До змісту

lernu! sen reklamoj

від erinja, 6 жовтня 2012 р.

Повідомлення: 60

Мова: Esperanto

Chainy (Переглянути профіль) 12 жовтня 2012 р. 12:36:42

darkweasel:Mi ne pensas, ke tiu peno vere indas nun, kiam jam ekzistas forumo adaptita speciale por lernu! ... (se oni tamen nun ekprogramus lernu!, tio certe estus konsiderinda, ĉar tiam oni povus dekomence programi lernu! ĉirkaŭ SMF)
Nu, dependas de tio, kiom da la nuna programkodo de Lernu! restos en la nova versio. Se ĝia kodaro estas vere tiel kaĉeca, kiel priskribis Erin, ĉu indas al la programisto plu uzi tiun kodon? Mi havis la impreson, ke nun temas pri grandskala renovigo de la retpaĝaro. Mi povus imagi, ke fari tion estus multe pli facile tute de nulo, anstataŭ travivi ĉiutagan koŝmaron kun la malnova kodkaĉo.

Kiel oni transmetus la malnovajn fadenojn kaj profilojn ktp en la novan sistemon, mi ne scias. Ĉu tio dependas de la tipo de datumbazo?

Se tute necese, oni povus simple movi la nunan retpaĝaron en ian arkivon! Mi mem ne kontraŭus komenci de nulo, se tio vere helpus al la programisto fari novan bonegan retpaĝaron. Mi preferus tion anstataŭ permesi, ke la kodkaĉo de la nuna versio malhelpu kaj malrapidigu la kreon de moderna multe pli bona Lernu!.

Dominique (Переглянути профіль) 12 жовтня 2012 р. 14:24:51

Hyperboreus:
Chainy:Se tute necese, oni povus simple movi la nunan retpaĝaron en ian arkivon! Mi mem ne kontraŭus komenci de nulo, se tio vere helpus al la programisto fari novan bonegan retpaĝaron. Mi preferus tion anstataŭ permesi, ke la kodkaĉo de la nuna versio malhelpu kaj malrapidigu la kreon de moderna multe pli bona Lernu!.
Projekto je 250000 USD certe ne havas kodkaĉon... Tio eblas kun malbone financigitaj projektoj, kie multe da (senpagaj) programistoj enmetas dedojn en la saman kodon. Bone financigita projekto estas programita laŭ industria modelo (v-modell, mile-stoning, ktp) kaj estas dokumentita laŭ industria normo. Oni elspezas multe da mono dum la programado en la dokumentado, por certigi ke la kodo estu konservebla (maintainable).
La dokumentado estas la ilo por eviti la situacion de "estas pli facile kaj malpli multkoste, ĵeti tion en rubsitelon kaj komenci denove.". Kaj tial, granda parto de la disvolvadaj kostoj fluas en dokumentadon.
Ah. Ĉu vi ŝercas, aŭ ĉu vi vere kredas tion, kion vi skribis?
Verŝajne vi ne estas programisto.

Miasperte, liberaj programoj preskaŭ ĉiam estas pli bone skribitaj ol malliberaj programoj.

Chainy (Переглянути профіль) 12 жовтня 2012 р. 14:28:43

Hyperboreus:Projekto je 250000 USD certe ne havas kodkaĉon...
Laŭ ESF, ili fakte investis ĉirkaŭ 335 000 USD ĝis Septembro 2008 (vidu jen ĉi tie: ESF pri Lernu.

Mi ankoraŭ ne trovis informojn pri tio, kiom ESF investis ekde 2008 ĝis la nuno. Ĉu la investo ĉesis? Delonge ŝajne nenio ŝanĝiĝas ĉe Lernu!

Estus interese ekscii, kiaj estis la ŝanĝoj al tiu ĉi retpaĝaro dum la jaroj. Mi komencis uzi Lernu en 2006, kaj laŭ mia memoro, ĝi estis ekzakte la sama tiam, kiel ĝi nun estas. Aŭ ĉu novaj kursoj estis aldonitaj dum tiu tempo? Ĉu estas ie paĝo, kiu klarigas la evoluon de la retpaĝaro?

robbkvasnak (Переглянути профіль) 12 жовтня 2012 р. 15:13:10

Mi ne scias ĉu ekzistas firmaoj aŭ organizaĵoj kiuj pretus pagi reklamojn ĉe lernu! sed laŭ mi estus bonega afero! La rekono de aliuloj por niaj klopodij! Eble UEA reklamus! Ili bezonas novajn membrojn. Eble korporacioj kiuj vendas produktojn interncie interesiĝus. Eble kelkaj registaroj interesiĝus por altiri turistojn. Ĉu ekzistas reklamfirmao preta al vendi lernu! spacon?
Ververe tio estas alirebla vojo kio meritas seriozan diskuton. ridulo.gif

lagtendisto (Переглянути профіль) 12 жовтня 2012 р. 16:39:43

erinja:
Kiu estas la interrilato inter lernu.net kaj E@I?
lernu lanĉiĝis kiel projekto de E@I, kiu ricevis financan subtenon de ESF por krei ĝin. lernu estas posedaĵo de E@I sed ĝi baldaŭ transdoniĝas al ESF-enrete. E@I tamen ankoraŭ partoprenos en la administrado.
Ĉu projekto E@I ankaŭ ricevis monon de subtenoprogramo de Eŭropa Unio? Verŝajne jes. Dum Expolingua Berlin 2011. Studio Gauss (Jev) kaj membroj de Ikso teamo(Peter) jam aktive provis interligili al komercaj partneroj. Ne estas io de problemo. Sed ankaŭ montras. Ikso (lernu.net) jam longe ne estas komuna projekto kio nur subtenis sole mone de ESF.

Lingvon Esperanton lernas multaj de personoj plenigis kun multo de idealismo. Illi nur helpas ĉe projekto, se illi ne sentas demagogigis(sich veralbert fühlen) de la pria projektoteamo. Se mono enpriigas kaj oni ne dokumentigas tute en publiko. Tiam la amikeco - plu detale la konfido - finigus.

darkweasel (Переглянути профіль) 12 жовтня 2012 р. 19:04:34

Chainy:
Se tute necese, oni povus simple movi la nunan retpaĝaron en ian arkivon!
Tion mi kontraŭas. Estas ĉiam bone konservi kontinuecon, kiam oni transiras al io nova. Post kelkaj jaroj verŝajne neniu plu iam ajn legos la arĥivon, almenaŭ ne se ĝi tiam ankoraŭ ne estis ĉe lernu! - nur kelkaj malnovuloj eble ankoraŭ interesiĝos pri tio, kio tiam okazis, dum nun la tuta lernu!-forumo estas kontinua kaj afiŝoj de ekzemple 2007 aspektas same kiel nunaj kaj estas same "facile" ( senkulpa.gif - nu, pli facile kun la nova serĉilo ) troveblaj.

Sub (Переглянути профіль) 13 жовтня 2012 р. 09:51:14

Fakte, en la nuna epoko, laŭ mi, la sondado plibone estus : "Kiom da mono vi volas por akcepti lerni esperanton ?".

Ĝis nun, laŭ mia kompreno, vi nur ekzercadis elspezi monon (335 mil USD). Tio estis la plej bona kaj facila parto de la ago. Sed "gajni monon" estas tute alia afero. Vi devas fariĝi entreprenisto kaj havi geniajn ideojn pri estonteco. Kaj se vi vere estus entreprenisto, vi jam scias, ke nun ne eblas gajni monon en esperantujo daŭre aŭ, se mi eraras, vi tiukaze jam sukcesus.

Tamen, kiel iu ajn, mi supozas, ke mi pretas pagi por malfermaj liberaj projektoj, kiuj celas disvatigon de Esperanto sed ne por komercaj entreprenoj, kies celo estas sin vivteni uzante senpagaj volontuloj aŭ eĉ fondaĵo kies celo estas prizorgi ĝiajn investojn eĉ se tio malrekte helpus Esperanton. Via kontado estas tute ne travidebla sed eĉ ne komputistoj kapablas vidi, ke tiu ĉi retejo estas ege malnova kaj neniam kostis tiom da mono. Dek jaroj pasis. Neniu retejo konkurencas vin. Do kio okazis ? Kaj mi ne komprenas kiel vi povas fari komercan entreprenon uzante volontulan laboron. Ĉu ne estas kontraŭleĝe en via lando ?

Do se vi volas iĝi komerca entrepreno, vi devos vendi ion tre valoran kaj bezonatan. Kaj certe, vi devos senpage oferti nur la kursoj por komencantoj sed lernu ne plu estos lernu laŭ mi. Tamen, mi tre ĝojus por vi kaj por Esperanto, se vi sukcesus profesiiĝi. Se mankas al vi strategiajn ideojn, vi povas analizi tiun faman kreskantan retejon : http://www.busuu.com/

lagtendisto (Переглянути профіль) 13 жовтня 2012 р. 10:29:26

Mi malfermis fadeno de diskuto pri entreprenistumo sur mantelo kiel projekto de Eŭropa Komisiono.

Hyperboreus (Переглянути профіль) 13 жовтня 2012 р. 15:13:46

Forigite

Chainy (Переглянути профіль) 13 жовтня 2012 р. 20:09:10

Hyperboreus:Mi forigis miajn antaŭajn komentarojn, ĉar mi skribis ilin supozante ke lernu! restus ne-komerca projekto, kaj tial ilia enhavo ne plu rilatas al la temo.
Mi pensas, ke estus pli bone, se vi ne forigus viajn mesaĝojn, ĉar ili ĉiuokaze estis interesaj, kaj vi metis iujn tre bonajn demandojn pri la Lernu-projekto.

Erin, kial vi nun silentas pri la afero? Jam aperis en tiu ĉi fadeno kelkaj demandoj, al kiuj vi ne respondis. Estus interese aŭdi vian opinion.

Назад до початку