לתוכן העניינים

Pri ĉina gramatiko (7)

של Demian, 10 ביולי 2012

הודעות: 4

שפה: Esperanto

Demian (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 03:21:49

Kial oni uzas 了 en tiu ĉi frazo?

老王的姐姐幾歲了?

Mi scias ke oni nur uzas 了 por montri:

(1) ŝanĝo en stato

下雨了。= pluvo ĵus komencis

(2) pasinteco

他吃了。= li manĝis.

(Ankaŭ bonvole provu respondi al la lasta demando.)

黄鸡蛋 (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 11:16:46

Kial? Nek mi bone scias
Mia kompreno estas, ke en tia frazo, oni rigardas la aĝon kiel ofte ŝanĝiĝantan staton, tial oni povas uzi 了 tie... Nu, mi ne scias pli detalajn gramatikaĵojn

Demian (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 11:20:10

黄鸡蛋:Kial? Nek mi bone scias
Mia kompreno estas, ke en tia frazo, oni rigardas la aĝon kiel ofte ŝanĝiĝantan staton, tial oni povas uzi 了 tie... Nu, mi ne scias pli detalajn gramatikaĵojn
Ne gravas. Eĉ mi ne volas esti gramatikisto. Se tiel ĉi estas la maniero esprimi, estu! ridulo.gif

N-true (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2012, 10:57:09

Ankaŭ mi pensas, ke 了 en tiu ĉi frazo signifas la ŝanĝon aŭ komencon de iu stato. Do, oni povus (tro) laŭlitere traduki ĝin kiel "Kiom da jaroj ŝi ekhavas?" aŭ "Kiom ŝi aĝiĝas?" (How old did she become?).

לראש הדף