Al contingut

Ateisto aŭ sendiulo?

de Interretano, 5 de novembre de 2012

Missatges: 74

Llengua: Esperanto

Paulinho (Mostra el perfil) 23 de desembre de 2012 12.35.18

Traleginte tian fadenon mi vidis kelkajn referencojn al ia difino pri dio. Di-fini estas indiki la finon, la limojn. Dio estas nature sefina senlima. Oni ne eblas difini ĝin... Oni nur povas ĝin diveni per siaj verkoj. Kiam mi vedas manĝon sur la tablo, mi divenas la tenerecon de mia edzino. Tio ne bezonas provon. La tenereco estas evidenta. Postuli provon estus sensencaĵo...La ĉieloj proklamas la gloron de dio. Ek la granda eksplodo ĝis la viva celulo ĉio elmontras la teneran okulon prizorgan de nia patrino....

Vilius (Mostra el perfil) 23 de desembre de 2012 16.18.17

Paulinho:Di-fini estas indiki la finon, la limojn.
Nep. Radiko de vorto "difini" estas difin. Kaj ĝi ne rilatas al "dio", nek al "fino".

Paulinho (Mostra el perfil) 23 de desembre de 2012 19.05.48

Vilius skribis:Nep. Radiko de vorto "difini" estas difin. Kaj ĝi ne rilatas al "dio", nek al "fino".
Mi petas pardonon, sed JES, la radiko "fin"rilatas al fino, ek la latina lingvo, finis, finis.

mihxil (Mostra el perfil) 23 de desembre de 2012 19.34.48

Paulinho:Mi petas pardonon, sed JES, la radiko "fin"rilatas al fino, ek la latina lingvo, finis, finis.
Jes, sed etimilogiaj argumentoj estas iom senvaloraj ĉi-kaze. Se 'Dio' estus 'senfina' tiam tio neniel signifas ke ne eblas 'difini' la vorton 'Dio'n mem nur pro tio ke 'difini' etimologie rilatas al 'fini'. Tio estas absurda. Mi evidente celis uzi la radikon 'difin/' simple laŭ ĝia efektiva signifo, kaj ne laŭ ia sengrava etimo.

Mi iom martelas je tiu postulo ke oni almenaŭ difinu kio estas Dio antaŭ ol aserti ĝin ekzista, ĉar ekzistas uloj kiuj subkomprenas ion tute alian ol aliaj. Laŭ kelkaj ekzemple Dio ŝajnas esti ne pli ol alia vorto por 'naturo', simple estas ŝtopilo por 'mi ne scias', aŭ ne estas pli ol metaforo.

Tornar a dalt