去目錄頁

Kiel traduki "call center"?

c2o, 2012年7月11日

讯息: 21

语言: Esperanto

c2o (显示个人资料) 2012年7月11日下午2:41:51

Karaj Geamikoj,

Kiel oni tradukas la loko nomita angle "call center" (aŭ "call centre").

Dankon pro la atento,
Markos

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月11日下午2:51:23

telefonejo? telefoncentralo? nur kelkaj sugestoj...

c2o (显示个人资料) 2012年7月11日下午3:14:38

darkweasel:telefonejo? telefoncentralo? nur kelkaj sugestoj...
Laŭ Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Telefoncentralo) Telefoncentralo estas tiu centrejo, kie oni faras interligojn inter telefonoj ...

Sed "call center" estas loko kie gelaboristoj vendas (produktojn aŭ servojn) aŭ ricevas plendojn per telefono.

Amike,
Markos

Demian (显示个人资料) 2012年7月11日下午3:22:17

(1) Telefonvokejo.

(2) Centro de telefonvokoj.

(3) Telefonvokcentro.

darkweasel (显示个人资料) 2012年7月11日下午3:42:56

c2o:
Laŭ Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Telefoncentralo) Telefoncentralo estas tiu centrejo, kie oni faras interligojn inter telefonoj ...
Bone, forgesu tion do - mi ne kontrolis antaŭe.

lagtendisto (显示个人资料) 2012年7月11日下午7:16:43

Aŭ vi celas "call center" kiel firmao de "customer care"/ customer service"? Aŭ kiel "internet cafe"?

c2o (显示个人资料) 2012年7月11日下午8:18:45

spreecamper:Aŭ vi celas "call center" kiel firmao de "customer care"/ customer service"? Aŭ kiel "internet cafe"?
Karaj Amikoj,

Laŭ Sro. Fernando Maia Jr. oni uzas la esprimon: vok-centro aŭ vokcentro (la plej uzata formo estas senstreka: vokcentro).

Per Guglu mi trovis:
Je la naǔa de la 1-a de julio la "vok-centro" por spektantoj de la Pekinaj Olimpikoj oficiale ekfunkciis.
(esperanto.china.org.cn)

Dankon pro la atento,
Markos
www.c2o.pro.br

fajrkapo (显示个人资料) 2012年7月11日下午10:28:41

Kio pri kolcentero?...B)

sudanglo (显示个人资料) 2012年7月12日上午9:39:55

Via kolo estas tio kio ligas vian kapon al via ŝultroj por ke ĝi ne defalu.

Se vi volas Esperantigi 'call centre' sub regulo 15 tiam ĝi estu koŭl-centro, aŭ kaŭl-centro.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年7月12日上午10:01:51

sudanglo:Via kolo estas tio kio ligas vian kapon al via ŝultroj por ke ĝi ne defalu.

Se vi volas Esperantigi 'call centre' sub regulo 15 tiam ĝi estu koŭl-centro, aŭ kaŭl-centro.
Jes, mi nur ŝercis pri kolcentero...ridulo.gif, estas iom brute.
Telefonejo por mi estas simpla, taŭga, utila, kaj bela Esperanto, kaj perfekte priskribas tiun ideon.
Parenteze, kio estus telefonujo?, se ĝi estas io...

回到上端