Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto
viết bởi troyshadow, Ngày 22 tháng 1 năm 2013
Tin nhắn: 114
Nội dung: Esperanto
Metsis (Xem thông tin cá nhân) 06:41:42 Ngày 23 tháng 5 năm 2019
Mi partoprenas kurson de ĉina sana gimnastiko, kaj min distras, kiam la instruisto diras, ke oni movu la manojn "en malsama takto". Kion ri celas, estas, ke oni movu la unuan manon kontraŭsune kaj la alian laŭsune sed en la sama takto!! Aaargh!!
Vivuesperanto (Xem thông tin cá nhân) 12:44:56 Ngày 27 tháng 5 năm 2019
troyshadow:"Da" estas tute Esperanta vorto ĉar ĝi estas eĉ en Universala Vortaro.Tempodivalse:Al mi (denaska parolanto de l' angla kaj la rusa) ne stariĝis multe da problemoj kiam mi estis lernanta. Mi scias ke multaj komencantoj plendas pri la akuzativo kaj adjektiva akordo, sed ili estis tre naturaj por mi ĉar en la rusa oni jam havas ĉion ĉi. Fakte mi eĉ bedaŭretas ke ne ekzistas pli da kazoj ...Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido pro neceso de romanlidlingvanoj d'esprimi distingo inter posedado kaj mezuradeco de kvanto de nekalkuleblajxoj,kiun en la rusa estas esprimata per kazoj
Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.
thyrolf (Xem thông tin cá nhân) 17:39:54 Ngày 27 tháng 5 năm 2019
Metsis (Xem thông tin cá nhân) 08:25:53 Ngày 29 tháng 5 năm 2019
Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido…Kiel jam Vivuesperanto kaj Thyrolf konstatis, "da" estas esperanta vorto, sed Ido rilatas tiel, ke la Esperanta "de" havas tro multajn sencojn kaj oni decidis korekti tiun aferon en Ido. Anstataŭ "da" kaj "de" en E-o oni havas en Ido "da", "de" kaj "di".