לתוכן העניינים

Novaj vortoj

של fstphane, 12 במרץ 2013

הודעות: 57

שפה: Esperanto

fstphane (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2013, 18:27:36

Dum la lastaj jaroj, pli kaj pli novaj vortoj estis poiom (iom post iom) aldonataj. Aperas, ke tiuj vortoj ne estas en la spirito de la lingvo. Jen kelkaj el ili:
- agrikulturo / anstataŭ / kampokultivado
- hospitalo / malsanulejo
- pikselo / bildero
- eskalatoro / rulŝtuparo, ŝtuparlifto
- prizono / malliberejo
- abismo / profundegaĵo
Ktp...
Kion vi pensas pri tia evoluado? Ĉu ĝi estas neevitebla?

efilzeo (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2013, 18:58:12

Vidu ĉi tiun videon: http://www.youtube.com/watch?v=kniln-sGf-Y

Mi konsentas kun Renato Corsetti, Esperanto estis pensita por unuigi la popolojn el la tuta mondo do ni devus esti pli logikaj ebla por igi la lingvon pli komprenebla kaj facila por ĉiuj. Se vi diras "hospitalo"-n klare al mi itala ĝi sonas familia kaj mi tuj komprenas sed ne estas la sama por iu el Vietnamjo, do mi preferas novvortojn ol neologismojn.

lobo_xx (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2013, 22:28:17

efilzeo:Vidu ĉi tiun videon: http://www.youtube.com/watch?v=kniln-sGf-Y

Mi konsentas kun Renato Corsetti, Esperanto estis pensita por unuigi la popolojn el la tuta mondo do ni devus esti pli logikaj ebla por igi la lingvon pli komprenebla kaj facila por ĉiuj. Se vi diras "hospitalo"-n klare al mi itala ĝi sonas familia kaj mi tuj komprenas sed ne estas la sama por iu el Vietnamjo, do mi preferas novvortojn ol neologismojn.
Mi tute same opinias; tamen la demando, ĉu indas uzi neologismon kontraǔ resti fundamenteme, ne ĉiam estas tute klare respondebla.

Ekz.: Kial video kaj filmo estas 'legalaj' esperantaj vortoj? Kial ne diru movbildaro? Aǔ kial ne diru bildmontrilo anstataǔ monitoro (kaj ankaǔ mi jam ofte legis ekrajno; evidente simile kiel en la franca; sed mi ne certas, ĉu tio estas regula esperanta esprimo). Kaj oni sammaniere facile povas troigi dirante 'elglandnutrantlikvaĵon' - jes ĝuste: anstataǔ lakto - ĉar ankaǔ lakto iam estis 'neologismo'.

Kie troviĝas la limo, ekde kiu neologismo ŝajnas pli utila ol vortkunmetaĵo de konsente ekzistaj esperantaj radikoj, ofte estas afero de persona gusto (pli ol ĝi estus objektiva kriterio). Tial ĝi estu parto de evolua konsentiga proceso.

El viaj menciitaj vortoj, mi preferas la 'pure' esperantajn esprimojn.

salutante

lobo

robbkvasnak (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2013, 23:38:51

La parolantaro decidos finfine kiel en aliaj lingvoj. Esperanto ne estas matematika kaj eble ekzsitos du aŭ eĉ tri vortoj por la sama aĵo/ideo/ago ktp. Enhavvortoj mal similas al funkcivortoj. Enhavvortoj kiel fonografo aŭ disksonigilo malaperis - samkiel tajpomaŝino - kaj aperis komputilo aŭ ipodo. Mi tute ne povas nomi la partojn de ĉevalvagono (vagono tirata de ĉevalo - certe estis iam tre tuttaga vorto por tio) sed mi ja povas detale paroli pri telefono. Eble la nepoj de mia studentoj ne plu scios kio estis telefono (en aliaj lingvoj 'malproksimparolilo' ekz. Fernsprecher en la germana aŭ 'elektrika voĉo' (dian hua) en la ĉina). Ŝtuparlifto estas plaĉe komika - ankaŭ plaĉas al mi 'bildmontrilo'.

antoniomoya (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2013, 06:15:20

Kiel diris trafe majstron Claude Piron, "mi preferas kombini elementojn el la baza provizo, kiam tio eblas por esprimi la koncernan ideon, ol uzi vortojn transprenitajn el nacilingvo." "Eblas esprimi kompleksajn konceptojn per kombino de limigita nombro da eroj." "Ju pli ni uzas vortojn ne formitajn el la baza radikaro, des pli ni aldonas monatojn kaj jarojn da lernado aŭ da lingva malkomforto al kunhomoj, kiuj, eĉ estante plej kleraj en la propra kulturo, ne havas rimedon diveni, pri kio temas niaj greklatinaĵoj." "Ni prenu la vorton "aŭtodidakte", ekzemple, kian avantaĝon ĝi havas rilate al "memlerne" aŭ "meminstrue"? Ĝi estas pli longa, pli peza, kaj signifas ekzakte la samon: "aŭto" estas la greka formo de "mem" kaj "didakt" la greka formo de "instru". Kial paroli greke, se eblas sin esprimi en esperanto?"

"La lingvo deziras eleganti, ne elefanti, ne dikiĝi tiagrade, ke ĝi tra-mamutu al si la vojon estontecen." (La bona lingvo).

Amike.

mihxil (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2013, 19:42:03

fstphane:Kion vi pensas pri tia evoluado? Ĉu ĝi estas neevitebla?
Probable. Tiaj vortoj estas permesataj laŭ la 15a regulo, kaj estas ofte pli facilaj por parolantoj de eŭropaj lingvoj. Kaj oni devas ĉiuokaze kompreni ilin, ĉar aliaj povus uzi.

Mi supozas tamen ke mi bedaŭras. Mi pensas ke la 15a regulo estas dubinda afero.

Rugxdoma (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2013, 21:04:32

mihxil: Mi pensas ke la 15a regulo estas dubinda afero.
Mi samopinias. Esperanto ankaŭ devus havi ian meĥanismon, kiu forigus malmodernajn, ne-efikajn nov-vortojn. Tiel la lingva povus resti minimala, elasta kaj lerta.

hebda999 (הצגת פרופיל) 14 במרץ 2013, 09:02:42

Se vi ne ŝatas novenkondukaĵojn, ne uzu ilin. Esperanto estas tre fleksebla lingvo. Ne ekzistas ia devo diri "hospitalo" anstataŭ "malsanulejo" aŭ "kuracejo". Ĉiu esperantisto tuj ekkomprenas ilin.

hebda999 (הצגת פרופיל) 14 במרץ 2013, 09:04:08

mihxil:Mi supozas tamen ke mi bedaŭras. Mi pensas ke la 15a regulo estas dubinda afero.
Por vi ekzistas multege da dubindaj aferoj.

le_chaz (הצגת פרופיל) 14 במרץ 2013, 09:31:04

Mi opinias, ke la konflikto inter "neologismoj" kaj "bonlingvismo" estas pli fantazia ol reala.

Ekzemple, la vorto "hospitalo" neniam malaperigos "malsanulejo". Ĝi estas aldonaĵo, ne anstataŭaĵo. Ĉiam estos la eblo uzadi "malsanulejo" dum vi deziros esti komprenata de ĉiuj. Havi plurajn vortojn por indiki saman aferon ne estas problemo − tiel estas en ĉiuj lingvoj en la mondo.

Cetere, oni multe debatadas sed finfine decidas la komuna uzado. Kaj se la uzado akceptas vorton, tio signifas ke ĝi kontentigas bezonon. Do, ne utilas grumbli kontraŭ nova radiko: se ĝi ne estas oportuna, ĝi ne enuziĝos.

Zamenhof mem estis tute favora al la provado de neologismoj. Li konsideris tiun fenomenon kiel la plej oportunan manieron evoluigi la lingvon demokratie kaj ne minacante ĝian koheron (malkiel reformoj).

לראש הדף