Sadržaj

Dubo pri frazoj

od manfazil, 28. kolovoza 2012.

Poruke: 7

Jezik: Esperanto

manfazil (Prikaz profila) 28. kolovoza 2012. 15:55:07

Ĉu la sekvintaj frazoj havas saman signifon?
* Mi volonte laboras.
* Mi ŝatas labori.

Aŭ ekzistas nuancon inter ili?

Ĝis!

antoniomoya (Prikaz profila) 28. kolovoza 2012. 17:02:57

Laŭ mi, tiuj du frazoj ne havas ekzakte la saman signifon.

* Mi volonte laboras = Mi laboras tre plezure.
* Mi ŝatas labori = Mi amas labori.

Mi uzus unu aŭ alian frazon, dependante de kion mi volas diri aŭ komuniki.

Ĉiaokaze, en Esperanto ĉiam oni povas diri la samon, diversmaniere.

Amike.

mihxil (Prikaz profila) 29. kolovoza 2012. 07:21:23

manfazil:Ĉu la sekvintaj frazoj havas saman signifon?
* Mi volonte laboras.
* Mi ŝatas labori.

Aŭ ekzistas nuancon inter ili?
'Volontulo' ĝenerale estas iu kiu laboras sen aŭ preskaŭ sen salajro. Sekve mi komprenus ke 'volante labori' povas signifi labori sen aŭ preskaŭ sen rekompenco.

Revo pri volont/

darkweasel (Prikaz profila) 29. kolovoza 2012. 08:32:36

hm, por la signifo menciita de mihxil mi pli emus diri "volontule".

miaopinie se estas diferenco inter la du frazoj, ĝi estas sufiĉe malgranda.

sudanglo (Prikaz profila) 29. kolovoza 2012. 09:12:42

Mi volonte akompanos vin al la balo, mia kara, sed mi petas, ke vi ne insistu ke mi eksaltu kun vi sur la dancejon. Mi malŝatas ridindigi min, kaj vi scias, ke mi valsas kiel malgracia elefanto.

Simon Pure (Prikaz profila) 29. kolovoza 2012. 10:18:34

antoniomoya:Laŭ mi, tiuj du frazoj ne havas ekzakte la saman signifon.

* Mi volonte laboras = Mi laboras tre plezure.
* Mi ŝatas labori = Mi amas labori.
Laŭ mi:

* Mi volonte laboras = Mi elektas labori. Mi ne estas servuto.
* Mi ŝatas labori = Laboro plaĉas al mi.

cellus (Prikaz profila) 1. rujna 2012. 16:15:57

Mi volonte laboras estas respondo je demando kiel Ĉu dimanĉo estas bona labortago por vi. Ni ja devas fini tiun laboron.

Mi ŝatas labori estas io kion mi respondos se iu dirus al mi: Ĉu vi ne pensas ke tiu laboro estas tro peza por vi?

Natrag na vrh