esperante.
aldone--
Franca Anjou estas [a ̃ ʒu]. Ĉu [n i ̃ ʒo] eblas esperante?