"Finnlando" kun du "n"-oj?
guyjohnston,2007年10月31日の
メッセージ: 16
言語: Esperanto
guyjohnston (プロフィールを表示) 2007年10月31日 18:25:20
Araneo (プロフィールを表示) 2007年10月31日 19:15:22
guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.Saluton!
Ĉar estas la finna lingvo, la lando estas Finnlando. Ekzistas la vorto 'fina', do tute alia ol finna!
Amikece,
Araneo
Sxak (プロフィールを表示) 2007年11月1日 14:17:34
guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.Pi kiu malreguleco temas? Montru al mi regulon, malpermesantan 2 apudajn n-ojn! Ekzistas ŝajne eĉ centoj da esperantaj radikoj kun duoblaj samaj literoj...
Rao (プロフィールを表示) 2007年11月1日 16:16:14
Espi (プロフィールを表示) 2007年11月1日 17:17:10
Rao:"nnl" estas teruraĵo! Mi uzas la radikon "suom" (suoma lingvo, suomo, suomio).Saluton!
Jes, mi ankaŭ uzas SUOM-radikon.
Mi eĉ kredas, ke tiu estas pli finna...
Multajn salutojn
guyjohnston (プロフィールを表示) 2007年11月1日 21:50:46
Ŝak:Mi volis diri ke normale en Esperanto oni ĉiam scias kiel skribi vorton kiun oni aŭdas, ĉar estas unu-al-unu rilato inter literoj kaj sonoj. Sed kun "finno/finna" oni ne scias ĉu la persono diris "finno/finna" aŭ "fino/fina". Ĉiuj la aliaj fojoj ke mi vidis du samajn konsonantoj apud si, estis pro meti du vortojn kunaj, ekzemple "rettaglibro". Mi pensas ke mi ankaŭ uzos la radikon "suom" por eviti tion.guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.Pi kiu malreguleco temas? Montru al mi regulon, malpermesantan 2 apudajn n-ojn! Ekzistas ŝajne eĉ centoj da esperantaj radikoj kun duoblaj samaj literoj...
Fons Lacrimarum (プロフィールを表示) 2007年11月2日 0:26:01
Ŝajnas ke por finn' tie-ĉi oni povas uzi fin' senprobleme (senprobleme krom dusignifado). Ĉu ne?
Tamen oni ne elparolas finn'-on kiel fin'-on. Se tie estas du "n", oni devetas elparoli precize du "n", eĉ se tio estas "teruraĵo".
Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj). Mi kompreni ke tio ŝajnas malfacilan aĵon por iuj sed post iomete da proktiko ĉio eblas
La vorto "retotaglibro" estas ankaŭ korekta.
Aliafero ke mi ŝatas plie suom'
----------------
Por mi pli malfacila ol "finnlando" estas simpla "akvo". Ĉiam tio fariĝis je [akfo], [agvo] aŭ [ak ... vo]
Amike
Rao (プロフィールを表示) 2007年11月2日 1:26:16
Fons Lacrimarum:Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj).Min malhelpas ne nur la duobla N, sed la kunapuda L! Se la tradicia formo estus ekzemple Finnujo, elparoli ĝin estus multe pli facile. Ajne, jen aliaj vortoj malfacilaj kiel rettaglibro: budĝeto, matĉo.
yugary (プロフィールを表示) 2007年11月2日 4:37:34
Gary Yu
guyjohnston (プロフィールを表示) 2007年11月3日 2:16:38
Rao:Jes, mi supozas ke ne estas tro malfacile diri "finno/finna" kiel "fin-no/fin-na", sed mi trovis diri "Fin-nlando" pli malfacile. Ĉu oni povas diri "Finnio"?Fons Lacrimarum:Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj).Min malhelpas ne nur la duobla N, sed la kunapuda L! Se la tradicia formo estus ekzemple Finnujo, elparoli ĝin estus multe pli facile. Ajne, jen aliaj vortoj malfacilaj kiel rettaglibro: budĝeto, matĉo.