Til indholdet

Exercícios do Fundamento - 39

af dombola, 7. jun. 2012

Meddelelser: 20

Sprog: Português

dombola (Vise profilen) 7. jun. 2012 14.48.53

Seguimos aqui com o parágrafo 39 do "Fundamento de Esperanto".

§39

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. ― Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. ― Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. ― Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. ― Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. ― Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. ― En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. ― Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. ― Li venigis al si el Berlino multajn librojn. ― Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. ― Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. ― Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! ― La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.

dombola (Vise profilen) 8. jun. 2012 13.53.50

Use a ligação seguinte para acessar a página onde é possível ouvir a pronúncia e fazer exercícios para o aprendizado das palavras dos Exercícios do Fundamento 39.

dombola (Vise profilen) 8. jun. 2012 15.54.12

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.

Com o tempo lamacento minha roupa sujou-se muito; por isto tomei uma escova e limpei a roupa.

dombola (Vise profilen) 8. jun. 2012 19.13.31

― Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto.

Ele empalideceu de medo e depois enrubesceu de vergonha.

dombola (Vise profilen) 8. jun. 2012 20.16.32

― Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.

Ele ficou noivo da senhorita Berta; daqui a três meses será o casamento; a solenidade conjugal será na igreja nova,e a festa nupcial será na casa dos seus futuros sogros.

dombola (Vise profilen) 9. jun. 2012 16.44.52

― Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis.

Este ancião ficou totalmente caduco e tornou-se uma criança.

dombola (Vise profilen) 9. jun. 2012 16.54.19

― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.

Depois de uma doença infecciosa frequentemente se queimam as roupas do doente.

dombola (Vise profilen) 9. jun. 2012 16.57.51

― Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni.

Afaste seu irmão porque ele nos está atrapalhando.

dombola (Vise profilen) 10. jun. 2012 14.27.12

― Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.

Ela casou-se com seu primo, embora os pais dela a quisessem casar com outro.

dombola (Vise profilen) 10. jun. 2012 14.36.14

― En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.

Na primavera o gelo e a neve se fundem.

Tilbage til start