Kio estas celo por la vivo?
貼文者: diogotux, 2012年11月1日
訊息: 211
語言: Esperanto
mihxil (顯示個人資料) 2012年12月5日上午8:23:54
antoniomoya:Tio estas via opinio, tre respektinda.Ne estas mia opinio. Estas priskribo de la realo.
antoniomoya:Sed aliaj personoj pensas alimaniere.Tiuj do malpravas. Tio povas ja okazi. Estas eble ke homoj simple malpravas. Ne estas helpe simple fini la diskuton per 'tio estas via opinio, tio ĉi estas mia', kvazaŭ temus pri iu nedecidebla afero, kvazaŭ ni parolas pri ĉu bluo estas bela koloro.
Ne ĉi-okaze. Simple ne estas vere ke scienco estas komparebla kun religio, ke estas nur du malsamaj, sed cetere egalvaloraj manieroj rigardi la realon. Kaj do kiam oni tion tamen asertas, tiam tio ne estas nur ia 'opinio', sed tio simple estas malpravo, tio estas eraro.
hebda999 (顯示個人資料) 2012年12月5日上午11:00:49
mihxil:Vi havas nek iun ajn evidentaĵon por la ekzisto de la diablo.Mi havas unu - vin, la krona verko de diablo. Sed diablo ankaŭ kredas je la Dio, li nur ne havas ĝustan fidon al Ĝi.
mihxil (顯示個人資料) 2012年12月5日上午11:25:00
hebda999:Do, mi fakte povas konkludi ke vi efektive eĉ ne havas unu, ĉar tio ĉi klare estas ne pli ol instulto. Ĉar mi misfaris al vi nenion, mi nur provis rimarkigi al vi ke vi loĝas en iluzio, kaj tio ne estas krimo. Mi dirus eĉ male ke tio estas bonfaro, ĉar finfine loĝi en realo estus pli bone.mihxil:Vi havas nek iun ajn evidentaĵon por la ekzisto de la diablo.Mi havas unu - vin, la krona verko de diablo.
Dekker (顯示個人資料) 2012年12月5日下午12:09:25
Vi postulas:
Dio ekzistas.
Diablo ekzistas.
Diablo kredas je Dio.
Diablo delogas homojn ne kredi je Dio.
Pruvon:
Ĉar miĥil ne kredas je mia Dio, li estis delogata je Diablo - do Diablo ekzistas kaj Diablo delogas!
Ĉar Diablo ekzistas, tio implikas ke Dio ekzistas!
Do: Mi pravas.
Vi skribas:
hebda999:Per tiaj cirkulaj konkludaj kaj aliaj falsaj konkludoj oni pruvas nenion. Per tiaj konkludoj oni povas pruvi ion ajn.
Vi ne kredas kaj via vidpunkto estas halucino. La sola venko de la diablo estis tia, ke li sukcesis konvinki iuj homoj pri malekzisto de la plej potenca Dio. Vi jam estas lia por ĉiam, malfeliĉulo. Ridu, ankoraŭ kiam vi povas.
Mi havas unu - vin, la krona verko de diablo. Sed diablo ankaŭ kredas je la Dio, li nur ne havas ĝustan fidon al Ĝi.
Ekzemple la Fluganta Spagetmonstro
Se vi povus pruvi ke Jesuo ne estas la filo de la Fluganta Spagetmonstro vi povus gajni 1 miliono dolarojn (Fakte!) - sed vi ne povus, ĉar vi ne povas bati kontraŭ la falsaj konkludoj (kiuj estis pli konvinkaj ol viaj; kaj la Fluganta Spagetmonstro estis pli simpatia ol via Dio). Ni nun diskutas pri la samaj faktoj.
Eble vi pensas, ke la Fluganta Spagetmonstro estas evidente fikcio - sed pensu unu momento: La Fluganta Spagetmonstro religio "Pastafarismo" uzas la samajn argumentojn kiel vi, kaj vi ne eblas kontraŭi tiujn ideojn... do, ĉu vi ne estas kaptata en la sama "falsa" pensmaniero? Kial ne?
Ankaŭ de mi: Amike!
baibaibibi (顯示個人資料) 2012年12月5日下午2:53:35
La membroj de organizitaj religioj ne nur parolas, sed ŝajnas kiel se dio apartenus al ili, ili minacas, manipulas kaj scias ĉion pri dio, tio al mi ŝajnas infana ludo pli ol religio, sed kelkfoje povas esti danĝera ludo.
Se vi diras ke vi kredas je dio, vivu dion! Paroli pri dio estas peko.
se vi volas konvinki aliajn, mi pensas ke vi nur kredas je religia organizo al kiu vi apartenas pro aliaj kialoj.
darkweasel (顯示個人資料) 2012年12月5日下午3:19:45
mihxil:instultoKion dirus Freud?

mihxil (顯示個人資料) 2012年12月5日下午4:31:38
darkweasel:Hm ja. Honesta mistajpo, fakte. Kaj mi ne scias pri kiu tio dirus plej multe. Ĉu pri mi, pri vi, aŭ pri ankoraŭ iu aliamihxil:instultoKion dirus Freud?

Vilius (顯示個人資料) 2012年12月5日下午5:33:24
mihxil:Kaj mi ne scias pri kiu tio dirus plej multe.Laŭ Froido, plej verŝajne pri via patro.
Vilius (顯示個人資料) 2012年12月5日下午5:40:08
baibaibibi:paroli pri "dio" estas peko.Do, kial vi, aĉa pekulo, pri ĝi parolas en nia forumo?

kefga_x (顯示個人資料) 2012年12月5日下午6:13:13
mihxil:Ĉu via patrino estis instulto?darkweasel:Hm ja. Honesta mistajpo, fakte. Kaj mi ne scias pri kiu tio dirus plej multe. Ĉu pri mi, pri vi, aŭ pri ankoraŭ iu aliamihxil:instultoKion dirus Freud?
