Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto
من troyshadow, 22 يناير، 2013
المشاركات: 102
لغة: Esperanto
troyshadow (عرض الملف الشخصي) 22 يناير، 2013 2:36:51 م
Pleje,mi volus ekscii opiniojn de neeuxropanoj.
Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 22 يناير، 2013 4:11:16 م
Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.
troyshadow (عرض الملف الشخصي) 22 يناير، 2013 4:50:38 م
Tempodivalse:Al mi (denaska parolanto de l' angla kaj la rusa) ne stariĝis multe da problemoj kiam mi estis lernanta. Mi scias ke multaj komencantoj plendas pri la akuzativo kaj adjektiva akordo, sed ili estis tre naturaj por mi ĉar en la rusa oni jam havas ĉion ĉi. Fakte mi eĉ bedaŭretas ke ne ekzistas pli da kazoj ...Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido pro neceso de romanlidlingvanoj d'esprimi distingo inter posedado kaj mezuradeco de kvanto de nekalkuleblajxoj,kiun en la rusa estas esprimata per kazoj
Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.
luzziddu (عرض الملف الشخصي) 25 يناير، 2013 11:24:45 م
La funkcio kaj la diferenco inter "de" kaj "da" evidentiĝas en la du jenaj malsamaj konceptoj:
- glaso de biero= glaso kutime uzata por enhavi bieron
- glaso da biero: la kvanto da biero kiun normale enhavas glaso
Simple, ĉu ne?
troyshadow:Tempodivalse:Al mi (denaska parolanto de l' angla kaj la rusa) ne stariĝis multe da problemoj kiam mi estis lernanta. Mi scias ke multaj komencantoj plendas pri la akuzativo kaj adjektiva akordo, sed ili estis tre naturaj por mi ĉar en la rusa oni jam havas ĉion ĉi. Fakte mi eĉ bedaŭretas ke ne ekzistas pli da kazoj ...Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido pro neceso de romanlidlingvanoj d'esprimi distingo inter posedado kaj mezuradeco de kvanto de nekalkuleblajxoj,kiun en la rusa estas esprimata per kazoj
Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.
Marcos86 (عرض الملف الشخصي) 29 يناير، 2013 10:42:10 ص
Tamen en la hispana ne ekzistas la kazoj kaj por la hispanuloj ne estas facile lerni la uzon de la akuzativo.
Mi memoras, ke kiam mi komencis la lernadon, estis malfacile por mi kompreni la signifon de kelkaj korelativoj sed nun mi havas nenian problemon prie ^^
Se mi ion devus ŝanĝi, ĝi estus kelkaj aferoj de ĝia prononco, precipe:
- La ripeta finaĵo -ojn aŭ -ajn multfoje malrapidigas la elparoladon, Ekz.: «Vidu tiujn belajn infanojn ludantajn tiujn strangajn instrumentojn». Al mi ege ĝenas ĉi tiaj frazoj kiam mi parolas la lingvon kaj bedaŭrinde ili estas neeviteblaj...
fstphane (عرض الملف الشخصي) 29 يناير، 2013 12:53:53 م
Marcos86:Sal! mia denaska lingvo estas la hispana kaj fakte mi ne havis nenian problemon studante la lingvon, eble ĉar antaŭe mi studis multajn diversajn lingvojn kaj estis jam kutimiĝita al ĉiaj gramatikaĵoj.Antaù kelke da tempo, mi legis artikolon el (de) "Claude Piron", kie li proponas la sekvantan solvon pri tiaj frazkonstruoj.
Tamen en la hispana ne ekzistas la kazoj kaj por la hispanuloj ne estas facile lerni la uzon de la akuzativo.
Mi memoras, ke kiam mi komencis la lernadon, estis malfacile por mi kompreni la signifon de kelkaj korelativoj sed nun mi havas nenian problemon prie ^^
Se mi ion devus ŝanĝi, ĝi estus kelkaj aferoj de ĝia prononco, precipe:
- La ripeta finaĵo -ojn aŭ -ajn multfoje malrapidigas la elparoladon, Ekz.: «Vidu tiujn belajn infanojn ludantajn tiujn strangajn instrumentojn». Al mi ege ĝenas ĉi tiaj frazoj kiam mi parolas la lingvon kaj bedaŭrinde ili estas neeviteblaj...
Ĉu, anstataù:
" Li regardis la bubojn, bruajn, malpurajn, batalemajn, kiuj..."
(france: Il regardait les gamins, bruyants, sales, batailleurs, qui...)
Li skribus prefere:
" Li regardis al la brua,malpura, batalema bubaro..."
claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/ecrivain.htm
Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 29 يناير، 2013 2:37:30 م
La funkcio kaj la diferenco inter "de" kaj "da" evidentiĝas en la du jenaj malsamaj konceptoj:Nu jes, tio ne estas tro konfuza, tamen en EO jam ekzistas alia vorteto por esprimi la unua senco: oni povus anstataŭe diri "glaso por biero"; tiun ĉi konstruaĵon oni uzas kaj angle kaj ruse. Ankaŭ eblas diri "bierglaso".
- glaso de biero= glaso kutime uzata por enhavi bieron
- glaso da biero: la kvanto da biero kiun normale enhavas glaso
Simple, ĉu ne?
derverwandte (عرض الملف الشخصي) 1 فبراير، 2013 3:43:22 ص
whysea (عرض الملف الشخصي) 1 فبراير، 2013 11:33:06 م
Mi ŝatas esperanton kiel ĝi nun staras, sed laŭ mia imagpovo, estus bone se ĝi fariĝu kiel mi skribis supren.
troyshadow (عرض الملف الشخصي) 3 فبراير، 2013 9:07:53 ص
derverwandte:mia denaska lingvo estas ĉine,sed mi havas nenion ŝanĝi ce esperanton ,dankonen tiu sama rusa lingvoforumo unu ulo rakontis,ke se por cxinolingvanoj elklari ke ili perceptu esperantajn sufiksojn kvazaux 'servajn-malplenajn'vortojn en la cxina,la e-o ekstarigxas por cxinanoj tre pli facila...cxu tio veras?