글: 7
언어: Esperanto
manfazil (프로필 보기) 2012년 8월 28일 오후 3:55:07
* Mi volonte laboras.
* Mi ŝatas labori.
Aŭ ekzistas nuancon inter ili?
Ĝis!
antoniomoya (프로필 보기) 2012년 8월 28일 오후 5:02:57
* Mi volonte laboras = Mi laboras tre plezure.
* Mi ŝatas labori = Mi amas labori.
Mi uzus unu aŭ alian frazon, dependante de kion mi volas diri aŭ komuniki.
Ĉiaokaze, en Esperanto ĉiam oni povas diri la samon, diversmaniere.
Amike.
mihxil (프로필 보기) 2012년 8월 29일 오전 7:21:23
manfazil:Ĉu la sekvintaj frazoj havas saman signifon?'Volontulo' ĝenerale estas iu kiu laboras sen aŭ preskaŭ sen salajro. Sekve mi komprenus ke 'volante labori' povas signifi labori sen aŭ preskaŭ sen rekompenco.
* Mi volonte laboras.
* Mi ŝatas labori.
Aŭ ekzistas nuancon inter ili?
Revo pri volont/
darkweasel (프로필 보기) 2012년 8월 29일 오전 8:32:36
miaopinie se estas diferenco inter la du frazoj, ĝi estas sufiĉe malgranda.
sudanglo (프로필 보기) 2012년 8월 29일 오전 9:12:42
Simon Pure (프로필 보기) 2012년 8월 29일 오전 10:18:34
antoniomoya:Laŭ mi, tiuj du frazoj ne havas ekzakte la saman signifon.Laŭ mi:
* Mi volonte laboras = Mi laboras tre plezure.
* Mi ŝatas labori = Mi amas labori.
* Mi volonte laboras = Mi elektas labori. Mi ne estas servuto.
* Mi ŝatas labori = Laboro plaĉas al mi.
cellus (프로필 보기) 2012년 9월 1일 오후 4:15:57
Mi ŝatas labori estas io kion mi respondos se iu dirus al mi: Ĉu vi ne pensas ke tiu laboro estas tro peza por vi?