Sisu juurde

lernu! sen reklamoj

kelle poolt erinja, 6. oktoober 2012

Postitused: 60

Keel: Esperanto

walfino (Näita profiili) 9. oktoober 2012 5:12.32

Ne, estas bona por reklamoj daŭre subteni la retejo.

erinja (Näita profiili) 10. oktoober 2012 0:02.55

walfino:Ne, estas bona por reklamoj daŭre subteni la retejo.
Ĉu mi do devas kompreni, ke vi preferas ke la teamo lasu ke la paĝaro malnoviĝu, kaj ke la teamo ne aktive plibonigu kaj plimodernigu ĝian enhavon? Ĉar tia estos la stato de la paĝaro se nur reklamoj subtenos ĝin, reklama mono ne sufiĉas por pagi programiston.

(kaj uzo de tre multaj senpagaj programistoj, bedaŭrinde, kondukas al profundaj problemoj - la paĝaro delonge tiel funkciis, kaj pro tio, malantaŭ ĝi estas amaso da kodo kio ne bone funkcias kaj malbone kunlaboras. Kiam aperas cimo kiu rilatas al tiu kodo, estas preskaŭ neeble trovi ĝin, pro la nekredebla kaĉo)

Sunjo (Näita profiili) 10. oktoober 2012 17:00.29

Mi supozas ke pro la pasinta certa financa subteno de ESF oni ne konsideris aldonan financan helpon kiel nepre bezonata (kaj je la flanko de la teamo kaj je la flanko de la uzantoj) kaj ne tre zorgis pri tio. Pro tio mi opinias ke plialtigo de la enspezoj per reklamoj kaj libervolaj donacoj estos ebla. La sumo de tiaj enspezoj tamen ne estos certa kaj aldonaj ideoj certe helpos.

Sed se vere la funkcioj de la nuna paĝaro restos mi simple ne sentas bezonon pri pli luksa versio (la ĝisnunaj proponoj ŝajnas al mi apenaŭ pagindaj). Se la nova lernu! restos almenaŭ same utila kiel la nuna (laŭ mi) mi pretus donaci iom da mono, kvankam eble malpli ol la proponitajn 60 dolarojn jare. Kaj mi malŝaltos la malvidebligon de reklamoj je tiu ĉi paĝaro. okulumo.gif

Fenris_kcf (Näita profiili) 10. oktoober 2012 19:13.53

Hodiaŭ mi legis, ke la unua komunuma versio de Diaspora* estis publikigita. Eble la teamo povas ŝpari multe da laboro, se ĝi simple kreas Dispora*-nodon kaj prenas ĝin kiel trabaro por la nova lernu. La programaro jam estis tute tradukita al Esperanto, do supoze ne multa farendus.

PS: Mi persone ne estas granda amiko de "sociaj retoj", sed Diaspora* ŝajnas esti sufiĉe tolerebla.

erinja (Näita profiili) 12. oktoober 2012 3:01.59

Hyperboreus:Se la ideo estas resti senkukra kaj kovri la elspezon, mi opinias ke estus interese ke vi publikigus viajn bilancojn. Mi persone neniam donacas monon al instituciojn kiuj ne publikigas siajn bilancojn, ĉar mi ja scias kien iras la mono.
Ĉu "senlukra"? lukra signifas gajni vivtenan monon. Nia espero estas gajni vivtenan monon, do tio ne estas "senlukra".

Mi ne povas kompreni kion precize vi celas. Sed financaj informoj pri ESF estas publikaj ĉe la retpaĝo de ESF - ĝi estas registare registrita neprofitcela organizo en Usono.

Kompreneble tamen vi ne devas donaci al organizo se vi ne fidas je ĝia honesteco, aŭ se vi ne subtenas ĝiajn celojn. Do se vi ne subtenas la celojn kaj laboron de ESF (Edukado, tekstaro, lingvohelpilo, ktp), aŭ se vi kredas ĝin nefidinda, certe vi ne devus donaci al ĝi. Vi povas legi la jarraportojn kaj impostajn dokumentojn kaj decidi mem.
Kaj evidente granda parto de la 280,000 Esperanto ne eniris en la kreadon kaj konservon de lernu.net. Kaj se ja la totala sumo elspezis por lernu.net, la rezultoj ne rilatas al la spezoj.
Vi ne povas vidi la suban strukturon de la paĝaro, do mi ne scias kiel tio estas evidenta. Mi tamen diros ke ni elspezis monon por ripari kodon kiu skribiĝis ege fuŝe de kelkaj volontulaj programistoj - uzo de volontuloj por programado finfine kostis al ni pli multe, ol simple pagi programiston dekomence. Ni ankoraŭ suferas de tiu malnova kod-kaĉo.

lernu ne estis la unua senpaga reta kurso de Esperanto, kompreneble. Estis multaj. Sed lernu estis la unua kiu havis seriozan monon por povi subteni sin (kaj eĉ renovigi sin kiam ĝi fariĝas malnova - la nuna paĝaro estas nia dua versio, de 2006), kaj havebliĝi en multaj lingvoj. Rezulte, la aliaj paĝaroj malĝisdatiĝismortis, aŭ estis nur en unu lingvo, sed lernu povis ĝisdatiĝi laŭnecese, kaj pro multlingveco, havi internacian komunumon.

lernu delonge havis unu-du teamanojn kiuj laboris, pagitaj de lernu-mono, preskaŭ plentempe por lernu. Ili kreis kursojn kaj enhavon, tradukis, programis, ktp. Sume la mono eble ŝajnas esti multo, sed se vi pensas pri du preskaŭ plentempaj laborantoj kiuj dividas ĝin (kaj pagis el tiu sumo por desegnistoj, servila spaco, ktp), la mono finfine ne estas tiom multa. La paĝaro ŝuldas tre multon al Hokan kaj Sonja, tiuj fruaj laborantoj kiuj vivis mallukse kiam ili laboris por la paĝaro; kaj ĝi ŝuldas tre multon ankaŭ al niaj volontuloj. Sen la multaj bonkoraj volontuloj kiuj tradukadas, respondas al demandoj, korektas ekzercojn, helpas al uzantoj, ktp, la kosto estus multe pli (aŭ la servoj multe malpli)
Kiu estas la interrilato inter lernu.net kaj E@I?
lernu lanĉiĝis kiel projekto de E@I, kiu ricevis financan subtenon de ESF por krei ĝin. lernu estas posedaĵo de E@I sed ĝi baldaŭ transdoniĝas al ESF-enrete. E@I tamen ankoraŭ partoprenos en la administrado.
Kiu estas la interrilato inter lernu.net kaj la pliaj paĝaroj kiuj rezidas sur la sama servilo, nome inter aliaj tradukejo.ikso.net, slovake.eu, esperantic.org, vortaro.net, edukado.net, aktuale.info, deutsch.info ktp?
Ĉiu paĝaro pagas por sia propra servila spaco. La komuna bazo inter tiuj paĝoj estas ke la sama persono prizorgas la teknikajn flankojn de ili, tial ili kuŝas en sama servilo. Sed la mono por gastigado de la diversaj projektoj venas de diversaj fontoj; ekzemple, slovake.eu kaj deutsch.info estas financitaj de EU, vortaro.net ricevis sian monon de SAT, ktp.
Se la renovigado de lernu.net estas tiom multkosta, kiel ĝi estis kontraktigita? Ĉu fariĝis ITT (invitation for tender, call for bids)? Kiu estas la supra kovrilo de la buĝeto (cap on expenses) por la renovigado?
Viaj terminoj ne havas sencon en la kunteksto, ĉar ne estas afero ke ESF posedas la paĝaron kaj petas ke iu renovigu ĝin. ESF ne posedas la paĝaron. Ĝi nun estas apartenaĵo de E@I, kaj E@I oficiale transdonos ĝin al ESF-enrete (kiu estas regita de lernu- kaj E@I-aktivuloj - ne de ESF mem).

Pri la refaro de la paĝaro, lernu faris proponon kun fiksita buĝeto. ESF akceptis.
Ĉu ekzistas iu ajn koncepta papero pri la estonta lernu? Kun katalogo de kapablecoj, kalendaro de fazoj, projekciitaj elspezoj, respondecoj, ktp?
Jes. Tamen ne estas plena listo de kapabloj en tiu projekta plano.

Mi esperas ke mi respondis al viaj demandoj. Se vi havas pli da demandoj, eble ni povas korespondi pri tio private aŭ en alia fadeno, ĉar laŭ mi la administra strukturo estas ekstertema ĉi tie.

lagtendisto (Näita profiili) 12. oktoober 2012 4:09.10

Hyperboreus:Kiu estas la interrilato inter lernu.net kaj E@I? Kiu estas la interrilato inter lernu.net kaj la pliaj paĝaroj kiuj rezidas sur la sama servilo, nome inter aliaj tradukejo.ikso.net, slovake.eu, esperantic.org, vortaro.net, edukado.net, aktuale.info, deutsch.info ktp? Suponeble, tiuj projektoj dividas inter si la teĥnologiajn elspezojn.

Kiel financiĝas ili?
Do. Lasus nin honeste metu la ludkartojn sur la tablo. Dekstre supre ĉe edukado.net. Tio la firmo Gauss mencias. Se nun oni legus la kolofono de Studio Gauss. Tio oni aligus al opionon. Iuj de retpaĝo vi menciis sube. Tie ĉiuj estas testo retpaĝoj por komerca firmeto Gauss-Studio, ĉu ne?

Chainy (Näita profiili) 12. oktoober 2012 8:27.02

erinja:Sed financaj informoj pri ESF estas publikaj ĉe la retpaĝo de ESF - ĝi estas registare registrita neprofitcela organizo en Usono.
La pdf-dosiero pri impostpagoj de ESF (jaro 2011) ne funkcias en mia komputilo. Eble tio estas pro mia malnova komputilo - ĉu aliuloj povas legi ĝin?

Mi tralegis la prezidantan raporton de 2011, sed ĝi ne donas detalojn pri la financoj de la Lernu-projekto. Ekzemple, kiom da mono donis ESF al Lernu? Kiel Lernu uzis tiun monon? Ĉu tiuj informoj estas en la pdf-dosiero pri impostoj?

erinja:Kompreneble tamen vi ne devas donaci al organizo se vi ne fidas je ĝia honesteco, aŭ se vi ne subtenas ĝiajn celojn. Do se vi ne subtenas la celojn kaj laboron de ESF (Edukado, tekstaro, lingvohelpilo, ktp), aŭ se vi kredas ĝin nefidinda, certe vi ne devus donaci al ĝi. Vi povas legi la jarraportojn kaj impostajn dokumentojn kaj decidi mem.
Nu, persone, mi emas fidi je la honesteco de ESF kaj Lernu, sed ja pli instigus homojn donaci monon al tiuj organizoj, se ili scius pli detale, kiel tiuj organizoj uzas la monon.

Erinja:lernu delonge havis unu-du teamanojn kiuj laboris, pagitaj de lernu-mono, preskaŭ plentempe por lernu.
Ĉu vi celas diri, ke Lernu 'longe havis' aŭ 'delonge havAs' unu-du tiajn teamanojn? Kiun pagas Lernu nuntempe por 'preskaŭ plentempe' labori super la retpaĝaro? Supozeble, tiu estus Jev, la programisto, ĉu ne?

Rilate la detalojn, mi ne scias, ĉu necesus indiki precize, kiom da mono oni pagas al Jev por tia laboro, sed estus bone almenaŭ scii, kiu ricevas ian rekompencon por laboro super la retpaĝaro.

Kaj estus bone, se Jev aŭ iu en la teamo sciigus al ni almenaŭ ĉiujn ses monatojn, kion ili sukcesis fari por plibonigi la retpaĝaron... Se uzantoj povus vidi, ke iu ja vere aktive laboras super la retpaĝaro, tiam tio instigus al homoj plu (kaj eble pli) donaci monon.

Ekzemple, la teamo de Linuxx Mint ricevas donacojn de uzantoj. Laŭ mia scio, ili ne donas tre precizajn detalojn pri tio, kiel ili ekzakte elspezas la monon, sed la rezultoj de ilia laboro estas almenaŭ evidentaj al uzantoj. Ĉiufoje, kiam Linuxx Mint lanĉas novan version de la operaciumo, la programistoj klarigas tre detale, kiujn ŝanĝojn ili faris (Novaj plibonigoj en Linuxx Mint 13). Similaj raportoj pri la evoluo de Lernu estus tre bonvenaj.

Cetere, en tiu ĉi enketo mi voĉdonis, ke mi pretus iom subteni finance Lernu ĉiumonate. 5 EUR ĉiumonate ne estas granda sumo, kaj se ni uzantoj povas tiamaniere garantii daŭran plibonigadon de tiu ĉi retpaĝaro, tiam certe indas tion fari.

Chainy (Näita profiili) 12. oktoober 2012 11:32.38

erinja: Ĉiuj uzantoj daŭre povos uzi bazajn funkciojn de la paĝaro (vortaro, kursoj, ktp. - pli malpli kiel nun), tute senpage, en versio de la paĝaro kun reklamoj.

Sed la 'luksa' versio de la paĝaro povus inkluzivi, ekzemple:
- uzi la paĝaron sen reklamoj
- eblon skribi pli longajn mesaĝojn en la forumo, kaj pli longajn privatajn mesaĝojn
- konservadon de malnovaj personaj mesaĝoj (nun ili aŭtomate nuliĝas, krom se oni aparte konservas ilin)
- havi pli da persona atento de lingvohelpanto
- ktp.
Estas interesa ideo krei ian kontraŭpagan version, sed ja estas malfacile diri, kiaj estu la kontraŭpagaj funkcioj! Multo dependas de tio, kiakvalita estos la nova versio de Lernu. Se la nova versio vere havos multe da interesaj funkcioj, tiam homoj eble pretus pagi por certaj aferoj.

Uzado de la retpaĝaro sen reklamoj jam eblas al ĉiuj uzantoj - nur necesas uzi 'Adblock' en Firefox aŭ ion similan. Do, mi dubas, ĉu tio en si mem sufiĉus, krom se la programisto scias, kiel vidigi reklamojn eĉ kiam oni uzas 'Adblock'.

La ebloj skribi pli longajn mesaĝojn aŭ konservi malnovajn privatajn mesaĝojn povas esti interesaj al iuj homoj. Sed por multaj, plej verŝajne estas tute egale, ĉu ili havas tiajn eblojn aŭ ne. Eble oni povus limigi la nombron da privataj mesaĝoj por tiuj kiuj ne pagas?

Krom tiuj funkcioj, kiaj estas (aŭ povus esti) la aliaj funkcioj de la Lernu-forumo, kaj ĉu eblus postuli pagon por uzado de ili?:

[list=1] Starigado de enketoj.
Aldono de 'subskribo' kaj propra bildo, kiuj aperu en ĉiu afiŝo de uzanto (kaj aliaj tiaj aferoj por pli personecigi la profilojn).
Ene de la profilo de uzanto, listo de pasintaj afiŝoj de tiu uzanto.
Uzado de funkcio kiel 'karmo'. Tiel ĝi nomiĝas ĉe, ekzemple, SMF (Simple Machines Forum). Uzantoj povas aldoni poentojn al uzantoj por montri la popularecon de la koncerna persono. Mi ne tute komprenas tiun ĉi funkcion, sed ĝi ŝajne utilas por montri, ĉu aliaj uzantoj konsentas kun la opinioj esprimitaj de la koncerna uzanto, aŭ por montri dankon, ke la uzanto iel helpis. Eble indus elpensi alian vorton anstataŭ 'karmo' por tia funkcio...
Ignorolistoj - la eblo ignori certajn uzantojn, kio garantias, ke la mesaĝoj de la ignorata uzanto ne aperos en sciigoj pri novaj afiŝoj ĉe la forumo.
Eblo ignori certajn forumpartojn - tio donas al uzantoj la eblon kaŝi certajn forumpartojn, kiujn ili ne volas sekvi.
Kreo de sia propra blogo ene de la retpaĝaro. Tiu ĉi funkcio estas jam tre populara inter Esperantistoj ĉe Ipernity, do necesas sin demandi, ĉu indus ebligi tian funkcion ankaŭ ĉe Lernu?
Anogrupoj - kreado de anogrupoj, kiuj povas esti bazitaj sur la nombro de afiŝoj aŭ sur specifaj temoj.[/list](Eble estas ankaŭ aliaj funkcioj...)

- Jes mi prenis iujn tiujn ideojn de la foruma programaro SMF (Simple Machines Forum), kiun ni antaŭnelonge tradukis. Mi jam sciigis al la programisto Jev, ke ni faris tiun tradukon, sed li ŝajne ne intencas uzi tiun sistemon. Eble estas malfacile integrigi tian forum-skriptaron en Lernu, por ke ĝi glate funkciu kun la aliaj partoj de Lernu - sed ja ekzistas tielnomataj 'hokoj' kiuj plifaciligas integrigon (vidu jen ĉi tion: Integration hooks).

Mi ne estas spertulo, sed eble la ĉefa problemo estus kreo de ia ponto por interligi la sistemojn rilate pasvortojn. Ne estus tre bone, se uzantoj devus aparte ensaluti en la forumo, kaj eble estus malfacile funkciigi la alklakeblecon de vortoj por ricevi tradukon de la Lernu-vortaro... Sed, kiu scias, eble per tiuj integrigo-hokoj ĉio tio ja eblas? Kaj tiam oni almenaŭ povus profiti la tre bonan kaj jam-ekzistantan skriptaron de SMF, anstataŭ mem krei tian bonkvalitan forumon, kio estus grandega (ĉu neebla?) laboro, precipe por unu sola programisto.

Chainy (Näita profiili) 12. oktoober 2012 12:01.26

eringja:...havi pli da persona atento de lingvohelpanto
Nu, kiel lingvohelpanto mi ne zorgas pri ia laŭleĝa respondeco, kiel darkweasel menciis. Sed estas vere, ke se oni volas proponi iun kontraŭpagan servon, tiam la afero devas esti sufiĉe profesieca. Tio neniam estos la kazo, ĉar tia servo dependus tute de volontuloj. Oni neniel povus devigi lingvohelpantojn respondi ĝustatempe.

Oni devus klarigi, ke se oni pagas por tia servo, tiam tio garantias nur, ke la mesaĝoj de pagantaj abonantoj ĉiam estos traktataj antaŭ ol tiuj de homoj, kiuj ne pagas. Do, ne vere eblus doni iun garantion pri la respondotempo. Temus nur pri prefera traktado.

darkweasel (Näita profiili) 12. oktoober 2012 12:16.27

Uzado de SMF fare de lernu!, kun bona kongrueco kun la resto de la paĝaro, verŝajne (kvankam mi evidente nenion scias) estus pli pene kaj tempobezone ol aldoni mankantajn funkciojn en la ekzistantan forumprogramon, do mi fakte bone komprenas, ke Jev tion ne volas fari. Necesus konverti ĉiujn ekzistantajn afiŝojn en formon legeblan por SMF, ebligi uzadon de lernu!-kontoj kun tiu forumo, kaj eĉ estas malklare, ĉu ekzemple la privatmesaĝa sistemo restu tiam memstara aŭ oni uzu tiun de SMF. Cetere, la ekzistantaj ligiloj al afiŝoj en la forumo devus plu funkcii, necesus aldonaĵo konvertanta la x-sistemon, estus eble du malsamaj profiloj por ĉiu uzanto, kaj tiel plu. Mi ne pensas, ke tiu peno vere indas nun, kiam jam ekzistas forumo adaptita speciale por lernu! ... (se oni tamen nun ekprogramus lernu!, tio certe estus konsiderinda, ĉar tiam oni povus dekomence programi lernu! ĉirkaŭ SMF)

SMF bonegas, se iu volas denule krei forumon en Esperanto, sed tie ĉi tio kaŭzus pli da programa peno kaj ĥaoso por la uzantoj ol ĝi solvus problemojn.

Tagasi üles