Tin nhắn: 57
Nội dung: Esperanto
fstphane (Xem thông tin cá nhân) 18:27:36 Ngày 12 tháng 3 năm 2013
- agrikulturo / anstataŭ / kampokultivado
- hospitalo / malsanulejo
- pikselo / bildero
- eskalatoro / rulŝtuparo, ŝtuparlifto
- prizono / malliberejo
- abismo / profundegaĵo
Ktp...
Kion vi pensas pri tia evoluado? Ĉu ĝi estas neevitebla?
efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 18:58:12 Ngày 12 tháng 3 năm 2013
Mi konsentas kun Renato Corsetti, Esperanto estis pensita por unuigi la popolojn el la tuta mondo do ni devus esti pli logikaj ebla por igi la lingvon pli komprenebla kaj facila por ĉiuj. Se vi diras "hospitalo"-n klare al mi itala ĝi sonas familia kaj mi tuj komprenas sed ne estas la sama por iu el Vietnamjo, do mi preferas novvortojn ol neologismojn.
lobo_xx (Xem thông tin cá nhân) 22:28:17 Ngày 12 tháng 3 năm 2013
efilzeo:Vidu ĉi tiun videon: http://www.youtube.com/watch?v=kniln-sGf-YMi tute same opinias; tamen la demando, ĉu indas uzi neologismon kontraǔ resti fundamenteme, ne ĉiam estas tute klare respondebla.
Mi konsentas kun Renato Corsetti, Esperanto estis pensita por unuigi la popolojn el la tuta mondo do ni devus esti pli logikaj ebla por igi la lingvon pli komprenebla kaj facila por ĉiuj. Se vi diras "hospitalo"-n klare al mi itala ĝi sonas familia kaj mi tuj komprenas sed ne estas la sama por iu el Vietnamjo, do mi preferas novvortojn ol neologismojn.
Ekz.: Kial video kaj filmo estas 'legalaj' esperantaj vortoj? Kial ne diru movbildaro? Aǔ kial ne diru bildmontrilo anstataǔ monitoro (kaj ankaǔ mi jam ofte legis ekrajno; evidente simile kiel en la franca; sed mi ne certas, ĉu tio estas regula esperanta esprimo). Kaj oni sammaniere facile povas troigi dirante 'elglandnutrantlikvaĵon' - jes ĝuste: anstataǔ lakto - ĉar ankaǔ lakto iam estis 'neologismo'.
Kie troviĝas la limo, ekde kiu neologismo ŝajnas pli utila ol vortkunmetaĵo de konsente ekzistaj esperantaj radikoj, ofte estas afero de persona gusto (pli ol ĝi estus objektiva kriterio). Tial ĝi estu parto de evolua konsentiga proceso.
El viaj menciitaj vortoj, mi preferas la 'pure' esperantajn esprimojn.
salutante
lobo
robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 23:38:51 Ngày 12 tháng 3 năm 2013
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 06:15:20 Ngày 13 tháng 3 năm 2013
"La lingvo deziras eleganti, ne elefanti, ne dikiĝi tiagrade, ke ĝi tra-mamutu al si la vojon estontecen." (La bona lingvo).
Amike.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 19:42:03 Ngày 13 tháng 3 năm 2013
fstphane:Kion vi pensas pri tia evoluado? Ĉu ĝi estas neevitebla?Probable. Tiaj vortoj estas permesataj laŭ la 15a regulo, kaj estas ofte pli facilaj por parolantoj de eŭropaj lingvoj. Kaj oni devas ĉiuokaze kompreni ilin, ĉar aliaj povus uzi.
Mi supozas tamen ke mi bedaŭras. Mi pensas ke la 15a regulo estas dubinda afero.
Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 21:04:32 Ngày 13 tháng 3 năm 2013
mihxil: Mi pensas ke la 15a regulo estas dubinda afero.Mi samopinias. Esperanto ankaŭ devus havi ian meĥanismon, kiu forigus malmodernajn, ne-efikajn nov-vortojn. Tiel la lingva povus resti minimala, elasta kaj lerta.
hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 09:02:42 Ngày 14 tháng 3 năm 2013
hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 09:04:08 Ngày 14 tháng 3 năm 2013
mihxil:Mi supozas tamen ke mi bedaŭras. Mi pensas ke la 15a regulo estas dubinda afero.Por vi ekzistas multege da dubindaj aferoj.
le_chaz (Xem thông tin cá nhân) 09:31:04 Ngày 14 tháng 3 năm 2013
Ekzemple, la vorto "hospitalo" neniam malaperigos "malsanulejo". Ĝi estas aldonaĵo, ne anstataŭaĵo. Ĉiam estos la eblo uzadi "malsanulejo" dum vi deziros esti komprenata de ĉiuj. Havi plurajn vortojn por indiki saman aferon ne estas problemo − tiel estas en ĉiuj lingvoj en la mondo.
Cetere, oni multe debatadas sed finfine decidas la komuna uzado. Kaj se la uzado akceptas vorton, tio signifas ke ĝi kontentigas bezonon. Do, ne utilas grumbli kontraŭ nova radiko: se ĝi ne estas oportuna, ĝi ne enuziĝos.
Zamenhof mem estis tute favora al la provado de neologismoj. Li konsideris tiun fenomenon kiel la plej oportunan manieron evoluigi la lingvon demokratie kaj ne minacante ĝian koheron (malkiel reformoj).