본문으로

Tradukoj de literatur-verkoj

글쓴이: Eduardo85, 2013년 2월 11일

글: 14

언어: Esperanto

Eduardo85 (프로필 보기) 2013년 2월 15일 오전 3:00:05

Demian, mi memoris nian babiladon, en kiu vi diris ke la 80% de la libroj en via biblioteko estis en la angla, kaj nur du en la panĝaba...
Tjeri, la problemon kiun vi rimarkas estas la problemo de la esperanta lingvo, kiu havas nur 10000 parolantoj... Eble, la traduko de gravaj verkoj povas esti utile al la disvastigo de la lingvo...

Tjeri (프로필 보기) 2013년 2월 15일 오후 12:03:20

Eduardo85:Tjeri, la problemon kiun vi rimarkas estas la problemo de la esperanta lingvo, kiu havas nur 10000 parolantoj... Eble, la traduko de gravaj verkoj povas esti utile al la disvastigo de la lingvo...
Vi tiel allogus iun al esperanto nur se la esperantaj tradukoj estas pli bonaj ol la jam ekzistantaj tradukoj. Tio foje okazas
Alikaze, pli bone estus diri: "Vi ne konas tiun verkon ĉar ĝi ne estas tradukita al via lingvo, domaĝe, se vi scius esperanton vi povus legi ĝin."
Tial mi diris, ke pli utilas traduki duarangajn verkojn de famaj verkistoj aŭ famajn verkojn de duarangaj verkistoj.

dobri (프로필 보기) 2013년 2월 15일 오후 3:09:53

Tjeri:Vi tiel allogus iun al esperanto nur se la esperantaj tradukoj estas pli bonaj ol la jam ekzistantaj tradukoj. Tio foje okazas
Alikaze, pli bone estus diri: "Vi ne konas tiun verkon ĉar ĝi ne estas tradukita al via lingvo, domaĝe, se vi scius esperanton vi povus legi ĝin."
Tial mi diris, ke pli utilas traduki duarangajn verkojn de famaj verkistoj aŭ famajn verkojn de duarangaj verkistoj.
Jes, vi pravas.

Sxak (프로필 보기) 2013년 2월 19일 오전 2:01:12

Eduardo85:
Do, tiuj verkoj havas tradukojn:
Laŭ mia scio estas tradukita ankaŭ "la tragedio de la homo" de Imre Madacz, kion vi ne menciis.

다시 위로