Kwa maudhui

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

ya troyshadow, 22 Januari 2013

Ujumbe: 97

Lugha: Esperanto

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Mei 2019 3:13:17 alasiri

MiMalamasLaAnglan:
La malo de "forpeli" povus esti "alpeli"...
Mi pensas ke
FOR enhavas movan nuancon,
VEN enhavas movan nuancon,

tamen AL estas tiom ĝenerala, kaj ne akceptas derivacion koheran kontraste al VEN (veni);

laŭ mi: veni kaj fori estas kontraŭaj reciproke.
tamen: ALI signifas kion?

Vi pravas, ke FORI perdis movan nuancon malgajo.gif
http://vortaro.net/#fori

tragikomike: for (movo), fora (senmovo), forena (movo) ridulo.gif

"venpeli klienton per rideto", ho, kiom poema!!

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Mei 2019 4:32:22 alasiri

iam mi legis ALAL por "iel al" (towards).

do, mi serĉas solvon por tiuj prepozicioj ielaj.

" vojaĝi etal Palestino.
" fumi etel ŝranko.

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 20 Mei 2019 7:22:53 alasiri

La malo de "veni" estas "foriri". "Iri" estas "movi en ajna direkto".

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 23 Mei 2019 6:41:42 asubuhi

Jes, "iri" ne havas direkton.

Mi partoprenas kurson de ĉina sana gimnastiko, kaj min distras, kiam la instruisto diras, ke oni movu la manojn "en malsama takto". Kion ri celas, estas, ke oni movu la unuan manon kontraŭsune kaj la alian laŭsune sed en la sama takto!! Aaargh!!

Vivuesperanto (Wasifu wa mtumiaji) 27 Mei 2019 12:44:56 alasiri

troyshadow:
Tempodivalse:Al mi (denaska parolanto de l' angla kaj la rusa) ne stariĝis multe da problemoj kiam mi estis lernanta. Mi scias ke multaj komencantoj plendas pri la akuzativo kaj adjektiva akordo, sed ili estis tre naturaj por mi ĉar en la rusa oni jam havas ĉion ĉi. Fakte mi eĉ bedaŭretas ke ne ekzistas pli da kazoj ...

Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.
Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido pro neceso de romanlidlingvanoj d'esprimi distingo inter posedado kaj mezuradeco de kvanto de nekalkuleblajxoj,kiun en la rusa estas esprimata per kazoj
"Da" estas tute Esperanta vorto ĉar ĝi estas eĉ en Universala Vortaro.

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 29 Mei 2019 8:25:53 asubuhi

Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido…
Kiel jam Vivuesperanto kaj Thyrolf konstatis, "da" estas esperanta vorto, sed Ido rilatas tiel, ke la Esperanta "de" havas tro multajn sencojn kaj oni decidis korekti tiun aferon en Ido. Anstataŭ "da" kaj "de" en E-o oni havas en Ido "da", "de" kaj "di".

Kurudi juu