Więcej

La misio "RedBull Stratos"

od czas_i_styl, 14 października 2012

Wpisy: 19

Język: Esperanto

antoniomoya (Pokaż profil) 17 października 2012, 06:17:34

kefga_x:
darkweasel:Ja "la tuta monda oro"...
Iom eksterteme, sed mi volas demandi ĉu tiu estas Germana esprimo? Ĝi min amuzas!
Mi estas kulpa pri tiu esprimo. En la hispana, oni diras en tiuj okazoj: "Mi ne farus tion kvankam oni donus al mi la tutan mondan oron" (aŭ "ĉiu oro kiu ekzistas en la mondo".)

Amike.

Hyperboreus (Pokaż profil) 17 października 2012, 06:47:33

Forigite

kefga_x (Pokaż profil) 17 października 2012, 07:00:45

Dankon antoniomoya kaj darkweasel!

Antoniomoyo, ĉu vi povus skribi la esprimon hispane? Mi volus lerni tiun esprimon korekte kaj espere mi trovos okazon uzi ĝin kiam mi parolas hispane!

Kaj por la temo mi donas al vi tiun bildon: Kosma salto !

antoniomoya (Pokaż profil) 18 października 2012, 15:51:51

kefga_x:Antoniomoya, ĉu vi povus skribi la esprimon hispane?
Volonte kaj plezure. Jen la esprimo:

¡Yo no haría eso ni por todo el oro del mundo!

Oni ankaŭ povas diri, en tiuj okazoj:

¡Yo no haría eso ni loco! (Mi ne farus tion eĉ se mi estus freneza).

Ĉiam amike.

Hyperboreus (Pokaż profil) 18 października 2012, 17:02:00

Forigite

Tjeri (Pokaż profil) 20 października 2012, 07:28:29

"Mi ne farus tion kvankam oni donus al mi la tutan mondan oron"
Tiu esprimo ekzistas ankaŭ en la franca: je ne le ferais pas, même pour tout l'or du monde.

kefga_x (Pokaż profil) 20 października 2012, 08:38:42

Tjeri:
"Mi ne farus tion kvankam oni donus al mi la tutan mondan oron"
Tiu esprimo ekzistas ankaŭ en la franca: je ne le ferais pas, même pour tout l'or du monde.
En la angla mi nur povas pensi pri tiun similan esprimon: "...not for all the tea in China!" - "[mi tion ne faras eĉ] ne por la tutan teon en Ĉinio!"

Tamen mi ne povas pensi iun saman esprimon pri oro.

Eble: "You couldn't give me a million bucks to do that!" - "Vi ne povus doni min milionoj dolaroj por fari tion!"

RiotNrrd (Pokaż profil) 20 października 2012, 18:55:18

---

antoniomoya (Pokaż profil) 21 października 2012, 07:30:07

kefga_x:En la angla mi nur povas pensi pri tiun similan esprimon: "...not for all the tea in China!" - "[mi tion ne faras eĉ] ne por la tutan teon en Ĉinio!"

Tamen mi ne povas pensi iun saman esprimon pri oro.
Eble ĉar oro estas tiel estimata kaj valora metalo, pro tio en la hispana kaj la franca oni aludas al ĝi en tiu esprimo, anstataŭ al mono.

Amike.

Wróć do góry