Späť na obsah

"De" kun libroj

od Roberto12, 31. októbra 2007

Príspevky: 7

Jazyk: Esperanto

Roberto12 (Zobraziť profil) 31. októbra 2007 11:30:47

Saluton,

Se oni diras "Mi havas libron de Dan Brown", ĉu tio signifas ke Dan Brown *posedas* la libron AŬ ke li *skribis* ĝin? Kaj kiel oni dirus la alian?

Roberto.

PS. Mi lernas Esperanton de tri monatoj.

mnlg (Zobraziť profil) 31. októbra 2007 11:46:00

Tio signifus ambaŭ aferojn. Tio ankaŭ povus signifi ke la libro potence elsendiĝis de Dan Brown.

Vi povas klare diri: libro verkita de Dan Brown, posedita de Ludoviko, elsendita de firmao Belegaj Libroj, ktp ktp.

Terurĉjo (Zobraziť profil) 31. októbra 2007 12:55:26

Roberto12:Mi lernas Esperanton de tri monatoj.
Mi lernas Esperanton dum tri monatoj.
Mi lernas Esperanton ek-de la 1-a de aŭgusto.
Mi komencis lerni Esperanton antaŭ tri monatoj.
Mi komencis lerni Esperanton la unuan de aŭgusto.

Terurĉjo (Zobraziť profil) 31. októbra 2007 13:19:40

Al mnlg (por ne krei novan fadenon):
Ŝajnas al mi, ke la frazoj "Mi komencis lerni..." kaj "Mi eklernis..." ne estas egalaj, sed bone klagiri tion mi ne povas.
Mia lingvosento diras tion al mi. rideto.gif

Roberto12 (Zobraziť profil) 31. októbra 2007 15:21:26

Dankon, mnlg kaj Teru. Mi komprenas tion, kion vi diras.

Ĉu oni povas diri ankaŭ: "Mi lernas Esperanton tri monatojn" ?

horsto (Zobraziť profil) 31. októbra 2007 16:20:46

Roberto12:Dankon, mnlg kaj Teru. Mi komprenas tion, kion vi diras.
Ĉu oni povas diri ankaŭ: "Mi lernas Esperanton tri monatojn" ?
Jes, la -n finaĵo de monatoj estas montrilo por daŭro. Tial "dum tri monatoj" kaj "tri monatojn" estas samsignifaj.

Terurĉjo (Zobraziť profil) 31. októbra 2007 21:46:20

horsto:
Roberto12:Dankon, mnlg kaj Teru. Mi komprenas tion, kion vi diras.
Ĉu oni povas diri ankaŭ: "Mi lernas Esperanton tri monatojn" ?
Jes, la -n finaĵo de monatoj estas montrilo por daŭro. Tial "dum tri monatoj" kaj "tri monatojn" estas samsignifaj.
Sed por pli bona komprenado kaj prononcado estas pli preferinde uzi tamen "Mi lernas Esperanton dum tri monatoj".
Kvankam oni povas diri "Mi lernas Esperanton jam tri monatojn". okulumo.gif
Laŭ mi estas sufiĉe klare.

Nahor